目次へ

Karnavalo

Eddycgn,2010年2月6日の

メッセージ: 25

言語: Esperanto

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月6日 18:11:48

La proksiman semajnon estos karnavalo !

Ĉu vi partoprenas al karnavalo?
Estas karnavalo en via urbo?
Ĉu vi maskiĝas? Je kio?
Ĉu vi ŝatas karnavalmuziko?

Rogir (プロフィールを表示) 2010年2月7日 0:27:26

En mia hejmurbo okazos karnavalo, kaj mi partoprenos unu feston plenan je ebriuloj.

dobri (プロフィールを表示) 2010年2月7日 7:40:31

Ankaŭ en mia urbo okazos karnavalo. Nun mi estas hejme forte tusanta, sed mi esperas baldaŭan resaniĝon por povi partopreni la karnavalon. Nur la ŝatatan bieron mi nun ellasos, ĉar nuntempe la malvarmaj trinkaĵoj ne konvenas por mi. Bonvolu trinki anstataŭ mi je mia sano!

Leporino (プロフィールを表示) 2010年2月8日 13:38:10

En mia hejmvilaĝo ne okazas karnavalo. Nur la infanoj en la lernejo kaj la infanĝardeno festas. Mi tajloris maskovestojn por miaj filinoj. La unua volas esti sciuron kaj la alia estas la glanon. Ili aspektas drolaj! rido.gif

En Nordgermanujo ni nur havas unu urbon (Marne en Holstinio) kie oni festas grandan karnavalon. Sed ĝi ne plaĉas al mi. Generale mi ne ŝatas la Germanan karnavalon.
Mi vivis dum tri jaroj en Brazilo kaj ŝategas la karnavalon en Rio-de-ĵanejro. lango.gif

remy_boligee (プロフィールを表示) 2010年2月8日 13:44:45

Mi ne ŝatas la karnavalon. Tro multe da varmo, tro multe da bruo, kaj tro multe da ebriuloj en la stratoj. Dum la feritagoj mi preferas resti hejme, sendube.

Dozorca (プロフィールを表示) 2010年2月13日 22:27:02

Dum la karnavalo mi sidas hejmen,kaj rigardas televidon rido.gif

Frankouche (プロフィールを表示) 2010年2月13日 23:23:28

Huhuuu ploro.gif

En Parizo kaj ĉirkaŭurbo ne estas karnavalo ploro.gif

Almir Loureiro (プロフィールを表示) 2010年2月14日 0:36:10

Mi ne partoprenas. Mi restas en mia hejmo.

Sed mia hejmurbo [Recifo-Pernambuko] estas tro multe da riĉa en folkloro je karnavalo: ĉu la muzikoj ĉu la dancoj.
sal.gif

FrankoVoglero (プロフィールを表示) 2010年2月14日 9:40:44

Tie-ĉi en nia urbo la frenezuloj jam festas kaj sin ebriigas. Nur mi mem ne ŝatas esti tiom alia persono ol mi kutime estas. La personoj ofte ŝanĝas siajn ecojn en la malon.

Okazas ofte ke la personoj adultas/kokras siajn edzojn kaj edzinojn - ĉar sub masko ŝajne ĉio eblas.

Mi ŝatas festi - sed mi ne ŝatas karnevalon.

Ĝis ĝis
Franko

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年2月14日 10:09:47

FrankoVoglero: La personoj ofte ŝanĝas siajn ecojn en la malon.
Franko
Estas homoj kiuj fariĝas pli bela dum la karnavalo, aliaj malbela aŭ aĉa.
Kelkaj personaj uzas la okazon por montriĝi kiel ili estus laŭ liaj sekretaj deziroj, pli agresa se li estas milda, pli seksalloga se li estas normale teda je aspekto. La infanoj maskiĝas laŭ liaj preferitaj animaloj, kato, hundo, urseto. La junuloj montras liaj malmolan aspekton maskiĝantaj je liaj preferitaj muzikidoloj.
La karnevalo estas vantoparado...
Tamen kelkaj personaj volas nur danci, ebriiĝi, seksumi...

先頭にもどる