Al la enhavo

Tutmonda varmiĝo

de Dominique, 2010-januaro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Dominique (Montri la profilon) 2010-januaro-10 10:11:30

Vi certe aŭdis pri tutmonda varmiĝo: la meza temperaturo de la atmosfero kaj oceanoj de la tero plialtiĝas. La plej multaj scientistoj nun kredas, ke ĝi okazas pro la ago de la homaro. Kelkaj aliuloj male opinias, ke ĝi ne okazas pro la homaro, sed pro naturaj kialoj. Kaj aliaj êc dubas pri ĉu la planedo varmiĝas.

Mi scivolas: kion opinias la uzantoj de Lernu? Mi invitas vin ne nur respondi al la enketo, sed ankaŭ argumenti, kaj tiel ni lernu pli pri tiu fenomeno.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:08:18

Tio ĉi ne estas afero de opinio, do la enketo malutilas. Pli bona demando estus: Kio laŭ vi estas la vero?

Dominique (Montri la profilon) 2010-januaro-10 16:55:14

Rogir:Tio ĉi ne estas afero de opinio, do la enketo malutilas. Pli bona demando estus: Kio laŭ vi estas la vero?
Kredo aŭ opinio, ĉu tiom gravas? Neniu el ni estas sciencisto en la kampo de klimatŝanĝo, mi supozas. Do ni nur povas aŭ kredi sciencistojn aŭ fari sian opinion. En tiu senco estas afero de opinio.

Mi opinias, aŭ mi kredas se vi preferas, ke tutmonda varmiĝo veras, kaj okazas pro la agoj de la homaro.

Varmiĝo okazas, laŭ la plej multaj sciencistoj, ĉefe pro la CO2 en la atmosfero, kiu estas forceja gaso. La kvanto de CO2 en la atmosfero kreskadas ĉar la homaro bruligas nafton, terkarbon kaj tergason. La homaro bruligis en nur jarcento tion, kio bezonis milionoj da jaroj por akumuli en la grundo.

Nur dum mia vivo, la procento de CO2 en la atmosfero kreskis de 0.0325% en 1969 kiam mi naskiĝis, al 0.0387% nun en 2010. Kaj la kresko pli kaj pli rapidas se oni rigardas la grafikaĵon de Keeling. Ne estas tiom surprize. Ĉiu homo uzas pli kaj pli energion. Aldone, la homaro kreskadas. Estis 3.6 miliardoj da homoj sur la tero kiam mi nakiĝis en 1969, kaj estas nun 6.8 miliardoj da homoj en 2010. Ju pli da homoj, des pli nafton kaj terkarbon ni bruligas. La procento de CO2 en la atmosfero pli altas hodiaŭ ol iam ajn en la lasta miliono da jaroj. La procento de CO2 ja estis pli alta antaŭ pli malnova tempo, sed la planedo estis tiam tre malsama kaj ege pli varma.

Eĉ se ni tuj ĉesus bruligi nafton kaj karbon, la CO2 en la atmosfero bezonus jarcentoj por malkreskigi. Malvarmiĝo dume daŭrigus. Sed ĉesi bruligi ege neverŝajnas. La homaro daŭre bruligas pli kaj pli da nafto kaj terkarbo. La nafto iĝos espereble baldaŭ multekosta. Sed la terkarbo ankoraŭ abundas kaj bedaŭrinde, terkarbo eĉ pli malbonas ol nafto por CO2.

La homoj ankaŭ manĝas pli kaj pli viandon. Furzoj de bovinoj eble ridetigas, sed ili produktas metanon, kiu estas potenca forceja gaso (pli ol CO2 poe, sed estas malpli metano ol CO2).

Se tiom ŝanĝiĝis la planedo dum nur mia viveto, kiom ĝi ŝanĝiĝos dum la venonta jarcento? Kaj dum venontaj jarcentoj? Malfacilas diri kio okazos.

Multaj homoj ne tiom maltrankvilas pri tutmonda malvarmiĝo, ĉar ĝi okazas malrapide en iliaj ĉiutagaj vivoj, kvazaŭ nevideble. Kaj La konsekvencojn pagos la venontaj generacioj.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 18:25:13

Mi ne estas sciencisto, kvankam pla plejmulto da sciencistoj asertas ke estas tutmonda varmiĝo pro homaro, tiu ne estas konsento.

Persone, mi opinias ke estas varmiĝo kaj mi esperas ke ĝi estas pro homa ago. Mi pensas ke varmiĝo pro homa ago estas la optimisma hipotezo, ĉar se la varmiĝo estas pro natura fenomeno, do ni ne povas influi tiom multe por ŝanĝi tiun tendencon.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-10 20:11:36

Mi ne estas klimatsciencisto (nur fizikstudanto), sed mi legis la gravajn raportojn, kaj el tiuj klare konkludis, ke la tero varmiĝas ĉefe pro homaj agoj. Oni ne devas kredi sciencistojn, ankaŭ eblas legi la raportojn kaj mem konkludi, ĉu ili estas ĝustaj.

Jes (Montri la profilon) 2010-januaro-10 21:40:40

Nu, verdire: parto de la varmiĝo estas induktita de homa agado. Sed grava parto estas kaŭzata de Suno: do scientistoj jam montris ke nuntempe simila varmiĝo okazas ĉe aliaj planedoj kiel Venuso kaj Marso!!

Ĝi estas fakto.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 00:18:36

Interese! Ĉu vi povas montri al mi sciencan artikolon pri tio?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-januaro-11 01:07:49

Jes, iuj kredas ke parto de la tutmonda varmiĝo estas iom per naturaj kaŭzoj. Sed, ni ankaŭ scias sendube ke CO2 kontribuas al la varmiĝo, kaj ke ni (homoj) produktas grandajn kvantojn da CO2, kaj ke la atmosferaj kvantoj da CO2 altiĝis nenature dum la dudeka jarcento (vere, ekde la industria revolucio).

Se oni renkontus fulman fajron, oni ne estingus ĝin per la surĵetado de benzino. Eĉ se estas naturaj kaŭzoj, ni povas agi kontraŭ nian propran kontribuon al la afero, kaj eble povas agi por redukti la malbonefikojn de la naturaj kaŭzoj.

Iippa (Montri la profilon) 2010-januaro-24 11:44:25

La libertempaj agadoj ŝarĝas multe la klimaton:
-la feriaj flugoj al Thailando au aliaj foraj landoj
-hobioj kiel sketado, hokejo, naĝado,sporto k t p ene en la halo
-la automobilo kun pli ol 50 ĉevalpovoj

Malavantaĝe estas ankau la senteca rilato al la kernforto.

Se amuzo estas permesata, post la Kopenhaga klimata konferenco tuj malvarmiĝis- ekz. dum pasinta nokto estis minus 24 gradoj.

Clet (Montri la profilon) 2010-januaro-25 10:00:26

http://eo.wikipedia.org/wiki/Malgranda_glaciepoko (mi forgesis kial skribi ligilojn)

Fakte, Tero malvarmiĝis de la 14-a jarcento. Estis la komenco de nova glaciepoko, en normala ciklo. La homara agado kontraŭbatalas la malvarmiĝon de la meza 19-a jarcento (kaj ec iomete pli...)
Kiam la nuna "glaciepoko" finiĝos, Tero tiam VERE varmiĝos (vidu ekzemplo planedo Venuso)

Reen al la supro