Til innholdet

Homlupoj!

fra Rogir,2010 1 6

Meldinger: 29

Språk: Esperanto

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 7 13:55:58

Ĉiuj rajtas diri ion ajn, sed neniel iu povas kontroli la verecon de diraĵoj ĝis la morto de ludanto, kiam evidentiĝos la rolo de la mortinto.

Ni nun havas kvin ludantojn, mi ankoraŭ bezonas almenaŭ tri pli.

Kiam komenciĝos la ludo, mi sendos al ĉiu ludanto mesaĝon kun ties rolo, kaj kiam ĉiuj ludantoj konfirmis, ke ili ricevis la mesaĝon, kaj komprenas la rolon, mi komencos la ludon.

ceigered (Å vise profilen) 2010 1 7 18:36:37

Rogir:Ĉiuj rajtas diri ion ajn, sed neniel iu povas kontroli la verecon de diraĵoj ĝis la morto de ludanto, kiam evidentiĝos la rolo de la mortinto.

Ni nun havas kvin ludantojn, mi ankoraŭ bezonas almenaŭ tri pli.

Kiam komenciĝos la ludo, mi sendos al ĉiu ludanto mesaĝon kun ties rolo, kaj kiam ĉiuj ludantoj konfirmis, ke ili ricevis la mesaĝon, kaj komprenas la rolon, mi komencos la ludon.
Ah mi bedaŭras - vi diris kion mi volis diri sed mi diris la malĝustajn vortojn. Jes, la rolo ne estas kontrolebla ĝis la morto de la ludanto rideto.gif.

Okej, mi volas ludi nun por aldoni al la nombro.

fizikisto (Å vise profilen) 2010 1 8 21:11:28

Ankaŭ mi ŝatas ludi.
Mi eksciis pri la ludo antaŭ unu semajno dum la Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken.

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 9 20:25:32

Kompate, ke vi ĉeestis ne la plej bonan renkontiĝon! Mi aldonis vin al la listo. Ni ankoraŭ bezonas almenaŭ du.

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 13 22:40:13

Ĉu estas iu pli, kiu volas ludi homlupon?? Ni nur bezonas du!

gyrus (Å vise profilen) 2010 1 14 23:13:41

Mi volas diri! Mi ŝategas ĉi ludon realvive ridulo.gif.

Mi ludis kun "sveda petveturanto" kaj "marĉmonstro" ankaŭ. La sveda petveturanto povas ŝpari unu personon po nokto, sed ne scias kiu(j)n la homlupo(j) intencas mortigi. La marĉmonstro hazarde mortigas unu personon po nokto ankaŭ.

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 15 01:01:09

Mi aldonis vin al la listo. Se estus pli da ludantoj, ankaǔ estus pli da specialaj roloj. Nur unu pli kaj ni havos sufiĉe!

adrideo (Å vise profilen) 2010 1 15 04:56:42

Mi ludos!

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 16 01:53:24

Bone. Post tago mi sendos al ĉiuj aliĝintoj mesaĝon kun ties rolo. Vi ĉiam rajtas sendi al mi mesaĝon kun demando pri la reguloj.

LyzTyphone (Å vise profilen) 2010 1 16 13:46:26

atendante...

Tibake til toppen