Al la enhavo

Kio okazis al blanka ursido?

de Terurĉjo, 2007-marto-23

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-23 22:30:18

Mi ĵus orelrande aŭdis je radio, ke tuta Germanujo savas blankan ursidon. Kio okazis al ĝi? demando.gif
La besto estas preskaŭ nia nacia simbolo, kaj mi emociiĝas pri la etulo. ploro.gif

kledermans (Montri la profilon) 2007-marto-30 04:30:15

Terurĉjo:Mi ĵus orelrande aŭdis je radio, ke tuta Germanujo savas blankan ursidon. Kio okazis al ĝi? demando.gif
La besto estas preskaŭ nia nacia simbolo, kaj mi emociiĝas pri la etulo. ploro.gif
La ursino (la patrino de la ursido) rifuzis lin... neniu scias precize kial, sed la ursino faras tion de tempo al tempo. Neniu volis, evidente, ke la ursido mortu, do ili savis lin. La problemo estas ke sen patrino, la ursido neniam povos vere lerni ursajn instinktojn, sed almenaŭ li vivas.
La nomo de la ursido estas Knut. Li estas belega.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-30 23:04:19

Dankon!
Mi esperas, ke Knut kreskos grandega, blankega, belega sed bonkora ursego.

Reen al la supro