Al la enhavo

Ĉu on povas ekhavi bieron en ĉiuj landoj da mondo?

de Leporino, 2010-februaro-05

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-06 12:39:47

Ekzistas eĉ faklibro pri biero en Esperanto, vidu ĉi tie.
AlfRoland:
Pardonu mian drastan metaforon, sed mi opinias ke biero naŭze gustas.
La mondo estas plena de mirakloj. Mi ja povas kompreni ke homoj ne trinkas bieron pro la alkoholo, sed ĉu pro la gusto? Mi ne kredas tion.

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-06 13:24:43

La biero, kiu vi povas aĉeti ĉe supervendejo en Svedujo, ne estas bongusta por Germanoj. Estas preskaŭ kiel "Kölsch". okulumo.gif Malmulte da gusto.

Se vi volas "veran" bieron, vi devas aĉeti ĝin ĉe la alkoholaĵvendejo (Systembolaget). En Svedujo ne eblas aĉeti alkoholaĵon, se oni ne aĝas pli ol 21 jarojn. Pro tio ili havas specialan vendejon por alkoholaĵoj. En Germanujo oni devas aĝi pli ol 18 jarojn kaj ĉi tie eblas aĉeti ĉion ĉe la supervendejo.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-februaro-06 13:47:37

Kvankam mi loĝas en Germanujo, mi ne ŝatas bieron. De tempo al tempo mi gustumis (lastan fojon antaŭ pli ol du jaroj), sed ĉiam mi trovis ke biero malbongustas - biero estas amara.

Mielo (Montri la profilon) 2010-februaro-06 13:57:49

fizikisto:.. - biero estas amara.
Ne kiel la vivo, ĉu ne ?

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-06 14:45:26

Jes fizikisto pravas, la biero estas amara, sed ĝuste tial ĝi bongustas al mi. Pura akvo estas certe pli sana por mia korpo, sed ne tiom bongustas kiom malvarma biero. Mi eĉ asertas, ke eltrovo de biero estis same grava eltrovo kiel ekzemple eltrovo de rado. Ĉu iu samopinias?

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-06 15:13:31

dobri:Jes fizikisto pravas, la biero estas amara, sed ĝuste tial ĝi bongustas al mi. Pura akvo estas certe pli sana por mia korpo, sed ne tiom bongustas kiom malvarma biero. Mi eĉ asertas, ke eltrovo de biero estis same grava eltrovo kiel ekzemple eltrovo de rado. Ĉu iu samopinias?
Jes mi! Mi samopiniegas! lango.gif rido.gif okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-06 18:07:27

Mi ekrajtos aĉeti bieron post 18 tagoj, ĉar la 24an de februaro estos mia (16a) naskiĝtago. Tiam mi povos diri al vi, ĉu mi ŝatas bieron. rido.gif

Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-06 21:57:01

Mi komencis trinki bieron kiam mi havis 12 jaroj,kaj mi preskau regule trinkas ĝis nun.Mi trinkas ĉiutage po ok bieron /0,5l/ pri forton 7%Alk.Kiam mi estis en Svedujo mi travivis ŝoko,ĉar mi ne povis aĉeti normala bieron.Mi malsaniĝis,kaj mi nenio povis fari.Kiam mi revenis al Pollando,tuj mi trinkis bieron,kaj resaniĝis plene. sal.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-februaro-06 22:43:16

Mi memoris dum la militservo en Francio (kiu finiĝis en 2001), distribuilo de biero ekfunkciis je 6h30, kaj kelkaj junaj militanoj (18 jaroj) jam ebriĝis en 8h00...
Mi faris kuracan enketon : en la eko de la militservo, multaj militservanoj ne trinkis bierojn. En la fino, ĉiuj trinkis, multaj ĝis 60 bieroj semajne !

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-13 12:04:06

Nu, por mi la plej bonaj (veraj) bieroj troviĝas en Belgio.

Reen al la supro