Contribuții/Mesaje: 65
Limbă: Esperanto
Eddycgn (Arată profil) 2 februarie 2010, 17:19:07
Filu:Mi rimarkis ke ĉi tie en la forumoj 50 elcent okupiĝas pri lingvaj harfendaĵoj. La tero estas plena je gravaj aferoj, militoj, tertremoj, malriĉeco, religiaj bataloj...Eddycgn:....Filu:Vi ŝercas, petolas !!
Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
Ĝis tiam, mi laŭ mia sento uzos LI, ŜI, ĜI, ONI, RI, GI, ŜLI, MLI, VŜI kaj ĉio ajn, kiu (mal)bone aŭdiĝos kaŭ kompreniĝos laŭ la kuntekstoj kaj mia volo esti bone aŭ malbone aŭdata kaŭ komprenata.
Klaŭne via!
Ĉu la esperantistoj vivas en memfarita paradizo?
horsto (Arată profil) 2 februarie 2010, 20:41:05
Eddycgn:Mi pensas ke ĉi tio estas forumo pri Esperanto, kaj la forumanoj klopodas lerni la lingvon. Ĉu tio estas nun malpermesita, ĉar la mondo havas grandajn problemojn?
Mi remarkis ke ĉi tie en la forumoj 50 elcent okupiĝas pri lingvaj harfendaĵoj. La tero estas plena je gravaj aferoj, militoj, tertremoj, malriĉeco, religiaj bataloj...
Ĉu la esperantistoj vivas en memfarita paradizo?
Eddycgn, mi esperas ke via mesaĝo estis ŝerco. Sed bedaŭrinde la ŝerco ne bonas.
Eddycgn (Arată profil) 2 februarie 2010, 22:03:07
dobri (Arată profil) 2 februarie 2010, 22:03:09
horsto:Mi pensas ke ĉi tio estas forumo pri Esperanto, kaj la forumanoj klopodas lerni la lingvon. Ĉu tio estas nun malpermesita, ĉar la mondo havas grandajn problemojn?En alia fadeno - Humuro la ŝercoj ne troas. Ĉi tiu fadeno estas Vidpunktoj kaj ĉiu homo povas havi la alian. Por iu gravas gramatiko, por la alia mondaj problemoj.
Eddycgn, mi esperas ke via mesaĝo estis ŝerco. Sed bedaŭrinde la ŝerco ne bonas.
Tamen laŭ mia opinio malkonvenas rompi diskuton per atentigo pri pli grava problemo.
Eddycgn (Arată profil) 2 februarie 2010, 22:06:33
dobri:Vi pravas, Dobrihorsto:Mi pensas ke ĉi tio estas forumo pri Esperanto, kaj la forumanoj klopodas lerni la lingvon. Ĉu tio estas nun malpermesita, ĉar la mondo havas grandajn problemojn?En alia fadeno - Humuro la ŝercoj ne troas. Ĉi tiu fadeno estas Vidpunktoj kaj ĉiu homo povas havi la alian. Por iu gravas gramatiko, por la alia mondaj problemoj.
Eddycgn, mi esperas ke via mesaĝo estis ŝerco. Sed bedaŭrinde la ŝerco ne bonas.
Tamen laŭ mia opinio malkonvenas rompi diskuton per atentigo pri pli grava problemo.
mia komento estus plibone en alia fadeno, ne ĉi tie. Pardonu min
Eddi
dobri (Arată profil) 3 februarie 2010, 11:26:21
super-griek:Mi tute konsentas! Mi havus problemon nek kun "li" nek kun "ĝi".
Sed provoj enkonduki en Esperanton tute novan pronomon ŝajnas al mi malutilaj.
darkweasel (Arată profil) 3 februarie 2010, 14:14:39
Filu:La problemo ĉiam estas atakata el la vidpunkto, ke Esperanto bezonas neŭtran triapersonan pronomon.*vŝi kaj *mŝi estas tro malfacile prononceblaj.
Mli kontraŭas al tio, kaj anstataŭ proponus, ke oni aperigu seksajn pronomojn por la unua kaj dua personoj.
Do, kiam oni deziras montri sian virecon, oni uzu la pronomon MLI, kaj sian inecon oni starigas uzante la pronomon MŜI. Same, trejnisto de boksisto virega uzu VLI por alparoli sian virtrejnato, kaj trejnisto de danĉistino delikata kaj ege ina uzu VŜI en diskutado kun sia tejnatino.
Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
Filu (Arată profil) 4 februarie 2010, 23:39:05
super-griek:*M*i* *ja *ŝercis. *Mi *estis *iel *ankaŭ *serioza, *ĉar *por *el*star*igi *rid*ind*econ *de *io, *kelk*foje *estas *utila *proponi *ion *similan *el *ne*atend*ita *direkto, *sed *ĉefe *mi *estis *ja *ŝerc*ema. *Mi *sincere *kredas *je *humuro *kaj *rido. *Eĉ *har*fend*aĵoj *kelk*foje *povas *far*iĝi *interesaj, *kiam *farante *ĝin *oni *al*donas *al *ili *bonan *mezuron *da *humuro.darkweasel:Filu ne tute seriozasFilu:la pronomon MŜI[...]*vŝi kaj *mŝi estas tro malfacile prononceblaj.
Saluton al vŝi kaj vli ĉiuj!
*Flanke, *laŭ *multaj, *franc*lingv*anoj *inter *aliaj, *kvar *kaj *kvin *ne *pli *facile *prononc*eblas *ol *mŝi *aŭ *v*ŝ*i*.
trojo (Arată profil) 17 februarie 2010, 22:52:41
Miland:Pripensu la jenan frazon: Iu ĵus diris, ke X malsatas. X kaj Iu aludas al la sama person, ne necese infano. Ni ne scias ĉu la persono estas viro aŭ virino. Kio anstataŭu "X"?Tiu. Tre utila vorto estas tiu "tiu".
trojo (Arată profil) 18 februarie 2010, 20:29:23
Eddycgn:Ĝis kia aĝo oni estas infano? Ĉu estas tiorilate io el la PMEG?La ĝi-regulo por infanoj estas (laŭ mia opinio) precipe por tiuj infanetoj, kies sekso ankoraŭ ne estas evidenta pro tro juna aĝo. "Mi aŭdas bebon ploregantan. Eble ĝi malsatas."
Kaj kion fari se oni ne scias la aĝon? Demandi antaŭ skribi aŭ paroli?
“Ĉu vi estas ĝi aŭ li, aŭ eble ŝi?”
“Ne ne, mi estas mi!”
Harfendaĵo…?
Tamen se la sekso de la infano estas evidenta aŭ alie sciata, estas tute akcepteble diri "li" aŭ "ŝi" (kiel taŭga).