Contenido

Kia esperantisto vi estas?

de Rodrigoo, 24 de enero de 2010

Aportes: 16

Idioma: Esperanto

Dozorca (Mostrar perfil) 27 de enero de 2010 23:10:47

Mi staras en la loko,kaj bedaurinde ne progresas malgajo.gif

arcxjo (Mostrar perfil) 28 de enero de 2010 15:57:47

Mi certe estas interretulo kaj mi ŝatas krei aŭ ekkoni planlingvojn. Sed... Zamenhofa kultisto?! rido.gif

interretulo 5
planlingvisto 4
senamikulo 3
Tokiponisto 2
artisto 2
Esperantigisto 1
Zamenhofa kultisto 1
komencanto 1
vagemulo 1

Mi ankaŭ bedaŭrinde ne havas multajn amikojn. Aŭ malbedaŭrinde? Tio kutime ne estas malavantaĝo.
Mi staras en la loko,kaj bedaurinde ne progresas
Kial? Tio sonas malĝojeme.

Oŝo-Jabe (Mostrar perfil) 29 de enero de 2010 00:52:32

maljuna klubano 2 ploro.gif
raŭmisto 2
vagemulo 2
Tokiponisto 1 rido.gif
interretulo 1

Mielo (Mostrar perfil) 6 de febrero de 2010 14:25:07

Kaj mi:

Vi havas amikojn en la tuta mondo... sed neniujn en via najbareco! Eble vi estas strangulo kaj havas sociajn malfacilaĵojn. Ne gravas tamen, ĉar nun per Esperanto vi finfine havas geamikojn!

Hmm.... vere, mi havas kelkajn geamikojn dank' al Esperanto sed mi neniam pensis ke mi havas sociajn malfacilaĵojn ridulo.gif

patrik (Mostrar perfil) 6 de febrero de 2010 15:17:22

Esperantigisto 4
senamikulo 4 [ploro.gif]
interretulo 3
planlingvisto 3
Tokiponisto 2
artisto 2
vagemulo 2
Brazilano 1
Zamenhofa kultisto 1 [WAHAHAHAHAHA~!!!]
komencanto 1
maljuna klubano 1
raŭmisto 1
vegetarano 1
Ĉiuj homoj lernu Esperanton! Vi ŝategas varbi kaj altrudi vian lingvon por konverti homojn al Esperantismo. Eble vi estas fina venkisto. Eble vi volas savi la homaron de la malica angla lingvo. Vi esperas havi infanojn unu tagon por la nura kialo krei denaskulojn.
La grasitaj frazoj ridige pravas pri mi. rido.gif

Rogir (Mostrar perfil) 7 de febrero de 2010 00:40:24

Mi ofte uzas tion kiel argumenton por provi kapti inon. "Helpu min pligrandigi la junularan movadon."

Volver arriba