Aller au contenu

Lernolibroj de nacilingvoj en Esperanto

de nikko, 4 janvier 2010

Messages : 8

Langue: Esperanto

nikko (Voir le profil) 4 janvier 2010 05:38:26

Mi ege volus lerni naciajn lingvojn per Esperanto(Hispanan ekzemple), t.e. havi lernolibron skribitan en Eo. Ĉu vi iam renkontis tiajn librojn kaj ĉu vi volus fari same? lango.gif

Sxak (Voir le profil) 4 janvier 2010 09:33:04

Mi vidis tiun libron en la libroservo de FEL, kiam mi estis tie. Kaj nun mi bedaŭras, ke mi ne aĉetis ĝin tiam kaj ne tralegis ridulo.gif Ĉar por unu afero, pri kiu mi nun okupiĝas necesas scipovi la hungaran lingvon

Rodrigoo (Voir le profil) 4 janvier 2010 19:50:59

Kara,
mi iam vidis retejon kie lerneblis la italan per esperanto. Aldone, ankaŭ eblas lerni la tokiponan per esperanto.

Mi ankaŭ tre ŝatus scii pri aliaj... nun, mi veeere bezonas franclingva lernolibro, evidente, mi preferus studi per esperanto.

Sammondane,
Ĥod

Dominique (Voir le profil) 4 janvier 2010 20:28:36

nikko:Mi ege volus lerni naciajn lingvojn per Esperanto(Hispanan ekzemple), t.e. havi lernolibron skribitan en Eo. Ĉu vi iam renkontis tiajn librojn kaj ĉu vi volus fari same? lango.gif
Mi havas lernolibron en Esperanto pri la bretona lingvo: «LA BRETONA LINGVO... RAPIDE KAJ FACILE». Troveblas tie.

maratonisto (Voir le profil) 4 janvier 2010 23:46:53

Ŝak:Mi vidis tiun libron en la libroservo de FEL, kiam mi estis tie. Kaj nun mi bedaŭras, ke mi ne aĉetis ĝin tiam kaj ne tralegis ridulo.gif Ĉar por unu afero, pri kiu mi nun okupiĝas necesas scipovi la hungaran lingvon
Mi povas helpi al Vi. Mia denaska lingvo estas hungara kaj mi parolas bone ankaŭ la rusan. Skribu al mi al adreso

ikossey HELIKO mail PUNKTO ru

Mia nomo en la forumo rusa estas marato.

Sxak (Voir le profil) 5 janvier 2010 02:58:25

maratonisto:

Mi povas helpi al Vi. Mia denaska lingvo estas hungara kaj mi parolas bone ankaŭ la rusan. Skribu al mi al adreso

ikossey HELIKO mail PUNKTO ru

Mia nomo en la forumo rusa estas marato.
Dankon.ridulo.gif Fakte mi nur iufoje bezonas scii la hungaran, kaj kiam mi denove bezonos konsulton mi rememoros pri vi ridulo.gif
Pri tiu laboro: mi tradukas rusen la libron "vojaĝo al Kazohinio" kaj tiu libro havas 2 originalojn: la esperantan kaj la hungaran kaj iam okazas, ke mi ne bone ĉion komprenas kaj kelkfoje mi devis konsulti la anglan tradukon

Miland (Voir le profil) 5 janvier 2010 13:30:44

Jen kelkaj ideoj, se utilaj:

1. Vidu filmojn kun subtitoloj en kaj Esperanto kaj via lerninda lingvo. Mi scias ke Gerda Malaperis! havas subtitolojn en multaj lingvoj, kaj do tiu filmo eble donos al vi bonan bazan vortstokon.

2. Akiru la libron Mil Unuaj Vortoj de Heather Amery en Esperanto, kaj la respondaj libroj en aliaj lingvoj -jen angla-lingva "amazon" retpaĝo kun detaloj pri kelkaj.

3. Lernu la lingvon kiun vi ŝatas per ruslingvaj lernolibraj je baza nivelo. Poste, legu dulingvajn librojn aŭ librojn kaj en la origina lingvo kaj en Esperanto.
Kiam li estis en malliberejo, la forpasita prezidento de Egiptio Anvar el-Sadat lernis la germanan legante romanon en la lingvo. Lia amiko rekomendis ĉi tiun metodo pro tio, ke romano ofertas tipan "tranĉaĵon" de la kutima vivo, kaj ĉiutagajn situaciojn kaj abstraktajn ideojn.

CubeF (Voir le profil) 4 février 2010 02:35:11

Mi estas pli/malpli devigita lerni anglan kaj ŝajnas al mi ke per Esperanto tio pli facilus. Mi ja en slovaka (mia denaska) preskaŭ ne konas gramatikon ĉar mi bazan neniam bezonis lerni, male en Esperanto mi lernis gramatikon dekomence do la lingvo por mi pli rilatas al gramatiko kaj lernado. Sed tian lernolibron mi ne trovis. Kaj mi dubas pri lernado de lingvo kiun mi ne ŝatas (sed ne malŝatas!), ankaŭ Esperanton mi ne regus tiom bone krom ĉiutaga neintenca kontakto (do uzi lingvon ne nur por lerni ĝin....).

Kaj mi kompletigas liston:
Ekzistas Slovaka konversacio skize ( fakte nur skize, precipe por baza konversacio kun lokaj homoj dum E-aranĝoj). Ĝi estas inspirita de ĉeĥa versio. Kaj tokiponon per Esperanto mi volas denove lerni, mi lernis nur per angla kiun mi ne regas sufiĉe bone (fakte tio estas iom tradicio por mi, Esperanton mi eklernis per kurso Mi estas komencanto kun angla voĉo do post 5 lecionoj mi jam lernis anglan per Esperanto lango.gif ).

Retour au début