Til indholdet

Homlupoj!

af Rogir, 6. jan. 2010

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

Rogir (Vise profilen) 31. jan. 2010 21.27.32

Ekplaniĝis la dua ludo de homlupo. La aliĝintoj ĝis nun:

LyzTyphone
fizikisto
horsto
Paul Excoff
Oŝo-Jabe
ceigered

Mi povas esti ludestro, sed ankaŭ aliaj povas volonti por tio. Mi proponas, ke en la ludo estu ankaŭ urbestro, por malpliverŝajnigi voĉdonegalecojn.

PaulExcoff (Vise profilen) 31. jan. 2010 22.21.27

Mi volas reludi! Mi pli bone ludos ĉifoje.

Oŝo-Jabe (Vise profilen) 31. jan. 2010 23.20.55

Ankaŭ mi volas ludi! Eble, ĉi-foje mi ne tuj mortos...

Oŝo-Jabe (Vise profilen) 31. jan. 2010 23.20.56

Duoblaĵo

ceigered (Vise profilen) 1. feb. 2010 08.06.26

Oŝo-Jabe:Ankaŭ mi volas ludi! Eble, ĉi-foje mi ne tuj mortos...
Haha! Mi bedaŭras, Oŝo-Jabe, estas la kulpo de ni homlupoj lango.gif

Mi volas reludi ankaŭ nun, prefere mi ne reludas kiel homlupo por interesigi la ludon okulumo.gif

horsto (Vise profilen) 1. feb. 2010 16.55.30

ceigered:
Mi volas reludi ankaŭ nun, prefere mi ne reludas kiel homlupo por interesigi la ludon okulumo.gif
Mi preferus ke la homlupoj restas la samaj, tio faciligus la ludon por la vilaĝanoj. rideto.gif

Filu (Vise profilen) 1. feb. 2010 22.17.34

horsto:
ceigered:
Mi volas reludi ankaŭ nun, prefere mi ne reludas kiel homlupo por interesigi la ludon okulumo.gif
Mi preferus ke la homlupoj restas la samaj, tio faciligus la ludon por la vilaĝanoj. rideto.gif
Estus ja ridinde nun, se estus la kazo kaj ili denove gajnus kiel en la unua matĉo.

Estas tamen facila maniero eviti tion: la eskhomlupojn la vilaĝanoj povus mortigi en la du unuaj tagoj. Sed ne eblos scii, ĝis eble tro malfrue, ĉu ili ĉifoje estus protektanto kaj klarvidulino.

ceigered (Vise profilen) 2. feb. 2010 06.59.54

horsto:
ceigered:
Mi volas reludi ankaŭ nun, prefere mi ne reludas kiel homlupo por interesigi la ludon okulumo.gif
Mi preferus ke la homlupoj restas la samaj, tio faciligus la ludon por la vilaĝanoj. rideto.gif
Haha! rido.gif

fizikisto (Vise profilen) 3. feb. 2010 20.22.31

Ĝis nun ni estas nur 6 ludontoj. Bedaŭrinde tiu kvanto ne sufiĉas. Ĉu iuj aliaj volas ankaŭ ludi? Ni bezonas almenaŭ 8 ludontojn por la dua ludo!

Tilbage til start