前往目錄

NeIdentigita Fluganta Objekto

貼文者: Ciro, 2007年3月25日

訊息: 93

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月17日下午7:19:28

Ne mordu lin!
Espereble, post kiam li perfektiĝos, li fariĝos eminenta Esperanta poeto aŭ verkisto.

Kara Oren, bedaŭrinde, vi ne povas kompreni tutan ĉarmon de la rusa originalo.
Mi pro mia modesteco ne volas aperigi ĝin.

Ciro (顯示個人資料) 2007年4月19日上午3:21:38

oren: Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Hoj Oren,

Ŝajnas ke vi ŝatas flugdiskon kaj verki poezion.

Diru ion pri viaj spertoj.

manu_fr (顯示個人資料) 2007年4月19日下午10:54:14

Saluton,
Mi elkovris siton sufiĉe interesantan (bedaŭrinde en franca nure), kie videblas NIFO'pruvoj' tra la aĝoj en la artoj. Kelkaj bildoj estas sufiĉe konfuzantaj mi trovas.

http://secretebase.free.fr/ovni/histoire/art/art.h...
(Vi povas pligrandiĝi la bildojn musklakante sur ilin, tio permesas fari propran opinion).

Mia opinio estas ke la vivo ekzistas alie en la universo sendube. La universo estas sufiĉe granda por tio, ĉu ne ? okulumo.gif Pri la pruvoj ... poste kiam oni iomete filtras, oni tamen nuntempe havas sufiĉe da interesantaj raportoj, kiuj diras ĉiam la saman.
Certe jes, la 'etaj grizoj' vizitas nin kelkfoje mi pensas. Nia Tero estas ankaŭ sufiĉe bela por eksterteraj turistoj, ĉu vi ne trovas ? Eble ŝajnas 'ekster'ordinara al multaj, sed ĉu vere devas esti ? Nur problemus al mi, se ili ne estus afablaj ! (bedaŭrinde tio ŝajnas esti la kazo !)
Tamen, malgraŭ ke mi neniam vidis veran NIFOn per mi mem, mi ne vidas bonan kialon, kial tio ne ekzistus. Tre proksime de ĉe mi (en vilaĝo nomita "Trans-en-Provence") estis fama afero pri NIFO en 1981.
De kiam la homo ekzistas, li rigardis la cielon kaj vidis stranĝajn aferojn en ĝi : verdire oni ĉiam raportis pri NIFOjn en la historio. Kaj baldaŭ, oni eĉ havos kanzonon de Oren mi esperas. Jen, kial ne ?
rido.gif
PS :
Parenteze, oni de jaroj dubis pri la ekzistado de la jetio en la tibeto, sed la bildstrio de Tinĉjo, 'Tinĉjo en Tibeto' estas pruvo : ĝi ekzistas !
Serioze, la moderna homo dubas pri tio, serĉis kaj kontinuas al serĉi, sed plurfoje oni truvis pruvojn pri ekzistado de aliajn branĉojn de homa speco samtempe kiel ni.
En kapo mi havas du ekzemplojn : la almastio de la kaukazo, kaj la viro de Flores...
Jen, kial ne baldaŭ pruvo pri ekstertera vivo ?

amike

Manu sal.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月21日上午12:37:13

Manu!
Vi devigis min aldoni la tibetan jetion, la kaŭkasan almastion, la viron de Flores kaj Tinĉjon al mia listo de NIFOaj kaŭzoj.

Ekzistas la elstara paradokso.

Kiom da jaroj ekzistas la homaro?
Kiom da jaroj ekzistas la Universo?

Kial do, diablo prenu, ni ne vidas, ne sentas, ne sensas ian ajn realan kosman aktivecon, krom malproksimaj steloj?
Malklaraj rakontoj de evidentuloj, eĉ mi mem, malklaraj fotografaĵoj, videoj ne gravas, ne estas pruvoj.

Vidu, ni ĉiuj esperas, ke dum kelkaj sekvaj jarcentoj la homaro okupos proksimajn planedojn, espereble, atingos proksimajn stelojn, konstruos ion grandegan en kosmo, ĉirkaŭ Tero, Marso kaj aliaj planedoj de nia, eble ne nur nia, sunsistemo.
Nun, NUN, la homaro elsendas multegon per radio kaj televido. Niaj elsendoj jam troviĝas en pli ol cent dek lumjaroj de nia Tero, ĉar ni uzas radion dum tiu tempo.
Sed tio estas ni, la tera homaro, kiu uzas radion dum tia mallonga periodo. Kion ni povas diri pri multmiljaraj civilizoj?

Ĉiuj rakontas pri saĝegaj aliplanedanoj.

Sed mi demandas: Kie estas klaraj, sciencaj pruvoj de ilia kosma agado, ĉar reala galaksia civilizo ne povas kaŝi sian agadon?
Tiaj pruvoj forestas, ne ekzistas en kosmo ia agado de aliaj civilizoj. Fino.

Sed nun pri gramatiko. O-o-o, kia mi estas malica!
Manu, kial vi tiom ŝatas la vorton "interesanta"? Simple interesa.
Mi elkovris - vidu en la unuaj linioj de via mesaĝo. Mi opinias, ke necesas tamen skribi - malkovris, kvankam vi volis skribi - eltrovis.

Manu:mi neniam vidis veran NIFOn per mi mem
Mi tre volonte volus rigardi, kiel vi vidas per vi mem. Kutime "mi mem vidas" aŭ "mi vidas per miaj propraj okuloj".

