Į turinį

Hundoj kiuj vagas sur la stratojn

Nuba, 2010 m. sausis 7 d.

Žinutės: 25

Kalba: Esperanto

Nuba (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 03:04:25

En mia najbarejo, estas hundoj sen iliaj mastroj kiuj ĉirkaŭkuras sur la stratojn. Mi marŝas antaŭen, sed iam estas koleraj aŭ agresemaj hundoj kiuj proksimiĝas al mi kaj bojas aŭ grumblas kaj ronde kuradas ĉirkaŭ min. Poste du aŭ tri minutoj, la mastroj aŭdas kio estas okazanta kaj venas al la hundoj kaj vokas al ilin ĉesigi. La hundoj/hundinoj sekvas min kaj ne atentas je iliaj mastrojn. La mastroj ĉiam diras al mi, "Mi bedaŭras pri ĉi tiu."

Antaŭ ses jaroj ĉi tie, estis najbaro kiu posedadis prokimume 3-5 hundaĉojn kaj ne havis licencon. Ĉiutage, li forlasigis la senligilajn hundojn por urini en la korto apud la ludejo. Dum tiu tempo, mi havis amikeman hundon kiun mi marŝagis en la sama areo. Unu tago, ĉi tiuj hundoj ĉirkaŭis mian hundon kaj mordis ĝin en la suro. La sekvanta tago, mi estis marŝanta sur la straton, kiam 2 de ĉi tiuj hundoj proksimiĝis min kaj grumblis.
Eddycgn: Mi rigardas ilin direkte je la okulojn, parolas al ili, diras al ili ke mi estas la mastro per forta voĉo...
Tiel mi agis, mi diris al la hundoj, "Go home!", kaj la hundoj turnis sin kaj marŝis hejmen.

Ĉi tiu najbaro ne longe loĝas apude, kaj ankaŭa mi ne havas hundon, sed nuntempe estas alia najbaro kiu forlasigas sian hundinon sen kontrolado. La hundino gardas la straton kaj bojas al mi por ĉagreni min.

Kelkfoje mi kolerigas, por ke la mastroj ne havas regado super iliajn hundojn, sed permesas ilin vagi sur la stratojn. Kio devus farinda pri ĉi tiu afero? Mi ne volas mordiĝita!

Sxak (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 07:37:22

Prenu kudrilon (fragmenton de razilo, ... ), enigu ĝin en viandon kaj nutru la hundojn ridulo.gif
Cete eblas fari ankaŭ venenon, sed plej oportune estas akiri venenon somere el kreskaĵoj, kaj nun vi devas apliki viajn kemiajn kapablojn (el faloida amanito ekzemple), do nun restas nur pik-tranĉaĵo en viando.

Vi povas simpl deklari al la najbaroj, ke vi faros tion, se tio almenaŭ foje ripetiĝos. Kaj certe ne blufu. Se tio ripetiĝos nepre faru tion!

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 12:09:13

Ŝak:Prenu kudrilon ...
Kruela kaj senkora! Devus esti aliaj metodoj.

Mi tre ŝatas hundojn, mi ne timas ilin, mi rigardas ilin direkte je la okulojn, parolas al ili, diras al ili ke mi estas la mastro per forta voĉo kaj ili komprenas. Neniam montru ke oni timas.

Tamen, se ili estas batalhundoj, (dogo, mastiff) mi alvokus la policon.

Sxak (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 12:37:44

Mi certe komprenas, ke tion pli meritas la mastroj de agresemaj hundoj, sed kion fari?
Kaj memoru, ke polico ne ĉiam protektas la homojn eĉ de batalhundoj (vi loĝas en iu alia mondo, ĉi tie necesas, ke batalhundo komencu mortigi la homon por ke polico komencu protekti ĝin), do restas nur sola kaj efektiva metodo... Deklaru tion al ĝiaj mastroj, kaj se tio ripetiĝas, nepre plenumu. Neniuokaze blufu!
KAj ĉiu hundo havas sian malfortaĵojn. Multaj hundoj ŝatas manĝi hepaton kaj manĝus ĝin de iu ajn homo

Rogir (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 13:50:43

Ne montru timon. Eĉ se la hundoj havas akrajn dentojn, vi ankoraŭ estas pli granda ol la hundo, kaj povas se necese piedbati ilin serioze vunditaj. Kaj kompreneble unue provu kun la posedanto solvi la problemon.

Sxak (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 13:53:13

Eddycgn:Mi tre ŝatas hundojn, mi ne timas ilin,
Mi ĝojas pri vi. Sed kion vi konsilas al malgranda infano, kiu eĉ apenaŭ kapablas paroli, kiam tiu hundo atakas ĝin?
Restas nur sola efika metodo se la hundo kondutas agreseme. Eĉ se ĝi ankoraŭ ne atakis malgrandajn infanojn, kiam apude estos infano, ĝi faros tion, do tio nepre devas esti farita!
Mi ŝatas senhejmajn hundojn, ĉar ili kutime estas saĝaj kaj kvietaj, sed la mastroj kutime faras tiujn bestojn agresemaj

