Til innholdet

Homlupo: La teruro komenciĝas

fra Rogir,2010 1 17

Meldinger: 86

Språk: Esperanto

ceigered (Å vise profilen) 2010 1 22 12:02:47

Rogir:
ceigered:Kio signifas "disŝrita"?
Ŝirita en multajn etajn partojn.
Aaa, dankon amiko! Tamen, ĝi ne estas ĉiutaga vorto lango.gif

Rogir (Å vise profilen) 2010 1 22 14:07:15

Ludantoj, pro la seriozaj akuzoj kontraŭ mi (kaj pro planita ferio) mi forlasos vin, kaj lasos la ludestradon al horsto. Se mi ĝustis, nenio ŝanĝiĝos. Ekpreĝu al la nova vilaĝa dio.

fizikisto (Å vise profilen) 2010 1 22 14:41:24

Rogir, mi deziras al vi belajn feriajn tagojn! Dankon pro via ludestrado ĝis nun!

Kompreneble horsto estos tre taŭga ludestro ĉar ni scias ke li ne estas iu homlupaĉo!

jan aleksan (Å vise profilen) 2010 1 22 15:00:42

gyrus:Ŝajnas al mi ke ne estas klaraj signaloj pri kiuj estas homlupoj. Ni povas nur supozi. Eble ne tiuj, kiuj ne ĝis nun parolas, sed ni ne povas forgesi ilin.
Pro tio mi ne ŝatas tiun ludon, ĉar vi povas morti sen fari ion malbona. Nur nepre ne silentu, sed ne tro parolu kaj nepre ne diru ion stulte...

Paco por la spiritoj de LyzTyphone kaj Horsto...

ceigered (Å vise profilen) 2010 1 22 15:07:09

Rogir:Ludantoj, pro la seriozaj akuzoj kontraŭ mi (kaj pro planita ferio) mi forlasos vin, kaj lasos la ludestradon al horsto. Se mi ĝustis, nenio ŝanĝiĝos. Ekpreĝu al la nova vilaĝa dio.
Neeee! Roĥĥĥiiiiir! Mi nur ŝercis antaŭe! ploro.gif

Sed, bv. revenu post via ferio, vi estas bona ludestro! rideto.gif

horsto (Å vise profilen) 2010 1 23 00:10:16

Pro la seriozaj riproĉoj kontraŭ Rogir mi nun transprenas la rolon de la ludestro.
Memoru, ke la tago finiĝos sabate je la 19a UTC. Ĝis tiam ĉiu donu sian voĉon pri kiu estu ekzekutota per mesaĝo al mi.
Redakto: Vi ankaŭ povas doni vian voĉon ĉi tie en la fadeno per normala mesaĝo.

fizikisto (Å vise profilen) 2010 1 23 10:25:18

Mi iomete rezonis, estas vere malfacile. Sed mi rimarkis, ke post la unua nokto, kvankam ni sciis preskaŭ neniom, PaulExcoff akuzis senkulpan Lyz. Poste, nur li kaj adrideo voĉdonis kontraŭ Lyz. Eble ili estas la homlupoj. Releginte ĉiujn mesaĝojn, pri adrideo mi ne estas certe, sed Paul... Mi esperas, ke mi nun ne akuzas senkulpulojn. Kion vi opinias?

gyrus (Å vise profilen) 2010 1 23 15:29:47

fizikisto:Mi iomete rezonis, estas vere malfacile. Sed mi rimarkis, ke post la unua nokto, kvankam ni sciis preskaŭ neniom, PaulExcoff akuzis senkulpan Lyz. Poste, nur li kaj adrideo voĉdonis kontraŭ Lyz. Eble ili estas la homlupoj. Releginte ĉiujn mesaĝojn, pri adrideo mi ne estas certe, sed Paul... Mi esperas, ke mi nun ne akuzas senkulpulojn. Kion vi opinias?
Jes, la naive ŝajnanta Paul ja povus esti homlupo. Miaopinie, tio estas la plej racia konkludo. Se ni fuŝus, ni verŝajne devos elekti iun hazarde.

horsto (Å vise profilen) 2010 1 23 19:53:30

fizikisto kaj ceigered jam voĉdonis, mi interpretas la mesaĝon de gyrus kiel voĉdono kontraŭ PaulExcoff, sed ankoraŭ mankas la voĉoj de PaulExcoff kaj adrideo.
Vi ankoraŭ povas voĉdoni ĝis kiam mi publikigos la rezultojn, do elektu!

horsto (Å vise profilen) 2010 1 24 01:37:02

La vilaĝanoj voĉdonis, la rezulto estas la jena:

ceigered: Gyrus
fizikisto: PaulExcoff
adrideo: neniun
gyrus: PaulExcoff
PaulExcoff: Gyrus

Gyrus kaj PaulExcoff ricevis po 2 voĉoj, tio signifas ke nun necesas nova voĉdonado nur inter tiuj du.
Bonvolu voĉdoni kiel eble plej rapide. Ankaŭ se vi ne volas elekti iun ajn, tiam diru tion al mi por ke mi ne atendu.

Tibake til toppen