Jen la rusa originalo de la Orela kanto. Kvankam mi ruĝiĝis pro honto, ĝi tre plaĉas al mi:

Над селом херня летала
Серебристого металла.
Много стало в наши дни
Неопознанной херни.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月21日上午12:38:03

Ekzistas multo, mia amiko Horacio, kion ne sonĝis niaj saĝuloj.

manu_fr (顯示個人資料) 2007年4月21日上午8:34:46

Terurĉjo:Manu!
Vi devigis min aldoni la tibetan jetion, la kaŭkasan almastion, la viron de Flores kaj Tinĉjon al mia listo de NIFOaj kaŭzoj.
shoko.gif
Saluton Terurĉjo,
Mi skribis iom malfrue mian lastan mesaĝon, sed vi tamen miskomprenis min iomete. Mi provas denove pli klariĝi mian penson.
Por mi, la Almastio kaj Jetio kaj homo de Flores, NE estas eksterteruloj kompreneble !
(pri Tinĉjo en Tibeto, mi simple ŝercis...)
Tio, kion mi strebis diri, estas ke la moderna homo dum jaroj parolis pri tio, kaj neniam pruvis ilia ekzistenco. Estis nur legendoj pri tio (ankaŭ pri la "big foot" en Usono).
Por mi, la du fenomenoj estas kompareblaj : la fenomeno pri tiuj legendoj de aliaj eblaj homaj branĉoj unuflanke, kaj la fenomeno pri eksterteruloj aliflanke.
Oni certe ne havas fotografion nek de la Almastio, nek de la homo de Flores, sed oni estus nuntempe iom stulta laŭ mi, se oni ne kredus pri tiuj "legendoj". La fakto estas, ke ili vere ekzistis, kiel aliaj branĉoj de la homaro. Ĉu vi nur kredas fotografiojn ? Jen jes, oni neniam havos fotografion de la Almastio, nek de la homo de Flores, mi bedaŭras.
Sed, la loĝantoj de la Kaukazo, kiuj loĝis dum jarcentoj samtempe kaj proksime de la Almastio, ne trovis la fenomeno malnormala, ke tiu speco vivus. Same por la loĝantoj de Flores. Ne estas legendoj.
Nure, la diferenco estas hodiaŭ, ke oni trovis sciencajn pruvojn pri la ekzistenco de la homo de Flores, malkovrante skeletojn en la insulo de Flores.
Kaj mi ege ĝojas pri tio !!

Same pri eksterteraj vizitantoj : oni estas al la punkto, kie oni nur havas dubojn, ĉar centoj da homoj, tra jarcentoj, tra artoj, tra malsamaj civilizacioj, tra kontinentoj, ĉiam diras la saman : ili vidis "etajn grizojn" kaj aliajn eksterterulojn. (Laŭ mi, ili eĉ estas multnombraj).
Sed, kiel vi, mi atendas ankoraŭ skeleton.
Ĉu vi komprenis mian vidpunkton ?
rido.gif

Pri agado de eksteteruloj en la kosmo : kiam homoj vidas NIFOjn en la cielo, estas ja fizika agado. Kiam radaroj vidas samtempe spurojn sur ekranoj, tio estas agado, ktp...Vi atendas kion de pli ? La Kosmo estas tiom granda, ke oni ne facile povas trovi, de kie devenas eksterteraj ondoj (projekto Seti) se ondoj ekzistas. Oni nur provas trovi.

PS:
1)Pri miaj eraroj, mi tre dankas vin : jes, mi faras erarojn, kaj mi pardonpetas pro tio.
"interesanta" : mi ofte faras la eraron, ĉar francie, la vorto estas "interessant", preskaŭ simila...sed vi pravas, mi devas uzi interesa.

2) Finfine, post semajnoj, la sito de la GEIPAN estas tute atingebla (francie nure)
tie :

http://www.cnes-geipan.fr/geipan/

kaj poste, musklaku "recherche" maldekstre
Bona studo !
Bona semajnfino al ĉiuj ! sal.gif

Ciro (顯示個人資料) 2007年4月21日上午11:59:35

manu: Pri miaj eraroj, mi tre dankas vin : jes, mi faras erarojn, kaj mi pardonpetas pro tio.
Manu, ne havas ĉar pardonpeti. Ni ĉiuj estas lernantoj, ĉiam lernantoj kaj esperas komprenon, helpon de niaj samideanoj.

PS: Pri dialogo inter vi kaj Terurĉjo, ankaŭ la enhavo, gratulojn al du.

Frate,
Ciro.

Ciro (顯示個人資料) 2007年4月21日下午12:15:54

manu: Pri agado de eksteteruloj en la kosmo : kiam homoj vidas NIFOjn en la cielo, estas ja fizika agado. Kiam radaroj vidas samtempe spurojn sur ekranoj, tio estas agado, ktp...
Amikoj,

Negi, estas facila. Tamen, la evidentecoj estas pluraj.

Ciro (顯示個人資料) 2007年4月21日下午12:28:53

Terurĉjo: Malklaraj rakontoj de evidentuloj, eĉ mi mem, malklaraj fotografaĵoj, videoj ne gravas, ne estas pruvoj.
Frato,

Ĉu vi jam estis pretervola al ne paroli pri io aŭ ne daŭrigi al teni sin ion objekton, aĵon? Kelkaj personoj, jes.

Kredu, tiaj aĵoj ankoraŭ estas pli ol sekretaj, bedaŭrinde.

Ciro (顯示個人資料) 2007年4月22日下午2:30:47

manu_fr: http://secretebase.free.fr/ovni/histoire/art/art.h...
Nur ne vidas, kiu ne volas!

Ĉi tie, ankaŭ:

Dreamland Zone 51 1/8
Dossiers Ovni - Serĉu la aliajn, en la sama paĝo, dekstre, aŭ klaku sur "See All Videos".

回到上端