ไปยังสารบัญ

Senseksaj pronomoj

จาก Miland, 8 มกราคม 2010

ข้อความ 65

ภาษา: Esperanto

Anonimulo (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2010, 21:27:03

Oŝo-Jabe:
Anonimulo:
Rogir:Si ne povas esti subjekto de frazo.
Nu, en tiu ĉi frazo ĝi ja estas subjekto.
Vi malpravas. "Si" estas citaĵo en tiu frazo. Egale, la vorto si povas esti la subjekto, se ĝi estas nur citaĵo.
Oŝo-Jabe - forgesu...

Clet (แสดงโปรไฟล์) 25 มกราคม 2010, 10:06:43

tiu
tiu-ci
tiu ulo
tiu-ĉi ulo
la ulo
la persono
tiu persono...

oni

Leporino (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2010, 17:14:06

Mi simple dirus/skribus:

Iu ĵus diris, ke malsatas.

senkulpa.gif

Oŝo-Jabe (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2010, 18:06:14

Kaj mi eble dirus:
Iu ĵus diris pri la propra malsato.
Iu ĵus diris, "mi malsatas."

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 1 กุมภาพันธ์ 2010, 11:42:29

Ĝis kia aĝo oni estas infano? Ĉu estas tiorilate io el la PMEG?
Kaj kion fari se oni ne scias la aĝon? Demandi antaŭ skribi aŭ paroli?
“Ĉu vi estas ĝi aŭ li, aŭ eble ŝi?”
“Ne ne, mi estas mi!”

Harfendaĵo…?

Filu (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2010, 13:03:45

La problemo ĉiam estas atakata el la vidpunkto, ke Esperanto bezonas neŭtran triapersonan pronomon.

Mli kontraŭas al tio, kaj anstataŭ proponus, ke oni aperigu seksajn pronomojn por la unua kaj dua personoj.

Do, kiam oni deziras montri sian virecon, oni uzu la pronomon MLI, kaj sian inecon oni starigas uzante la pronomon MŜI. Same, trejnisto de boksisto virega uzu VLI por alparoli sian virtrejnato, kaj trejnisto de danĉistino delikata kaj ege ina uzu VŜI en diskutado kun sia tejnatino.

lango.gif

Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2010, 13:20:52

Filu:
lango.gif
Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
Vi ŝercas, petolas !!

KoLonJaNo (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2010, 13:34:35

Saluton!

Filu:La problemo ĉiam estas atakata el la vidpunkto, ke Esperanto bezonas neŭtran triapersonan pronomon.
Vi pravas.

Filu:Mli kontraŭas al tio, kaj anstataŭ proponus, ke oni aperigu seksajn pronomojn por la unua kaj dua personoj.
Ĉu ne aldone al tiaj por la tria persono?

Filu:Do, kiam oni deziras montri sian virecon, oni uzu la pronomon MLI, kaj sian inecon oni starigas uzante la pronomon MŜI. Same, trejnisto de boksisto virega uzu VLI por alparoli sian virtrejnato, kaj trejnisto de danĉistino delikata kaj ege ina uzu VŜI en diskutado kun sia tejnatino.
Kompreneble tiaj pronomoj ekzistu ne nur singulare, sed ankaŭ plurale!

Filu:Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
Same serioze,
Kolonjano

P. S.: Ĉu vi jam rimarkis, ke la reaperontemaj disk|putoj pri seksismaj aspektoj de Esperanto preskaŭ ĉiam obsedas nur virajn mensojn?

Dume inoj okupiĝas pri la vere gravaj aferoj ... okulumo.gif

Filu (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2010, 13:41:49

Eddycgn:
Filu:lango.gif
Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
Vi ŝercas, petolas !!
Mi ja ŝerceme deziris montri, ke eblas kontraŭi ĉion ajn. Sed en la fino, ĉu pli gravas detaletoj aŭ komunikado? Proponante ion absurdan, mi indikis ke laŭ mi pli gravas komunikado. Lingvajn detaletojn advokatoj diskutos, kiam necesos krei leĝaron en Esperanto, kiam lando decidos adopti Esperanton kiel unu el siaj oficialaj lingvoj, ĉivenonta Sankta Neniamo.

Ĝis tiam, mi laŭ mia sento uzos LI, ŜI, ĜI, ONI, RI, GI, ŜLI, MLI, VŜI kaj ĉio ajn, kiu (mal)bone aŭdiĝos kaŭ kompreniĝos laŭ la kuntekstoj kaj mia volo esti bone aŭ malbone aŭdata kaŭ komprenata.

Klaŭne via!

Filu (แสดงโปรไฟล์) 2 กุมภาพันธ์ 2010, 17:02:55

KoLonJaNo:P. S.: Ĉu vi jam rimarkis, ke la reaperontemaj disk|putoj pri seksismaj aspektoj de Esperanto preskaŭ ĉiam obsedas nur virajn mensojn?

Dume inoj okupiĝas pri la vere gravaj aferoj ... okulumo.gif
Mi neniam rimarkis tion per mi mem, sed estas virono, lingvistikisto fama en Francio, kiu starigis tiun punkton en unu el siaj verkoj, verko kiu ĝuste temis pri artefaritaj lingvoj.

Ŝi observis, ke artefaritaj lingvoj estas ĉefe, preskaŭ nure, faritaj de viroj, kaj ke en ili la kreantoj provas ĉiam enigi perfekton. Pri kelkaj lingvoj kreitaj de virinoj ŝi notis ke ili estis iel pli suplaj. Pri Esperanto ŝi diris ke ĝi estas bone konstruita, sed ke jam post nur jarcento estis evidenta, ke la lingvo dividiĝis en diversaj lingvoniveloj, kaj ke ĝi ne estis tiel stabila kiel estis planita. Ŝi ankaŭ diris, ke tio estis ia pruvo de ties viveco (aŭ viveteco).

Mi kredas, ke vi pravas.

Virinoj prizorgas la gravaĵojn, viroj prizorgas kulojn.

กลับไปด้านบน