Към съдържанието

Neĝo

от Leporino, 27 януари 2010

Съобщения: 102

Език: Esperanto

Iippa (Покажи профила) 20 февруари 2010, 20:42:55

Nun komencas denove neĝi. Lastnokte ankau neĝis tiom ke necesiĝis pluvi kvarradile.

Dozorca (Покажи профила) 24 февруари 2010, 14:22:15

Mi ne povus vivi en Finlando,tro longe dauras vintro,brrrr.

Zeme (Покажи профила) 24 февруари 2010, 14:40:40

Nuntempe neĝas en Kanado, kaj blakaj arboj estas tre bela!

remy_boligee (Покажи профила) 24 февруари 2010, 19:48:40

Mi tutkore envias vin ĉiujn lango.gif
Vi havas belajn neĝajn pejzaĝojn, varman ĉokoladon, ktp, dum ni en Brazilo endas alfronti 45gradan varmegon.

mathieubriere (Покажи профила) 24 февруари 2010, 20:38:38

Mi tre ŝatas neĝon. Mi ĵus estas leginta libron pri aventuro en siberio. Mi tre ŝatus iutage veturi en Siberio sed mi pensas ke la malvarmeco malfacilas elteni.
La libro temas pri amikeco inter juna viro, membro de la evena etnio, kaj lupoj. Ĝi nomigas "loups" (lupoj) de Nicolas Vasnier.

Sxak (Покажи профила) 25 февруари 2010, 02:38:59

Fakte mi devas diri, ke mi ĉi tie voĉdonis ĝuste por "mi NE ŝatas neĝon" nur ĉar kiam mi voĉdonis mi havis malvarmumon (aŭ la anseran fikaĵon, mi ne scias ĝuste), sed nun mi simple ne povus respondi tiun demandon. La neĝon ne eblas ŝati aŭ malŝati, ĝi simple estas ĉie dum preskaŭ duono de mi a vivo.

Sxak (Покажи профила) 25 февруари 2010, 02:42:56

mathieubriere:sed mi pensas ke la malvarmeco malfacilas elteni.
Vi simple havu la varman veston kaj post iom da spertiĝo vi povos elteni eble eĉ la tutan tagon ekstere ĉe -30
Kaj certe, se vi vestos vin same, kiel eŭropanoj vestas sin vintre, do vi ne eltenos tion. Ankaŭ mi ne eltenus.

Eddycgn (Покажи профила) 25 февруари 2010, 10:23:55

Ŝak:... La neĝon ne eblas ŝati aŭ malŝati, ĝi simple estas ĉie dum preskaŭ duono de mi a vivo.
Kian temperaturon vi havas en via domo? En la litĉambro?
Mi havas normale +23/24.

AlfRoland (Покажи профила) 25 февруари 2010, 10:49:54

Bano, fotitan pasintan vintron.

Eddycgn (Покажи профила) 25 февруари 2010, 11:11:39

AlfRoland:Bano, fotitan pasintan vintron.
Viaj spuroj sur la lago?

Обратно нагоре