Tartalom

Hundoj kiuj vagas sur la stratojn

Nuba-tól, 2010. január 7.

Hozzászólások: 24

Nyelv: Esperanto

Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. január 8. 11:34:02

formiĉjo:Mi bedaŭras, se mi interrompas, sed laŭ juda biblia leĝo, se besto vundus iun, la posedanto de la besto pagas la punon, kaj se la individuo mortus, tiam oni mortigus la beston.
La biblio estis skribita en la jaro 332 antaŭ K.
Ni estas en 2010!
Mi legas la biblion kelkfoje nur por diskuti kun aŭ pli bone kontraŭ la atestantoj de Jehovo, por rebati iliajn stultaĵojn!

Vilius (Profil megtekintése) 2010. január 8. 13:55:35

Ŝak:Unue rimarku, k la mastroj de tiun hhhundoj, kiuj atakas la komencinton de tiu temo faras nenion krom esprimo de sia bedaŭro, do ili ne kontrolas siajn bestojn.
En Usono tio tute ne estas problemo. Nur call the cops (telefonu al policistoj) kaj ili punos la najbarojn.
Sed kion fari en Litovujo, kie policistoj agas nur post kiam iu estas vundita?..
Ŝak:Due: mi konsentas, ke devas esti malpli ortura imedo, sed se ĝi estas sola rimedo, do kion fari?
Ĉu vi legis kion mi skribis antaŭe pri via "rimedo"?? Ĝi ja solvas nenion kaj estas danĝera mem. La vundita hundo povas iĝi pli agresema, aliaj senkulpaj animaloj povas manĝi venenitan viandon aŭ viandon kun kudriloj, iu infano povas paŝi sur la kudrilo, ktp.
Aparte, imagu kian efekton por infanoj faros vido de hundo kiu mortadas en terura doloro. Kiu formovos kadavron de tiu hundo?
Ŝak:kaj trie: mi neniam vidis agreseman senmastran hundon...
Fakte, mi ankaŭ. Liberaj hundoj plejofte estas timemaj kaj tro okupitaj pri siaj aferoj por eĉ pensi pri sennecesa atakado. La plej danĝeraj hundoj estas tiuj, kiuj nur fojfoje forkuras de sia domo kaj aktive serĉas aventurojn.
Ŝak:Imagu, ke la temkomencinto kondukas sian infanon hejmen kaj ilin atakas tiuj hundoj. Ĉu vi povus akuzi lin, ke li malbone prizorgas sian infanon? Kiel li faru tion?
Tute ne. Kaj en tiu situacio tute ne gravas, kiu estas kulpa. Gravas nur, ke neniu estus vundita. Poste li povas kontakti policistojn aŭ, se tio ne eblas, solvi la problemon memstare.
Aparte, ĉu viaj kudriloj helpus en tiu situacio? Dube. Sed pipra aspergilo verŝajne solvus la problemon sufiĉe bone.

Sxak (Profil megtekintése) 2010. január 8. 15:54:42

Tio ja ne esatas solvo, sed nur prokrasto. Tiel oni povas protekti nur sin, pli aŭ malpli frue tiu hundo trovos homon sen tiu aspergilo. Kaj ŝajnas, ke la polico neniel helpas al la temkomencinto...

maratonisto (Profil megtekintése) 2010. január 8. 21:37:19

Laŭ mia sperto, tro multaj de hundmajstroj ne estas respondecaj. Ili ŝatas siajn hundojn pli ol homojn. Por tio okazas ke multaj pasantoj sur la strato devas streĉi kiam preteriras hundo sen buŝumo kaj la mastro tute ne maltrankviliĝas pri tio. Aŭ diras trankvilege "ne timu, ĝi ne mordas" kaj dume sentas sin kiel bonfaranto. Li ne pensas ke por mi estas malagrabla kiam min ĉirkaŭflaras fremda hundo. Kaj li ne pensas ke ne ĉiu ŝatas hundojn.

Vissza a tetejére