Към съдържанието

Hundoj kiuj vagas sur la stratojn

от Nuba, 07 януари 2010

Съобщения: 25

Език: Esperanto

Rogir (Покажи профила) 08 януари 2010, 00:17:41

Ankaŭ estas la vorto akiri, kiu signifas eble pli precize tion, kion vi celas.

ceigered (Покажи профила) 08 януари 2010, 03:57:54

Rogir:Ne montru timon. Eĉ se la hundoj havas akrajn dentojn, vi ankoraŭ estas pli granda ol la hundo, kaj povas se necese piedbati ilin serioze vunditaj. Kaj kompreneble unue provu kun la posedanto solvi la problemon.
Mi pli-malpli samopinias. Hundoj norme ne estas tiel stulta ke ili senhundare batalus kontraŭ pli potencaj uloj.
Ne cedu al la hundo, kuraĝu kaj agu kiel la hundo estas bagatela laŭ vi (ekz. ne tuje kaj subite evitu la hundon krom se vi povas eviti subtila).

Kaj, se atakata, defendu per firma kaj rapida piedbat' (estu konscia kaj vigla de viaj ĉirkaŭaĵoj). La problemo estas ke hundoj povas kuri rapide, tial ne incitu, kaj ne vundu la hundon sen la kialo de defendo.

Sed hundoj estas inteligentaj animaloj, tial penu kunekzisti (sed ESTU KURAĜA!) rideto.gif

(mi bedaŭras, mi pensas ke mi forgesis la -n foje)

Sxak (Покажи профила) 08 януари 2010, 08:57:22

Vilius:
Ŝak:Prenu kudrilon (fragmenton de razilo, ... ), enigu ĝin en viandon kaj nutru la hundojn ridulo.gif
Vi estas malsana! Tio estas torturo, ne sindefendo. Krome, via metodo estas simple stulta. Ĉu vi vere pensas, ke agresema hundo, pretanta por ataki, akceptos viando de vi?.
KAj kio pri via sano?
Mi tralegis vian pledon, sed NENIE rimarkis la savon por malgrandaj infanoj. Ĉu vi ankaŭ en la sekva respondo nenion diros pri tio?
Anstataŭ deklari problemojn simple vidu, ke problemo ne ekzistas, ĉar ekzistas simplega solvo.
Tio estas ĝuste speco de sindefendo, ĉa mortigita agresema hundo ne plu atakos eĉ iun.

Vilius (Покажи профила) 08 януари 2010, 09:29:37

Ŝak:Mi tralegis vian pledon, sed NENIE rimarkis la savon por malgrandaj infanoj.
Unue, respondecaj propruloj de hundoj devas kontroli siaj animaloj.
Due, urba registaro devas solvi la problemon per kaptado de senmajstraj hundoj.
Trie, respondecaj parencoj devas prizorgi siaj infanoj kaj ne permesi ilin ludi sen plenkreskuloj.
Se almenaŭ unu de tiuj partoj bone faras sian devon, infanoj neniam endanĝerigos.

Ŝak:Anstataŭ deklari problemojn simple vidu, ke problemo ne ekzistas, ĉar ekzistas simplega solvo.
Jes. Kaj ĝi nomiĝas pipra aspergilo (pardonu, se mi malkorekte tradukis "pepper spray" kaj vi nekomprenis pri kion mi parolas rideto.gif).

Ŝak:Tio estas ĝuste speco de sindefendo, ĉa mortigita agresema hundo ne plu atakos eĉ iun.
Ĉu vi certas ke hundo mortos pro kudrilo? Mi jam skribis, ke hundo povas nur vundiĝi kaj iĝi eĉ pli agresema pro tio..
Se vere necesas mortigi hundon, faru tion efike kaj sendolore.

Sxak (Покажи профила) 08 януари 2010, 09:59:25

Nu jes. Pri tio mi povas preskaŭ tute konsenti, sed...
Unue rimarku, k la mastroj de tiun hhhundoj, kiuj atakas la komencinton de tiu temo faras nenion krom esprimo de sia bedaŭro, do ili ne kontrolas siajn bestojn.
Due: mi konsentas, ke devas esti malpli ortura imedo, sed se ĝi estas sola rimedo, do kion fari?
kaj trie: mi neniam vidis agreseman senmastran hundon...

Sxak (Покажи профила) 08 януари 2010, 10:05:33

Vilius:
Trie, respondecaj parencoj devas prizorgi siaj infanoj kaj ne permesi ilin ludi sen plenkreskuloj.
Cert vi pravas, sed...
Imagu, ke la temkomencinto kondukas sian infanon hejmen kaj ilin atakas tiuj hundoj. Ĉu vi povus akuzi lin, ke li malbone prizorgas sian infanon? Kiel li faru tion?

Sxak (Покажи профила) 08 януари 2010, 10:14:42

horsto:
obteni estas nek en ReVo, nek en la vortaro de Krause, mi ne pensas ke ĝi estas Esperanta vorto, kvankam ĝi estas en la Lernu vortaro, mi ne scias kial.
Kial vi ne uzas ricevi?
Tamen ĝi estas PIVa vorto, kaj ŝajne ne nur PIVa (ĝin scias ankaŭ la E-R vortaro de Bokarjov)
Mi ne tro atentus ReVon en tiu afero, ĉar en ReVo estas nur la plej esperantaj vortoj (ReVo ne havas multajn aliajn gravasjn vortojn), sed mi multon bonan aŭdis pri la vortaro de Krause, do mi pretas konsenti, ke ĝi estas ne tre konsilinda vorto

formiĉjo (Покажи профила) 08 януари 2010, 10:18:10

Mi bedaŭras, se mi interrompas, sed laŭ juda biblia leĝo, se besto vundus iun, la posedanto de la besto pagas la punon, kaj se la individuo mortus, tiam oni mortigus la beston.

AlfRoland (Покажи профила) 08 януари 2010, 11:02:47

Ŝak:
horsto:
obteni estas nek en ReVo, nek en la vortaro de Krause, mi ne pensas ke ĝi estas Esperanta vorto, kvankam ĝi estas en la Lernu vortaro, mi ne scias kial.
Kial vi ne uzas ricevi?
Tamen ĝi estas PIVa vorto, kaj ŝajne ne nur PIVa (ĝin scias ankaŭ la E-R vortaro de Bokarjov)
Mi ne tro atentus ReVon en tiu afero, ĉar en ReVo estas nur la plej esperantaj vortoj (ReVo ne havas multajn aliajn gravasjn vortojn), sed mi multon bonan aŭdis pri la vortaro de Krause, do mi pretas konsenti, ke ĝi estas ne tre konsilinda vorto
En mia PIV (represo de tria eldono 1987) la vorto "obteni" mankas. Tamen ĝi estas en Esperanto-Sveda vortaro de Paul Nylén presita 1954.

Vilius (Покажи профила) 08 януари 2010, 11:07:22

formiĉjo:Mi bedaŭras, se mi interrompas, sed laŭ juda biblia leĝo, se besto vundus iun, la posedanto de la besto pagas la punon, kaj se la individuo mortus, tiam oni mortigus la beston.
Multeco de landoj jam havas pli bonajn kaj pli detalajn leĝojn kaj regulojn pri proprieteco de animaloj ol antikvaj skribaĵoj. Bonvenu al la dudek unua jarcento sal.gif

Обратно нагоре