Missatges: 4
Llengua: Esperanto
novatago (Mostra el perfil) 27 de gener de 2010 23.03.16
Tiu diskuto ŝajnas enua al mi, kaj fakte jam mi ne atentas tiujn mesaĝojn. Tamen mi pensas ke estus bone rimarkigi al komencantoj, kiuj ofte proponas ŝanĝojn por helpi, ke ŝanĝoj ne helpos (kaj fakte jam pluraj fojoj aliaj planlingvoj provis kaj pruvis ĝin) ĉar la problemo ne troviĝas nek proksimume pri iaj lingvaj detaloj kaj la vera problemo nur estas ke Esperanto estas nekonata, malbone konata aŭ ĝia ideo miskomprenata.
Do, mi proponas aldoni al la fako "pri esperanto" alian sekcion por paroli pri tio ĉi kaj por rimarkigi ke Esperanto estas parolata viva lingvo, kiu kvankam ne estas perfekta ankaŭ ne nepre necesas ŝanĝojn ĉar tiel, kiel ĝi estas, funkcias bone. Kaj se ia ŝanĝo iam okazus, ĝi okazus ekzakte tiel, kiel okazas en aliaj parolataj lingvoj kaj ne de personaj proponoj eĉ se tiuj proponoj estas tre bonaj.
Kion vi opinias? Ĉu indas rimarkigi al komencantoj ke esperanto jam de multaj jaroj antaŭ ne estas projekto sed uzata lingvo?
Ĝis, Novatago.
novatago (Mostra el perfil) 30 de gener de 2010 13.43.55
niko-tina:Vi havas bonan ideon. Nova sekcieto pri la neeblo ŝanĝi la lingvon arte, estus bone.Mi ne parolas ĝuste pri tio ĉar pri tio jam parolas la netuŝebleco de la fundamento. Mi nur ŝatus ke komencantoj komprenus ke ili ne estas la unuaj, kiuj havas "bonajn ideojn" por la lingvo kaj ankaŭ ĉar Esperanto ja estas parolata lingvo kiu funkcias bone, certe estus bona ideo, atendi kaj scii pli pri la lingvo kaj ĝia historio antaŭ proponi ion.
Aldone al tio, sciigi ke daŭrigi diskuto pri ŝanĝi la lingvon nur helpas por ŝajnigi ĝin projekton nek kompletan, nek funkciantan. Alidirite, proponoj havas la kontraŭan efikon al kiu ili celas.
Ĝis, Novatago
Leporino (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2010 16.33.27
Tielaj diskutadoj ankaŭ ĝenas min. (ò_ó)
Amike,
Åsa
astroly (Mostra el perfil) 4 de febrer de 2010 22.43.37
ĝis