Kwa maudhui

Forumo je la ĉefpaĝo

ya jan aleksan, 23 Januari 2010

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2010 1:04:41 alasiri

Saluton,

mi proponas pli longigi la liston da "Laste en la forumo", kiu aperas je la ĉefpaĝo.

Mi tre ofte rigardas tiun listeton, kaj bedaŭras ke eĉ tre freŝaj ŝanĝoj rapide malaperas de la listo pro refreŝigo de aliaj temoj. Tiel, estas iusence "konkurso" inter la diskutoj, kaj oni povus malpliigi tion plilongigante la liston.

Kion vi pensas?

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2010 1:21:00 alasiri

Jeeeeeeeees ! lango.gif lango.gif

Mi malsekvjare jam proponis tion sed estis neniuj respondoj de Lernu !

Pli da paĝloko por la forumo !

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2010 5:18:59 alasiri

jan aleksan:Saluton,
mi proponas pli longigi la liston da "Laste en la forumo", kiu aperas je la ĉefpaĝo.
Tio ne estas necesa. Iru de la ĉefa paĝo de Lernu al la forumo. Tie vi povas listigi la lastajn mesaĝojn. Rigardu ekzemple la linion "En Esperanto". Dekstre en tiu linio vi povas klaki sur malgrandan bildon, kiu aspektas kiel letero. Tiam vi vidos la lastajn mesaĝojn de la Esperanta forumo, la plej lasta plej supre.

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2010 5:03:50 alasiri

horsto:
jan aleksan:Saluton,
mi proponas pli longigi la liston da "Laste en la forumo", kiu aperas je la ĉefpaĝo.
Tio ne estas necesa. Iru de la ĉefa paĝo de Lernu al la forumo. Tie vi povas listigi la lastajn mesaĝojn. Rigardu ekzemple la linion "En Esperanto". Dekstre en tiu linio vi povas klaki sur malgrandan bildon, kiu aspektas kiel letero. Tiam vi vidos la lastajn mesaĝojn de la Esperanta forumo, la plej lasta plej supre.
Kompreneble, mi scias tion, sed estas tamen iom teda, viziti ĉiujn subforumojn.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2010 11:17:10 alasiri

jan aleksan:
horsto:
jan aleksan:Saluton,
mi proponas pli longigi la liston da "Laste en la forumo", kiu aperas je la ĉefpaĝo.
Tio ne estas necesa. Iru de la ĉefa paĝo de Lernu al la forumo. Tie vi povas listigi la lastajn mesaĝojn. Rigardu ekzemple la linion "En Esperanto". Dekstre en tiu linio vi povas klaki sur malgrandan bildon, kiu aspektas kiel letero. Tiam vi vidos la lastajn mesaĝojn de la Esperanta forumo, la plej lasta plej supre.
Kompreneble, mi scias tion, sed estas tamen iom teda, viziti ĉiujn subforumojn.
Ĉu vi vere volas vidi ĉiujn lastajn mesaĝojn el ĉiuj forumoj? En ĉiu ajn lingvo? Mi ne kredas tion.

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2010 6:39:43 alasiri

horsto:
Ĉu vi vere volas vidi ĉiujn lastajn mesaĝojn el ĉiuj forumoj? En ĉiu ajn lingvo? Mi ne kredas tion.
Ne ĉiuj! iomete pli ol 4 aŭ 5

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2010 10:36:26 asubuhi

Estus bone, se oni vidus nur la mesaĝojn de sia lingvo kaj la esperantlingvajn.

Espi (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2010 8:42:22 alasiri

Rogir:Estus bone, se oni vidus nur la mesaĝojn de sia lingvo kaj la esperantlingvajn.
Saluton Rogir,

ne bonas, mi opinias. Multaj uzantoj parolas plurajn lingvojn kaj ankaŭ deziras legi alilingvajn forumpaĝojn.
Ekzemple mi ankaŭ legas la hispanajn kaj anglajn paĝojn.
Estus bona, ke la ĉefpaĝo kontinuus.

Amike
Klaus-Peter

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2010 9:16:57 alasiri

jan aleksan:
horsto:
Ĉu vi vere volas vidi ĉiujn lastajn mesaĝojn el ĉiuj forumoj? En ĉiu ajn lingvo? Mi ne kredas tion.
Ne ĉiuj! iomete pli ol 4 aŭ 5
Jes jes jes !!! lango.gif lango.gif lango.gif

lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif
lango.gif Almenaŭ 10 lastaj mesaĝoj! lango.gif
lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif

Hedilla (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2010 10:12:55 alasiri

Sed bonvolu, nur en LA INTERNACIA/EO. Se mi volus legi la mesaĝojn en la hispana aŭ en la litova ktp, mi serĉus ilin per 'Legi la forumojn' (Mia angulo-Inter 'Sendi bildokarton' kaj 'Elsaluti' )

Kurudi juu