Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Famaj frazoj

von Eddycgn, 3. Januar 2010

Beiträge: 750

Sprache: Esperanto

Eddycgn (Profil anzeigen) 10. Januar 2010 18:19:34

Miland:
Eddycgn:Hegel?
Ne. Ĉu vere Hegel asertis aŭ sugestis ke li spertis tian ideon de la bono kiel la finan celon de filozofio?
Ne ekzakte. Li skribis nur ke la "ideo de la bono" estas al la fino (ne celo) de lia filozofa aserto, post la ideo de la konado, kiel parto de la absoluta ideo. Mi vere neniam komprenis Hegel.

Miland (Profil anzeigen) 10. Januar 2010 18:25:37

Eddycgn:Mi vere neniam komprenis Hegel.
Ne gravas, eble li ne estis kompreninda. Ĉiukaze, mi ne citis lin!

Hauxkins (Profil anzeigen) 11. Januar 2010 00:42:04

Por plenumi la kondiĉoj de ĉi tiu fadeno: kiu skribis "Mi maŝatas pledi por drogoj, alkoholoj, perforto aŭ frenezeco al iuj, sed ili ĉiam funkciis por mi"?

Eddycgn (Profil anzeigen) 11. Januar 2010 17:12:17

Miland (Profil anzeigen) 11. Januar 2010 18:04:14

Eddycgn:proksima klopodo:
Plato?

http://maritain.nd.edu/jmc/etext/homp023.htm
Nu, mi allasos tion. Plato en La Respubliko citis Sokrates, tamen ni povas dubi ĉu Plato vere citis Sokrates.

Eddycgn (Profil anzeigen) 11. Januar 2010 18:30:38

Bone, la frazo de Hau'xkins estas ankoraŭ nesolvita.

Miland (Profil anzeigen) 11. Januar 2010 20:54:12

Haŭkins:kiu skribis "Mi maŝatas pledi por drogoj, alkoholoj, perforto aŭ frenezeco al iuj, sed ili ĉiam funkciis por mi"?
"I hate to advocate drugs, alcohol, violence, or insanity to anyone, but they've always worked for me." Hunter Thompson

Eddycgn (Profil anzeigen) 12. Januar 2010 18:17:47

Miland:
"I hate to advocate drugs, alcohol, violence, or insanity to anyone, but they've always worked for me." Hunter Thompson
Miland, via vico!
Aŭ ĉu vi transigas?

Miland (Profil anzeigen) 12. Januar 2010 20:15:10

Eddycgn:Miland, via vico!
Aŭ ĉu vi transigas?
Dank al', ne jam!

Do, kiu diris:
"Mi serĉis scion. Mi volis kompreni la korojn de la homaro. Mi volis kompreni kial la steloj brilas ... Iom da ĉi tio, sed ne multon, mi trovis."

Eddycgn (Profil anzeigen) 14. Januar 2010 12:22:42

Miland:Do, kiu diris:
"Mi serĉis scion. Mi volis kompreni la korojn de la homaro. Mi volis kompreni kial la steloj brilas ... Iom da ĉi tio, sed ne multon, mi trovis."
helpo?

Zurück nach oben