Al contingut

OpenStreetMap

de darkweasel, 6 de febrer de 2010

Missatges: 6

Llengua: Esperanto

darkweasel (Mostra el perfil) 6 de febrer de 2010 18.47.05

Ŝajnas, ke laŭ la forumreguloj de lernu! estas permesite en tiu ĉi forumparto reklami retpaĝarojn. Do, mi volas iom reklami al tiuj, kiuj ne jam konas ĝin, la liberan mapservon OpenStreetMap (prononcu proksimume: open stritmep).

Unuavide ĝi ŝajnas esti tute normala mapservo kiel ankaŭ Google Maps, sed ekzistas grava diferenco: Ĝi estas vikio. Ĝin faris ne iu firmao, sed unuopaj homoj. Mi invitas ankaŭ vin kunlabori, por ke ĝi fariĝu vastega mapo, kiun ĉiu rajtas kopii kaj uzi en ĉia ajn maniero! Mi pensas, ke mapdatenoj datumoj estu kopiebla, kaj ne estu grandaj malhelpaĵoj pri la kopiado de mapo, kaj OpenStreetMap temas ĝuste pri tio. Nur la simplegan kaj permeseman licencon CC-BY-SA oni devas respekti, kiam oni kopias la mapon!

Vi povas tuj serĉi vian hejmurbon sur la mapo. Kontrolu la staton de la mapo - en multaj lokoj, OpenStreetMap jam pli bone kovras la detalojn ol Google Maps kaj similaj "profesiaj" mapservoj! Ĉion ĉi faris nepagataj volontuloj. Kaj vi povas helpi plidetaligi la mapon. En la vikio vi trovas multajn instruaĵojn pri redaktado de OpenStreetMap. (Bedaŭrinde la Esperantaj tradukoj de la vikio estas ankoraŭ tre mankohavaj.)

Se vi ne volas lerni ĉion ĉi, vi povas helpi al OpenStreetMap aliiel - raportu erarojn en la mapo, por ke aliaj korektu ilin.

Do, se vi volas, ke ekzistu bona, senkosta kaj eĉ libera, kopiebla mapo de via urbo, vilaĝo aŭ regiono, tiam kontribuu al OpenStreetMap. Ĉi-fadene vi povas diskuti pri tiu ĉi bonega projekto.

AlfRoland (Mostra el perfil) 10 de febrer de 2010 16.48.44

Tio ŝajnas esti tre interesa projekto. Mi supozas ke mezurado por la mapo estas farata per GPS-riceviloj.

Ĉu vi scias kiel oni certigas ke ĉiuj partoprenantoj uzas la saman mapodatumon (koordinatan sistemon). Plej probable oni uzu "WGS84", sed la riceviloj ankaŭ povas montri aliajn sistemojn. En Svedio daŭre multaj mapoj uzas sistemon nomatan RT90. Inter WGS84 kaj RT90 estas okcident-orienta diferenco je ĉirkaŭ 300 metroj.

Alia demando: Ĉu ĉiuj partoprenantoj redaktas la mapon sammaniere?

Ĉu vi povas rakonti pri pli la projekto? Mi ne certas ke mi komprenis la anglan paĝaron.

Dominique (Mostra el perfil) 10 de febrer de 2010 18.30.12

AlfRoland:Ĉu vi povas rakonti pri pli la projekto? Mi ne certas ke mi komprenis la anglan paĝaron.
Nu, la vikio de OpenStreetMap estas ankaŭ en la internacia lingvo (sed verdire ne estas ankoraŭ tiom da informo en Esperanto).

darkweasel (Mostra el perfil) 11 de febrer de 2010 10.16.01

Ekzistas diversaj manieroj plenigi la mapon.

La plej origina maniero estas uzado de GPS-riceviloj. Ĝi funkcias ĉie, sed en urboj kun multaj altaj konstruaĵoj ĝi povas esti malpreciza.

Yahoo! permesis al OpenStreetMap, ke ĝiaj satelitaj fotoj povas esti uzataj por trovi la formon de mapobjektoj. Tamen ili ne kovras la tutan mondon en bona kvalito.

Se jam ekzistas baza mapo de regiono, oni povas simple printi la jaman mapon kaj dum promenado noti la objektojn (vendejojn, stratnomojn, domonumerojn, eĉ rubujojn!)

Krome, iafoje OSM povas uzi senkopirajtajn (pro la malnoveco aŭ ĉar, en iuj landoj, ekz. Usono, la registaro faris ilin) mapojn. Iafoje eĉ aliaj mapservoj donacas siajn mapojn al OSM, ekzemple plan.at en Aŭstrujo.

Pri viaj aliaj demandoj mi serĉos informojn, kiam mi estos reveninta hejmen.

darkweasel (Mostra el perfil) 11 de febrer de 2010 14.59.08

AlfRoland:
Ĉu vi scias kiel oni certigas ke ĉiuj partoprenantoj uzas la saman mapodatumon (koordinatan sistemon). Plej probable oni uzu "WGS84", sed la riceviloj ankaŭ povas montri aliajn sistemojn. En Svedio daŭre multaj mapoj uzas sistemon nomatan RT90. Inter WGS84 kaj RT90 estas okcident-orienta diferenco je ĉirkaŭ 300 metroj.
En la vikio mi legis, ke oni uzas WGS84.

AlfRoland:Alia demando: Ĉu ĉiuj partoprenantoj redaktas la mapon sammaniere?
Ekzistas diversaj redaktiloj, kaj oni povas elekti tiun, kiun oni ŝatas. En la komenco oni eble plej bone uzu la Flash-bazan, kiun vi trovas en openstreetmap.org, malantaŭ la ligilo "redakti".

Krome, ekzistas robotoj kaj aŭtomataj enportoj, kiuj ŝanĝas la mapdatenaron.

AlfRoland:Ĉu vi povas rakonti pri pli la projekto? Mi ne certas ke mi komprenis la anglan paĝaron.
Ĉar en via profilo vi indikis, ke vi parolas la svedan: Jen sveda traduko de la vikio. Mi ne scias, ĉu ĝi estas bona, ĉar mi tute ne parolas la svedan. Eble mi redaktos iom la Esperantlingvan vikion, por ke vi povu lerni pri OSM!

sev (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2010 8.54.50

Nekredeble.
Funkcias plibone ol Google Map !!!
(almenaŭ por mia urbo)

Tornar a dalt