目次へ

Change.org

Novico Dektri,2010年1月30日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Novico Dektri (プロフィールを表示) 2010年1月30日 17:08:31

Change.org renovigis la voĉdonan periodon okaze de la 2010a jaro, kaj nun Esperanto listiĝas en la 1a pozicio sub la kategorio 'edukado'. Ĉi-momente, tiu retejo eble prezentas la plej efikan manieron konkrete kontribui al la disvastigado de Esperanto. Mi kuraĝigas ĉiujn subteni la proponon kaj certigi ke ĝi ne perdos sian aktualan pozicion kiel la plej prospera.

Ankaŭ helpe estus se la administrantoj de lernu.net konsentus afiŝi ligilon ĉe la hejmpaĝo.

http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_e...

adrideo (プロフィールを表示) 2010年1月30日 17:52:46

Dankon pro la informo! Mi voĉdonis kaj afiŝis ligilon al mia facebook.

horsto (プロフィールを表示) 2010年1月30日 19:00:09

Mi ankaŭ voĉdonis.

@Novico Dektri: Ĉu vi povas enmeti la ligilon per la respektiva butono? La longa ligilo ruinigas la paĝon, mi ne povas vidi la dekstran parton de via mesaĝo. Ŝajnas, ke tio estas problemo por mia retumilo.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年5月3日 21:53:59

Kiel diri al change.org ke ne pli sendu spamoj?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月4日 5:09:55

Eddycgn:Kiel diri al change.org ke ne pli sendu spamoj?
Mi mem faris tion per klako de la ligilo sub la teksto:
You are receiving this action alert as a Change.org member. We send no more than
one action alert per week. To stop receiving these important alerts on behalf of our
nonprofit sponsors, you can unsubscribe by copying the url below and pasting it into
your browser:

Lom (プロフィールを表示) 2011年5月7日 9:27:50

Ŝajnas ke la petskribo malaperis. Mi trovas nenion serĉante "esperanto".

先頭にもどる