У садржају

Esperantlingva rolludo

од Komponisto, 27. март 2007.

Поруке: 1

Језик: Esperanto

Komponisto (Погледати профил) 27. март 2007. 12.36.38

Sumere 2005 iuj svedaj esperantistoj fondis Svedan Esperantistan Lajvan Klubon (SELK) por disvastigi esperanton kiel rolluduzata lingvo.

Lajvo (sveda neologismo el la angla "Live role-playing") aŭ larpo estas tipo de duonreala rolludo oftludata en Skandinavio. Ofte la ludantoj uzas memkreitajn lingvojn inspiritaj de la lingvoj de J.R.R. Tolkien – do, la uzataj lingvoj ofte estas kreitaj por nur nehomaj rasoj – pro tial SELK volas disvastigi esperanton kiel opcio de ekzemple Kvenjo aŭ La Nigra Lingvo.

Se vi estas interesanto kaj eble dezirus partopreni en esperantista lajvgrupo e Svedio aŭ alia lando – bonvole kontaktu komponisto@gmail.com aŭ aligu la intersanĝon!

Вратите се горе