Al la enhavo

Bonvolu helpi min...

de thisformihold, 2010-januaro-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

thisformihold (Montri la profilon) 2010-januaro-18 22:03:36

Mi trovis libron en esperanto, "Winnie-La-Pu". Mi estas uzi ĝin lerni esperanto, sed mi konfuzis pri gramatiko en ĉi tio libro. Por ekzemplo:

-------------------------------------

Kiam mi unue aŭdis lian nomon, mi diris - tute kiel vi estas dironta - "Sed mi supozis lin knabo!"

"Mi ankaŭ," diris Kristoforo Robin.
"Do vi ne povas nomi lin Winnie!"
"Mi ne faras tion."
"Sed vi diris-"
"Li estas Winnie-lap-Pu. Ĉu vi ne scias kion 'lap' signifas?"
"Ho, jes, nun mi scias," mi rapide diris; kaj mi esperas ke ankaŭ vi scias, ĉar jen la sola klarigo, kiun vi ricevos.

-------------------------------------

Do, ĉu kion signifas 'lap'? Mi ne trovis 'lap' en la vortaro. Kiel estas 'lap' povi fari "Winnie" knabo, ne knabino?

Mi bedaŭras ke mia gramitoko ne estas bona.

oksigeno (Montri la profilon) 2010-januaro-18 22:27:46

Kara, laŭ mia vortaro "lapo" estas europa herbo demando.gif
Eble tio estas skriberaro, aŭ oni devas scii la tutan kontekston por kompreni la esprimon.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-18 22:43:48

Mi trovis libron en esperanto, "Winnie-La-Pu". Mi estas uziuzas ĝin por lerni esperanton, sed mi konfuzis pri gramatiko en ĉi tiou libro. Por ekzemploEkzemple:

Do, ĉu kion signifas 'lap'? Mi ne trovis 'lap' en la vortaro. Kiel estas 'lap' povias fari "Winnie" knabo, ne knabino? Mi bedaŭras, ke mia gramitokogramatiko ne estas bona.

thisformihold (Montri la profilon) 2010-januaro-18 22:49:23

Dankon, Rogir!

Nun, kion signifas 'lap'? okulumo.gif

thisformihold (Montri la profilon) 2010-januaro-19 00:25:36

oksigeno:Kara, laŭ mia vortaro "lapo" estas europa herbo demando.gif
Eble tio estas skriberaro, aŭ oni devas scii la tutan kontekston por kompreni la esprimon.
Ankaŭ mi pensis pri tion, sed ĉi tiu estas en la unua paĝo! Tiu sekcio estas la sola konteksto.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-19 00:54:53

Miaopinie, temas pri la parolmaniero de eta knabo. Li volis diri Winnie-la-Pu.

Mi sugestas ke vi havigu la originan anglan por turni vin, se necese.

tipodesegnisto (Montri la profilon) 2010-januaro-19 02:34:29

«temas pri la parolmaniero de eta knabo. Li volis diri Winnie-la-Pu.»

Jes, tio havas sencon. Winnie-la-Pu, Winnie-lap-U, ktp. Kiam tre juna, mi ofte misparolis tiel.

thisformihold (Montri la profilon) 2010-januaro-19 06:00:56

Ahhh... mi komprenas nun. Simple, ĝi estas sensignifa. Eraro de knabeto. Dankon al ĉiuj.

sergejm (Montri la profilon) 2010-januaro-19 06:30:15

En la angla originalo: "Winnie-ther-Pooh"
"ther" signifas nenion.
Sed Esperanta "lapo" signifas, sed tiu oni devas skribi "lap' ", kun " ' " en la fino, tiu estas senchava,
komparu "kaj" kaj "kaj' " = "kajo".

Estas interese, ke en la rusa animacia filmo Winnie-la-Pu kantas:

Хорошо живёт на свете Винни-Пух,
Потому поёт он эти песни вслух.

Bone vivas en la mondo Winnie-la-Pu,
Tial kantas li ĉi tiujn kantojn laŭte.

Oni refaras lastan linion:

У него жена и дети, он лопух.

Li havas edzinon kaj infanojn, li estas lapo.

En rusa lingvo "lapo" havas kroman signifon - stultulo.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-19 10:55:25

sergejm:En la angla originalo: "Winnie-ther-Pooh"
Ha, la origina angla teksto klarigas la aferon!

"Ther" estas la maniero per kiu "the" povas esti parolita de eta knabo, kiu erare longigas la finan silabon kaj aldonas konsonantan "r" (la lasta estas la neklara "r" kiel prononcita de angloj).

Evidente la tradukisto klopodis proksimumi tiun efikon, longigante la silabon la kaj aldonante konsonanton "p" por ke la nomo entute estu facile elparolita de eta knabo.

Reen al la supro