본문으로

Kio okazis al blanka ursido?

글쓴이: Terurĉjo, 2007년 3월 23일

글: 3

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 23일 오후 10:30:18

Mi ĵus orelrande aŭdis je radio, ke tuta Germanujo savas blankan ursidon. Kio okazis al ĝi? demando.gif
La besto estas preskaŭ nia nacia simbolo, kaj mi emociiĝas pri la etulo. ploro.gif

kledermans (프로필 보기) 2007년 3월 30일 오전 4:30:15

Terurĉjo:Mi ĵus orelrande aŭdis je radio, ke tuta Germanujo savas blankan ursidon. Kio okazis al ĝi? demando.gif
La besto estas preskaŭ nia nacia simbolo, kaj mi emociiĝas pri la etulo. ploro.gif
La ursino (la patrino de la ursido) rifuzis lin... neniu scias precize kial, sed la ursino faras tion de tempo al tempo. Neniu volis, evidente, ke la ursido mortu, do ili savis lin. La problemo estas ke sen patrino, la ursido neniam povos vere lerni ursajn instinktojn, sed almenaŭ li vivas.
La nomo de la ursido estas Knut. Li estas belega.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 3월 30일 오후 11:04:19

Dankon!
Mi esperas, ke Knut kreskos grandega, blankega, belega sed bonkora ursego.

다시 위로