לתוכן העניינים

La kurso "Flugiloj de malfacilaj ventoj"

של Martinbr, 9 בינואר 2010

הודעות: 3

שפה: Esperanto

Martinbr (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2010, 15:30:20

Saluton!

Mi legis pri la seminario "Flugiloj de malfacila vento", kiu okazos dum la SES en Julio en Slovakio. Tiu kuso ŝajnas esti tre interesa, kaj mi ŝatus partopreni ĝin. Nun mi legis en pluraj aliaj retejoj, ke ĝi celas (ĉefe) junulojn. Do jen mia demando: kiom juna oni prefere estu por partopreni? Ĉu 37-jare mi estos jam iomete maljuna por ĝi?

Antaŭdankon pro via respondo.
Amike,
Martin

jan aleksan (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2010, 10:08:39

Ĝi ne celas nur junulojn. Vi povas partopreni.

Kie vi legis tion?

Martinbr (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2010, 12:21:57

jan aleksan:Ĝi ne celas nur junulojn. Vi povas partopreni.

Kie vi legis tion?
Ne ĉe lernu.net.

Sed sur kelkaj aliaj retpaĝoj pri "Flugiloj" estas menciate, ke "junaj" Esperanto-parolantoj estas la celgrupo. Pro tio mi demandis; vidu

la Vikipedion

kaj
la vikion de "Flugiloj".

Ĉiuokaze, dankon, Jan, pro la sciigo. Mi plej verŝajne aliĝos al SES kaj la seminario.

לראש הדף