前往目錄

Motivigaj bildoj

貼文者: arcxjo, 2010年1月8日

訊息: 5

語言: Esperanto

arcxjo (顯示個人資料) 2010年1月8日下午4:00:14

Saluton!

Probable multe da forumanoj trovis tiujn bildojn ĉe aliaj interretaj ejoj.

Kuraĝigbildo estas iu bildo en la nigra kadreto kun amuza, ironia aŭ cinika subskribaĵo, komentanta la realecon.
Mi neniam vidis tiajn esperantajn bildojn, do kial ne krei iujn? okulumo.gif

Oni povas uzi anglajn generatorojn [ĉi tie][ĉi tie] kaj skribi la ligilojn ĉe tiu ĉi fadeno. Bonvolu vidigi viajn ideojn! rideto.gif

Ekzemploj:
#1
#2
#3
kaj tre vera #4 rido.gif

sal.gif

horsto (顯示個人資料) 2010年1月8日下午5:42:28

Tre amuze!

PS: Min interesus, kio igas vin pensi ke la fari en bildo 2 bezonas -ig- sufikson.

arcxjo (顯示個人資料) 2010年1月8日下午6:13:30

Nu, mi pensis, ke la "kreemeco" estas ia ekstera faktoro por fari la vivon facila. Sed mi ĵus eklegis ĉe PMEG, ke "tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago." Dankon! Pardonu al mi. lango.gif

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年1月9日上午11:47:53

Saluton!

arĉjo:[...] "kreemeco" [...]
Post -em- aldona sufikso -ec- kutime forlaseblas: kreemo sufiĉus.

Kolonjano

arcxjo (顯示個人資料) 2010年3月6日下午3:21:14

Saluton. Jen kelkaj aliaj kuraĝigbildoj, kreitaj de sennomuloj je la chan'.

La Movado
Internaciismo
Ĉiuj fajfas
Esti unika
Serioza kato
Fiema menso
Pacienco

回到上端