Al la enhavo

Pri gramatiko

de Terurĉjo, 2007-marto-27

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-15 22:40:05

andreasvc:Mi opinias, ke "mobilo" estas bona vorto por "poŝtelefono". Ankaŭ en Nederlando "mobilo" estas kutima.
Vidu:
mob-il-o signifas ilo por "mobi". Sed ne ekzistas tiu verbo.
Krome, kutimas aŭtomobilo, kiu estas unu senpeca vorto, kaj signifas "motora veturilo".
Sekve, ni certe, efektive povas uzi la vorton "mobilo" kiel slangon de tiaj telefonoj.
Sed... Esperanto nomas tiajn telefonojn kiel "portebla aŭ poŝa".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-18 08:36:22

Mi denove ne komprenas diferencon inter "voli" kaj "ŝati".

Frankouche (Montri la profilon) 2007-novembro-18 09:45:41

- Mi ŝatas tiun libron, ĝi rakontas belajn fabelojn. La aŭtoron mi ŝatas ankaŭ, li skribas tre bone.
- Hmmm, tiu ĉi ŝajnas pli bona, ĉu ne?
- Mi volas tiun libron !!! Ci aĉetu aŭ ŝtelu ĝin !!
- Ci volas, ci volas...ci parolas tiel infano!

Reen al la supro