Viestejä: 65
Kieli: Esperanto
marcuscf (Näytä profiilli) 24. helmikuuta 2010 14.48.19
Kial "ri" konstante reaperas se oni jam scias ke ĝi ne estas bona elekto (ri petas / ripetas)?
Mi volegas ke iam la Akademio de Esperanto faru decidon pri tio. Same kiel la Akademio decidis pri ITA/ATA, kiu nun ne estas plu problemo.
Mi opinias ke la nuraj opcioj eblaj por Akademia decido estas: li (neŭtra), ĝi, aŭ tiu. La Akademio certe ne kreos tute novan pronomon, sed ĝi povas elekti unu alternativon por stimuli ke la esperantistoj uzu ĝin ofte.
Ekzemple:
1 - La Akademio decidas ke la neŭtra pronomo estas "tiu". Ĉiu esperantisto povos uzi "tiu" kiam tiu ne scias ĉu la homo estas viro aŭ ino.
aŭ
2 - La Akademio decidas ke la neŭtra pronomo estas "ĝi". Ĉiu esperantisto povos uzi "ĝi" eĉ por plenkreskaj homoj, same kiel oni uzas "ĝi" por infanoj. Alkutimiĝu.
aŭ
3 - La Akademio decidas ke la neŭtra pronomo estas "li". Esperanto ne havas pronomon nur virseksa. Alkutimiĝu.
Kiun la Akademio elektos ne gravas. Gravas ke oni povos uzi unuecan metodon por esprimi sin, sen timo esti miskomprenata (ĉiam kiam mi volas uzi "ĝi" aŭ "li" kiel neŭtra pronomo, mi timas ke mi estos miskomprenata).
Filu (Näytä profiilli) 24. helmikuuta 2010 20.55.16
marcuscf:Mi opinias ke la nuraj opcioj eblaj por Akademia decido estas: li (neŭtra), ĝi, aŭ tiu. La Akademio certe ne kreos tute novan pronomon, sed ĝi povas elekti unu alternativon por stimuli ke la esperantistoj uzu ĝin ofte.Mi kredas, ke la Akademio ne decidas, ĉar laŭ ĝi ne estas problemo. Fundamente, "li" estas kaj vira, kaj neŭtra. Sed iuj opinias, ke tio ne estas bona, kaj senfine proponadadadas novajn pronomojn. En la franca, la lingvo estas la sama (t.e. la vira kaj neŭtra pronomoj estas la sama vorto), escepte ke parolantoj ne ĉiam plendas pri seksismo, male al la Esperanta situacio. Se oni forte deziras elstarigi la virecon, oni aldonu ankaŭ la inan pronomon al la frazo, ekzemple: "li aŭ ŝi", "li, kaj ne ŝi", ktp.
Cetere, ĉiama alturniĝo al Akademio por lingvaj punktoj estas laŭ mi tre ridinda. Se Esperanto ekzistas nur per regularo Akademia, ĝi estas tre malsana kaj malfortika lingvo (aŭ pli ĝuste, ĝi ja estas febla lingvo, ĉar tro malmulte da parolantoj ĝi havas, do oni ja sinturnu al Akademio kaj ties valorega opinio).
marcuscf (Näytä profiilli) 25. helmikuuta 2010 12.58.09
Filu:Cetere, ĉiama alturniĝo al Akademio por lingvaj punktoj estas laŭ mi tre ridinda. Se Esperanto ekzistas nur per regularo Akademia, ĝi estas tre malsana kaj malfortika lingvo (aŭ pli ĝuste, ĝi ja estas febla lingvo, ĉar tro malmulte da parolantoj ĝi havas, do oni ja sinturnu al Akademio kaj ties valorega opinio).Kion vi volas diri? Ĉu ke la parolantaro povas decidi per si mem, sen la opinio de la Akademio?
Filu (Näytä profiilli) 25. helmikuuta 2010 14.27.19
marcuscf:Kion vi volas diri? Ĉu ke la parolantaro povas decidi per si mem, sen la opinio de la Akademio?En la franca, la plej multaj ja per si mem decidas kion kaj kiel ili uzos la lingvon.
Estas miloj kaj milionoj da manieroj esprimiĝi strangete aŭ strangege, kiuj tamen kompreneblos por preskaŭ ĉiuj. En la ĉiutaga vivo, iom en la literaturo (eĉ en la bona), oftege en humuraĵoj, oni uzas lingvaĵojn kiuj grincigus la (fals-)dentaron de Akademianoj, sen ke tuj ĉiuj interrompu la parolanton kaj skandaliĝu kontraŭ lingvoeraroj. La bonan francan oni ja ankaŭ uzas, sed eĉ tiam, ne ĉiuj samopinias pri kio estas bona franca, kaj preskaŭ neniu sinturnas al la Akademia regularo por ĝin trovi, kaze de necerteco.
Ho! Vi ŝercis al mi, ĉu ne?
marcuscf (Näytä profiilli) 25. helmikuuta 2010 18.03.31