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 18:15:38

Ŝak:
Eddycgn:Mi tre ŝatas hundojn, mi ne timas ilin,
Mi ĝojas pri vi. Sed kion vi konsilas al malgranda infano, kiu eĉ apenaŭ kapablas paroli, kiam tiu hundo atakas ĝin?
Restas nur sola efika metodo se la hundo kondutas agreseme. Eĉ se ĝi ankoraŭ ne atakis malgrandajn infanojn, kiam apude estos infano, ĝi faros tion, do tio nepre devas esti farita!
Mi ŝatas senhejmajn hundojn, ĉar ili kutime estas saĝaj kaj kvietaj, sed la mastroj kutime faras tiujn bestojn agresemaj
Se vi parolas pri infanoj tio estas diferenca afero. Infanoj reakcias ofte abrupte aŭ krias. Tio maltrankviligas la hundojn kaj la situacio povas fariĝi danĝera. Nuba ne estas infano laŭ profilo.

Se infanoj iras aŭ ludas surstraten solaj, oni devas diskuti amike kun la mastro, tamen ne agadi per kruelaj metodoj. Normale oni diras ke la hundoj estas la amikoj de homoj. Ni ne parolas pri tigroj ĉi tie!

Do vi pravas ke la hundotenantoj ofte estas kulpaj ke ili fariĝas agresaj...! Kie mi loĝas, por teni danĝeran aŭ batalan hundon oni devas obteni licencon!

horsto (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 18:51:53

Eddycgn: Nuba ne estas infano laŭ profilo.
Ne nur infanoj kondutas neprudente. Estas multegaj plenkreskuloj kiuj eĉ timegas araneojn. Kaj granda hundo ĉiam povus esti danĝera, ankaŭ por forta kaj sentima viro.
Eddycgn:
Kie mi loĝas, por teni danĝeran aŭ batalan hundon oni devas obteni licencon!
obteni estas nek en ReVo, nek en la vortaro de Krause, mi ne pensas ke ĝi estas Esperanta vorto, kvankam ĝi estas en la Lernu vortaro, mi ne scias kial.
Kial vi ne uzas ricevi?

Vilius (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 18:57:09

Ŝak:Prenu kudrilon (fragmenton de razilo, ... ), enigu ĝin en viandon kaj nutru la hundojn ridulo.gif
Vi estas malsana! Tio estas torturo, ne sindefendo. Krome, via metodo estas simple stulta. Ĉu vi vere pensas, ke agresema hundo, pretanta por ataki, akceptos viando de vi? Pensu due. Ĝi mordos vian manon kun la viando. Kaj, jes la kudrilo kaŭzos multe da doloro por la hundo, sed tio okazos nur post iom da tempo (batalemaj hundoj preskaŭ ne sentas doloron dum batalado). Fakte, pro doloro kaŭzita de kudrilo la hundo povas iĝi eĉ pli kolera kaj agresema.
Tute stulta, miopa kaj tre kruela propono..

Promenante mian hundon, mi ofte renkontas liberaj hundoj - tio estas grandega problemo en Litovujo. Tamen plejmulto de tiuj hundoj tute ne estas agresemaj, kaj mi simple ignoras ilin aŭ diras ion per forta voĉo, kiel Eddycgn diris, kaj ili foriras.
Sed kiam la hundo estas vere agresema, tiu metodo ne nur estas neefika, sed povas esti eĉ danĝera. Se vi krios je vere agresema hundo, ĝi pensos ke vi mem intencas batali kontraŭ ĝi. Bedaŭrinde laŭ hunda menso, la plej bona defenco estas ataki antaŭe ol la kontraŭulo.
La plej bona rimedo kontraŭ agresemaj hundoj estas pipra aspergilo. Eĉ tre agresemaj hundoj senprokraste ĉasas la atakon post iom da pipro. Verŝajne malfacilas ataki kiam ĝi vidas nenion.. Nur unue la hundo daŭris atakonon, sed post unu forta piedbato ĝi rezignis.
Se vi ne havas pipron, ne paniku, ne kruru kaj ne turnu dorson al la hundo. Mallonge - ne aspektu kaj ne agu kiel predo. Sed ankaŭ ne provoku la hundon per rapidaj movoj, laŭta voĉo, rekta rigardo. Montru al la hundo, ke vi ne timas ĝin, sed ankaŭ ne volas batali. Se vi havas sakon, pluvombrelon, biciklon aŭ alian aĵon, tenu ĝin inter vi kaj la hundo. Penu malrapide foriri.

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. sausis 7 d. 21:41:31

horsto:
obteni estas nek en ReVo, nek en la vortaro de Krause, mi ne pensas ke ĝi estas Esperanta vorto, kvankam ĝi estas en la Lernu vortaro, mi ne scias kial.
Kial vi ne uzas ricevi?
"obteni" troviĝas en mia eVortaro.
Mi serĉis nun en la Reta Vortaro:
Por "beantragen" = neniu trafo.
Por "erreichen" = atingi.
La vortaro de Lernu mi ne tute uzas!
Eble atingi estas pli bone ol obteni, "ricevi" signifas ke ĉiuj povas "atingi" la aŭtorizadon. Cetere estas tre malfacila por mi kontroli ĉiun vorton duoble.
Amike

Atgal į pradžią