Naar de inhoud

Mi iros al Ĉinio

door Pharoah, 3 februari 2010

Berichten: 5

Taal: Esperanto

Pharoah (Profiel tonen) 3 februari 2010 22:36:11

Mi ĵus tie ĉi semajne lernis, ke mi iros al Ŝanhajo per mia gimnazia interŝang-programo dum majo. Mi pensas, ke Esperanto ne popularas tie, sed ĉu iu estas vojaĝinta tien? Kiujn estas bonajn lokojn por viziti?

LyzTyphone (Profiel tonen) 5 februari 2010 13:30:53

Saluton el Ŝanhaja loĝanto~
laŭ via vojaĝ-daŭro aŭ ŝatato certe estos malsamaj rekomendoj, sed, miaopinie, oni devas viziti, ekzemple

1. La Riverflankoj (The Bund).
Je la orienta flanko estas multe da koloniepokaj domegoj belaj; la okcidenta flanko havas la Televido-turo "Orienta Perlo" kaj aliaj modernaj konstraĵoj.

2. Ŝin-Tiendi (Nova Mondo)
Klarigo nebezona. Restoracioj, butikoj, turismoj.

3. Ĉenhŭang-Miaŭ (Templo de Urba-Sanktulo)
vi povas aĉeti malmultkostajn memoraĵojn tie.

4. Tien-Z-Fang
Iom sama al Nova Mondo, sed pli interesa, laŭ mia opinio.

5. M50
vidinda se vi ŝatas ĉinan modernan arton.

Pharoah (Profiel tonen) 6 februari 2010 05:09:13

Dankon multe por via respondo. Mi havas alian demandon, ĉu estas multe da esperantistoj en Ĉinio? Mi ne povis trovi multe en Google pri EO en via lando.

LyzTyphone (Profiel tonen) 14 februari 2010 09:02:54

Pardonon ke mi ne povis respondi al via demando ĝis nun. Mi vojaĝis al Tokio kaj tie ne troviĝis multe da ret-ligado.

Estas ja multe da Esperantistoj en Ĉinujo. Sed bedaŭrinde mi ne konas multe el ili. En Ŝanhajo estas E-Asocio de tiu urbo. Se vi konas la ĉinan eble estus pli oportune trovi ilin.

La retejo de ĈEA
http://www.espero.com.cn/old/epch/Cel/index.htm

qwertz (Profiel tonen) 14 februari 2010 09:48:18

Vi antaŭ demandos membrojn de pasporto servo listo.

Terug naar boven