Sisu juurde

Homlupo: La teruro komenciĝas

kelle poolt Rogir, 17. jaanuar 2010

Postitused: 86

Keel: Esperanto

gyrus (Näita profiili) 26. jaanuar 2010 16:59.59

Science eble ne estas vorto por homlupo, sed mi ŝatas vian proponon senkulpa.gif

horsto (Näita profiili) 26. jaanuar 2010 18:57.02

Se vi ne plu volas diskuti (kvankam certe ankoraŭ ekzistas interesaj temoj, kiel ekzemple kial la homlupoj ne murdis pasintan nokton) tiam bonvolu doni vian voĉon al mi, aŭ rekte en ĉi tiu fadeno aŭ per mesaĝo al mi. Ĝis nun nur fizikisto voĉdonis.

fizikisto (Näita profiili) 27. jaanuar 2010 7:22.47

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ne havas multe da tempo, pro tio mi jam voĉdonis. Ĝis kiam daŭros ĉi tiu tago?

ceigered (Näita profiili) 27. jaanuar 2010 12:00.42

Aa, Mi bedaŭras, Horsto, mi ni scias ke ni povas voĉdoni jam. Mi sendos mesaĝon al vi.

horsto (Näita profiili) 27. jaanuar 2010 20:58.03

Ĉiuj voĉoj nun atingis min. Jen la rezulto:
.
fizikisto: adrideo
Gyrus: adrideo
ceigered: adrideo
adrideo: Gyrus
.
Do la vilaĝanoj senkompate mortigis adrideon. Sed montriĝis ke ankaŭ ŝi ne estas homlupo, ŝi estis la ĉasisto de la vilaĝo.
.
Bedaŭrinde tiu lasta balotado signifas la finon de la vilaĝo kaj la finon de ĉi tiu ludo. Restas nun nur unu vilaĝano, Gyrus, kaj tiun la homlupoj mortigos en la sekvonta nokto.
.
Gratulojn al la homlupoj fizikisto kaj ceigered, ili ludis treege ruzaj.
.
Mi rekomendas ankoraŭfoje legi la mesaĝojn de la ludantoj, estas interese. Se vi volas vi povas plu diskuti ĉi tie pri la ludo, ankaŭ aliaj forumanoj estas bonvenaj.

fizikisto (Näita profiili) 28. jaanuar 2010 8:38.54

Dankon al niaj ludestroj Rogir kaj Horsto!
Kaj gratulon al mia kunhomlupo Ceigered.

Mi tre ĝuis la ludon, estis tre interese. Eble por ni homlupoj estis pli interese, ĉar ni sciis pli ol la aliaj vilaĝanoj. Tamen, ne estis facile. Nian lastan decidon ni tre pripensis kaj ni kalkulis, ke nia gajnprobableco estus plej alta, se ni mortigus neniun.

Jen niaj pensoj pri la temo dum la lasta nokto:

"Ne, mi plu pripensis kaj nun mi kredas, ke ni mortigu neniun! Ekzistas nun nur ĉasisto kaj protektisto. Plej verŝajne, la protektisto protektas sin mem.

Kazo 1:
Ni provas mortigi iun. Ĉar la protektisto protektas sin mem, ni povas mortigi nur la ĉasiston. En tiu kazo, li pafmortigos unu el tri kaj la probableco ke ni gajnos estas nur 1/3.

Kazo 2:
Ni mortigos neniun. Tiam ni povas voĉdoni kontraŭ la saman kaj nun eblas, ke ni elektas protektiston, kiu ne povas protekti sin kontraŭ la voĉdonado. Laŭ mi nia gajnprobableco en tiu kazo estas 1/2 kaj do estas pli granda ol en kazo 1."

Tamen, ni ne tute pravis, ĉar nun mi relegis la regulojn: "... kaj la protekisto elektu protektoton (sed ne dufoje sinsekve la saman) ..."
Do, li ne rajtas protekti sin mem eterne, kaj la homlupoj povas mortigi lin. Tage, ne plu estis danĝero, ĉar la vilaĝanoj ne plu povis voĉdoni kontraŭ la homlupoj, kiuj nur devas ĉiam voĉdoni same. Tamen, la probableco ke ni ambaŭ gajnas kiam mortigante neniun ankoraŭ estas pli alta.

Filu (Näita profiili) 28. jaanuar 2010 14:24.44

Estis ege interese sekvi la ludon. Dankon al la ludistoj kaj ludestroj, gratulon al la homlupoj!

gyrus (Näita profiili) 28. jaanuar 2010 15:44.50

Ho, mi ankaŭ estis proktektisto, sed evidente mi ne estis sufiĉe kapabla!

horsto (Näita profiili) 28. jaanuar 2010 19:04.33

fizikisto:
Tamen, ni ne tute pravis, ĉar nun mi relegis la regulojn: "... kaj la protekisto elektu protektoton (sed ne dufoje sinsekve la saman) ..."
Do, li ne rajtas protekti sin mem eterne, kaj la homlupoj povas mortigi lin.
Vi tamen pravis, Gyrus protektis sin mem en tiu nokto, do li ne povus protekti sin dum la sekvonta.
.
Mi unuafoje ludis ĉi tiun ludon, mi scias la regulojn nur el la Esperanta kaj germana vikipedio. Laŭ tio mi ne sciis ĉu estas permesite al la homlupoj rezigni mortigi vilaĝanon. Estis klare por mi ke vi ne volis riski mortigi la ĉasiston.
.
Mi ankaŭ ne scias kio okazu, se la dua dumtaga balotado ne havas unikan rezulton. Feliĉe, tio ne okazis.

fizikisto (Näita profiili) 28. jaanuar 2010 20:44.31

gyrus:Ho, mi ankaŭ estis proktektisto, sed evidente mi ne estis sufiĉe kapabla!
Ĉu vere? Do kiu estis la ĉasisto? Mi kredis, ke estas nur unu protektisto!

Tagasi üles