Contribuții/Mesaje: 86
Limbă: Esperanto
Rogir (Arată profil) 17 ianuarie 2010, 15:05:19
Mi prezentas al vi la ok enloĝantojn de la vilaĝo:
Oŝo-Jabe
PaulExcoff
horsto
LyzTyphone
ceigered
fizikisto
gyrus
adrideo
Sed mi timas, ke baldaŭ ne plu estos ok. Ĉar antaŭ lundo 19:00 UTC okazis la unua nokto. Dum la nokto la homlupoj rajtas sendi al la ludestro la nomon de ilia viktimo (se la elektoj ne estas samaj neniu mortos), la klarvidulino rajtas elekti rigardoton, kaj la protekisto elektu protektoton (sed ne dufoje sinsekve la saman). La ĉasisto faras nenion dum la nokto, sed post sia morto li rajtas tuj mortigi iun. Baldaŭ post la limtempo mi sciigos la mortinton, kaj sendos al la klarvidulinon informojn.
Post ĉiu nokto okazas dutaga diskuttempo, kaj antaŭ merkredo 19:00 UTC ĉiuj sendu al mi mesaĝon kun voĉdono.
En tiu ĉi fadeno nepre nur parolu Esperanton, por ke ĉiuj ludantoj povu kompreni ĉion. Se iu ne komprenas iun regulon, sendu mesaĝon al mi. Mi deziras al ĉiuj bonsukceson!
magnifico94 (Arată profil) 17 ianuarie 2010, 17:12:54
Skribu pli facila, bone?
Rogir (Arată profil) 17 ianuarie 2010, 19:19:47
magnifico94:Mi ne komprenas, pri kio vi temas.Ĝi estas foruma ludo, kaj la ok nomoj skribitaj estas la ludontoj.
Skribu pli facila, bone?
LyzTyphone (Arată profil) 18 ianuarie 2010, 08:22:50
Mi simple divenos ke Oŝo estas Homlupo pro ke lia vizaĝbildo estas tiu de "Ĵabervoko" en Alicio-rakonto.

Kaj pro la sama logiko, mi estu la dua homlupo, pro ke mi nomiĝas "Typhone", la greko-mita monstro.
horsto (Arată profil) 18 ianuarie 2010, 16:52:57
LyzTyphone:Jes! Ni komencu!Se vi mem estus homlupo, tiam vi ja scius ĉu Oŝo estas homlupo aŭ ne. Se li estus homlupo, tiam vi ne proponus lin. Sed verŝajne ankaŭ ne vin mem.
Mi simple divenos ke Oŝo estas Homlupo pro ke lia vizaĝbildo estas tiu de "Ĵabervoko" en Alicio-rakonto.![]()
Kaj pro la sama logiko, mi estu la dua homlupo, pro ke mi nomiĝas "Typhone", la greko-mita monstro.

PS: Ĉu ne ĉiam la homlupoj unue proponas iun alian?
Rogir (Arată profil) 18 ianuarie 2010, 19:07:57
Oŝo-Jabe mortis ĉi-nokte! Li estis simpla vilaĝano.
Vi nun havas du tagojn por decidi pri viaj voĉdonoj, kaj por sendi ilin al mi. La limtempo estas merkredo 19:00 UTC. Memoru, ke mortintoj ne plu povas paroli (almenaŭ ne pri enludaj aferoj).
LyzTyphone (Arată profil) 18 ianuarie 2010, 23:38:52
Mia unua suspektato mortigiĝas!
Kiu mortigis lin?
horsto (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 00:10:36
LyzTyphone:Kompreneble la homlupoj.
Kiu mortigis lin?
LyzTyphone:Vi kulpigas iun kiu ne estis homlupo. Tio faras vin suspektinda. Sed kompreneble tio ne pruvas ion ajn. Eble vi nur divenis.
Mia unua suspektato mortigiĝas!
LyzTyphone (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 03:10:26
horsto:Eble vi nur divenis.Kompreneble, kiel mi identigus du homlupojn ĉe ekludo?

Malfeliĉa Frato Oŝo! Li pereis antaŭ ke li povas diri ion ajn! Kial lin? Ĉu simple pro ke li estas la unua en listo?
O Vilaĝanaro de Salemo! Iuj el ni kulpas per tiu monstra ago! Ni trovu ilin kaj faru ilin penta pro sia kulpo! Ĉiuj vivaj, diru ion! Fidon al la silentaj ni ne donu!
PaulExcoff (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 06:09:15