Meddelelser: 86
Sprog: Esperanto
ceigered (Vise profilen) 21. jan. 2010 07.38.32
Mi bedaŭras, Rogir kaj aliuloj, mi ne estis ĉe mia hejmo por du tagoj, ĉar mi vizitis mian amikon kiu estas nord-oriente al Adelajdo, kaj mi estas sud-okcidente al Adelajdo


Mi bedaŭras por mia eble bedaŭrinde malbona esperanto, mi ne ekzercas ĝin. Ĉu "nord-oriente al Adelajdo" estas komprenebla? (Mi volas diri "North-east of adelaide", sed Esperante)
PaulExcoff (Vise profilen) 21. jan. 2010 08.27.20

LyzTyphone (Vise profilen) 21. jan. 2010 11.19.24
Ne sentu kulpa, ... gefratoj... Mi mortas por la sekuro de Salemo... Sed... 'ingardu! ... Mi rigardos ... el Supero ...
Skribo sur lia tombŝtono:
Ĉi tie restas senkulpa Frato Lajzo Tajfuno.
Li volis gvidi la vilaĝon, sed vilaĝo sendis lin por gvidi la mortontojn.
ceigered (Vise profilen) 21. jan. 2010 11.50.45
LyzTyphone:(sangoflue)Ĉar vi kredas ke vi estas la plej forta disde ni, la nura homo kiu povas gvidi la mortontojn
Ne sentu kulpa, ... gefratoj... Mi mortas por la sekuro de Salemo... Sed... 'ingardu! ... Mi rigardos ... el Supero ...
Skribo sur lia tombŝtono:Ĉi tie restas senkulpa Frato Lajzo Tajfuno.
Li volis gvidi la vilaĝon, sed vilaĝo sendis lin por gvidi la mortontojn.

Ankaŭ, kio signifas "ingardu" aŭ "Salemo"? Sala emo kaj gardi inojn?

(Redakto: Aaaa, vi diris "singardu"! Mi bedaŭras pro mia sultec'! Kaj ĉu estas "Salemo" la vila-aĝo (

Rogir (Vise profilen) 21. jan. 2010 20.40.55
La venontan tagon la ŝokitaj vilaĝanoj (kaj du ne vere ŝokitaj) trovas la disŝiritan korpon de horsto, kaj malkovras, ke li estis simpla vilaĝano.
Vi rajtas voĉdoni ĝis sabato 19:00 UTC.
fizikisto (Vise profilen) 21. jan. 2010 21.33.47
Nun necesas zorge analizi antaŭ elimini la monstrojn. Ni legu denove ĉiujn mesaĝojn en ĉi tiu forumfadeno, por ke ni ne denove akuzas senkulpulon kiel Lyz. Kiu estas suspektinda?
ceigered (Vise profilen) 22. jan. 2010 05.05.42
@ la ĝusta temo: Mi pensas ke la homlupo estas Rogir. Li scias ĉion pri la vilaĝaj okazoj. TRO multe!

Tamen, vere, mi ne scias kiun voĉdoni kontraŭ (krom suspektinda Rogir

gyrus (Vise profilen) 22. jan. 2010 09.16.16
fizikisto (Vise profilen) 22. jan. 2010 09.45.28
gyrus:Ŝajnas al mi ke ne estas klaraj signaloj pri kiuj estas homlupoj. Ni povas nur supozi.Jes, vi pravas. Sed fari nenion estas pli malbone ol fari iun - eĉ se ni voĉdonos kontraŭ senkulpulo. Se ni farus nenion, finfine pluvivos nur la homlupoj. Ni havas ŝancon, do ni voĉdonu morgaŭ!
Rogir (Vise profilen) 22. jan. 2010 10.03.57
ceigered:Kio signifas "disŝrita"?Ŝirita en multajn etajn partojn.