Contribuții/Mesaje: 86
Limbă: Esperanto
fizikisto (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 07:56:01
LyzTyphone:Ĝis nun, ni scias preskaŭ nenion! Do, ni devas atenti, ke ni ne mortigi iun, kiu ne estas homlupo. Sed ekzistas la klarvidulino, do unu el ni scias pli ol la aliaj.horsto:Eble vi nur divenis.Kompreneble, kiel mi identigus du homlupojn ĉe ekludo?
Malfeliĉa Frato Oŝo! Li pereis antaŭ ke li povas diri ion ajn! Kial lin? Ĉu simple pro ke li estas la unua en listo?
O Vilaĝanaro de Salemo! Iuj el ni kulpas per tiu monstra ago! Ni trovu ilin kaj faru ilin penta pro sia kulpo! Ĉiuj vivaj, diru ion! Fidon al la silentaj ni ne donu!
PaulExcoff (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 08:11:17
(spekulativa) Li diris tion por konfuzigi nin. Ĉar lia unua konjekto estis malprava, ni pensus ke lian sekvan konjekton estas malpravan ankaŭ.
LyzTyphone (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 09:27:31
PaulExcoff:Eble lyz estas homlupo. Li diris ke Oŝo kaj li estis homlupoj.
(spekulativa) Li diris tion por konfuzigi nin. Ĉar lia unua konjekto estis malprava, ni pensus ke lian sekvan konjekton estas malpravan ankaŭ.

Sed
Fakte, mi nur volas certigi ke ĉiuj ludantoj scias ke la ludo jam komencas~
Ĝisnune ankoraŭ
---ceigered
---gyrus
---adrideo
ne aperas.
fizikisto (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 09:47:36
PaulExcoff:Eble lyz estas homlupo. Li diris ke Oŝo kaj li estis homlupoj.Eble. Se li estus homlupo, tiam li estus sciinta ke Oŝo estos mortigita kaj ke ni scios ke Oŝo ne estas homlupo.
(spekulativa) Li diris tion por konfuzigi nin. Ĉar lia unua konjekto estis malprava, ni pensus ke lian sekvan konjekton estas malpravan ankaŭ.
horsto (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 21:03:47
Do, se iu proponas iun, kiu ne estas homlupo, tiam li mem verŝajne estas homlupo. Sed se iu iam proponas iun, kiu vere estas homlupo, tiam tiu mem plej verŝajne ne estas homlupo.
LyzTyphone:Ĝisnune ankoraŭĈu eblaj novaj kandidatoj?
---ceigered
---gyrus
---adrideo
ne aperas.
LyzTyphone (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 15:41:36
Sincere, mi al vi demandas, kiujn la suno timigas? Kies animoj bruliĝas tuŝite de la sunlumo? Ĉu tiuj ne estas la perantoj de la Diablo, la monstroj kiuj nur en la nokto piedumas sentime?
Ho Gefrotoj, inter la tri malaperantoj estas la du teruraj monstroj. Do ni vetu. Mi proponas ke ceigered-n ni ekzekutu. Li mesaĝojn sendas je la Angla listo, do ne eblas ke li ne scias la okazon de nia vilaĝo.
ceigered, nun vi povas defendi vin mem!
adrideo (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 17:01:28
Ho Gefrotoj, inter la tri malaperantoj estas la du teruraj monstroj. Do ni vetu. Mi proponas ke ceigered-n ni ekzekutu. Li mesaĝojn sendas je la Angla listo, do ne eblas ke li ne scias la okazon de nia vilaĝo.Kial vi akuzus iun kiu estas sufiĉe saĝa resti kaŝita? La homlupoj estas teruraj monstroj--mi ne povas senti min sekura... eĉ sub la suno! Eble *vi* estas homlupo.
horsto (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 19:03:03
La ludantoj kiuj sin kaŝas dum la tago verŝajne estas homlupoj, kiuj timas esti ekzekutotaj.
Rogir (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 19:42:21
PaulExcoff -> LyzTyphone
horsto -> neniu
LyzTyphone -> neniu
fizikisto -> neniu
ceigered -> neniu
gyrus -> neniu
adrideo -> LyzTyphone
Do la mortontino estas LyzTyphone! Kun brulantaj torĉoj kaj levitaj lancoj la vilaĝanoj irigas LyzTyphone al la placo, kie ili lin mortigas per ŝtonĵetadoj. Post la terura ago evidentas, ke li sangas kiel ĉiu homo, kaj montras nenian specialan povon. Lyztyphone estis simpla vilaĝano!
La nokto daŭros ĝis ĵaŭdo 19:00 UTC.
gyrus (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 21:30:58