目次へ

Kia esperantisto vi estas?

Rodrigoo,2010年1月24日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

Rodrigoo (プロフィールを表示) 2010年1月24日 10:03:34

Gekaraj,

serĉante pokeran vortaron, mi trovis demandaron kreita de Sonja Kisa (kreinto de Tokipono). La demandaro, je la fino, diras tian kia esperantiston oni estas. Ĝi estas minimume amuza, tial, provindas, ehe. Jen ĝi:

http://kisa.ca/kvizo/index.php

Laŭ la demandaro, taŭgas estigi min ĉe "Artisto" kaj "Vagemulo", sed mi ankaŭ povus esti ĉe "Diboĉulo" (la plej taŭga, fakte), kaj "Internetulo".. do, kiel internetulo, mi diskonigu ĝin, ehe.

Sammondane,
Ĥod

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月24日 10:27:53

Interesa, do la demandoj estas iomete ... supraĵaj.
Nenio pri kulturo, arto, laboro, politiko, sociaj aferoj... pri la gravaj aferoj de la vivo.
Tamen, ĉarma eksperimento.

Saluton

Vilinilo (プロフィールを表示) 2010年1月24日 14:32:41

interretulo 5
Tokiponisto 3 (kvankam mi ne parolas Toki Pona)
diboĉulo 1
planlingvisto 1
raŭmisto 1

Hispanio (プロフィールを表示) 2010年1月24日 15:04:42

Esperantisto 5
Interretulo 5
Liberprogram-ŝatanto 5
Lingvo-lernanto 4
Esperantigisto 3

Kaj mi ne scias pli rido.gif

ceigered (プロフィールを表示) 2010年1月25日 6:02:42

Interretulo 3
Idisto 2 rido.gif
Planlingvisto 2
Tokiponisto 1 (sed mi estas la sama kiel Vilinilo! lango.gif)
Diboĉulo 1
Por mi Esperanto estas:
artificala linguo kun multa desavantaji. Esas bone reformar la linguo.
lango.gif Tre amuze! Kaj la ripetataj ŝercoj!

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月25日 15:54:26

interretulo 3
Esperantigisto 2
Germano 1

Hm. Ŝajne la farinto de la testo ne komprenas, ke ankaŭ en aliaj landoj ol Germanujo oni parolas la germanan (el kiu estas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko). Sed ĉiam oni diskriminacias la aŭstrojn, germanparolantajn svisojn, luksemburganojn, liĥtenŝtejnanojn, sudtirolanojn kaj germanparolantajn belgojn.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年1月25日 16:19:55

"Mi estas... interretulo: Vi pasigas longajn horojn algluate al via ekrano sen vidi la eksteran lumon. Vi kreas retpaĝojn, babilas kaj surfadas en la TTT. Eble unu tagon vi renkontos alian Esperantiston en persono."

interesa... sed malprava

interretulo 4
planlingvisto 4
senamikulo 4
vagemulo 4
Tokiponisto 3
vegetarano 3
aktivulo/organ. 2
diboĉulo 2
Esperantigisto 1
Germano 1
artisto 1
maljuna klubano 1

Matthieu (プロフィールを表示) 2010年1月25日 16:40:12

interretulo 4
senamikulo 4
diboĉulo 3
vagemulo 2
Esperantigisto 1
Germano 1

Hm. Amikojn mi havas (eĉ en la vera vivo), mi ne estas germano, kaj mi ne estas aparte vagema aŭ diboĉema.

Polako (プロフィールを表示) 2010年1月25日 18:11:09

Jen mi =)

Tokiponisto 3
diboĉulo 3
senamikulo 3
vagemulo 2
Brazilano 1
Esperantigisto 1
artisto 1
interretulo 1
raŭmisto 1

Junpe (プロフィールを表示) 2010年1月26日 1:57:06

Interese! Mi pensis ke mi estas artisto, sed...

artisto 1

Ho! Sed ĝuste mi estas komencanto. rido.gif

先頭にもどる