ไปยังสารบัญ

"Mi ne iros al UK"

จาก jan aleksan, 22 มกราคม 2010

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2010, 15:03:05

Salutojn,

Mi jam plurfoje aŭdis homojn kiu klare diris ke ili ne (plu) volas partopreni UK-n.

Kial? Bonvolu klarigi kion vi ŝatas/malŝatas en tiu aranĝo.

ridulo.gif,

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2010, 15:51:51

Pardonu mian naivan nesciadon. Kio estas UK?
Mi konas nur United Kingdom...

Eddi
rido.gif

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2010, 15:59:03

Eddycgn:Pardonu mian naivan nesciadon. Kio estas UK?
Mi konas nur United Kingdom...

Eddi
rido.gif
Universala Kongreso de Esperanto, alivorte, la plej grava evento de la jaro por esperantoparolantoj (almenaŭ laŭ nombro de partoprenantoj)

Vidu ankaŭ tiun paĝon

gyrus (แสดงโปรไฟล์) 25 มกราคม 2010, 22:07:51

Mi ekpensis unue United Kingdom ankaŭ.

saloli (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2010, 16:35:56

ploro.gif Mi ege ŝatus iri UK-en, sed neniam povis ĉar mi ne havas monon nek por ĉiutagaj aferoj hejme ploro.gif

sed, al ĉi tiu UK mi ege ŝatus iri kaj ne povas ne nur pro financaj kialoj, sed ankaŭ pro la fakto ke usonanoj ne rajtas iri al Kubo laŭ usonaj leĝoj malgajo.gif

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 26 มกราคม 2010, 22:44:01

Mi ne veturos al Kubo,ĉar mi ne havas monon.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 27 มกราคม 2010, 12:34:34

saloli:ploro.gif Mi ege ŝatus iri UK-en, sed neniam povis ĉar mi ne havas monon nek por ĉiutagaj aferoj hejme ploro.gif

sed, al ĉi tiu UK mi ege ŝatus iri kaj ne povas ne nur pro financaj kialoj, sed ankaŭ pro la fakto ke usonanoj ne rajtas iri al Kubo laŭ usonaj leĝoj malgajo.gif
Jen interesajn informojn por vi, bonan legad(ad)on ridulo.gif: CUBA: WHAT YOU NEED TO KNOW ABOUT THE U.S. EMBARGO

saloli (แสดงโปรไฟล์) 27 มกราคม 2010, 15:20:49

jan aleksan:Jen interesajn informojn por vi, bonan legad(ad)on ridulo.gif: CUBA: WHAT YOU NEED TO KNOW ABOUT THE U.S. EMBARGO
Jes, sed estas ege malfacile ricevi la permesilon eĉ kun rajtigita kialo. Ĉe la universitato mi konis nur unu persono dum 15 jaroj kiu sukcesis ricevi la permesilon iri al Kubo por eduka kialo je la hispana lingvo, el kelkaj kiuj klopodis peti ĝin. Do, estas ja kialoj per kiuj oni "povas" iri al Kubo, sed estas preskaŭ neeble ricevi la permeson.

kaha (แสดงโปรไฟล์) 28 มกราคม 2010, 14:08:03

Por junaj homoj mi vere rekomendas iri al IJK anstataŭ al UK, ĉar tie (en IJK) ili certe trovos samaĝajn homojn kaj pli agrablan etoson!

CubeF (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2010, 02:03:04

Mi volis partopreni lastajn du IJK-oj kaj UK-ojn sed pro mona kaj tempa kialoj mi ne sukcesis. Mi tiujn IJK-ojn ege bedaŭras ĉar Hungario kaj Ĉeĥio najbaras Slovakion, do mono bezonata por vojaĝi draste malplialtiĝus. Kaj fakte ankaŭ UK-on 09 mi bedaŭras pro koncerto de Supernova kaj ĝi fakte estus por mi preskaŭ senpaga...

Sed daŭre mi pli preferas junularajn aranĝojn, kiel IJK, SES, renkontiĝo de Ĉeĥa junularo, kaj ege mi ŝatus finfine partopreni KEF-on kaj FESTO-n ĉar mi ŝategas muzikon!

กลับไปด้านบน