לתוכן העניינים

Rakonto pri Esperantisto

של peteris92, 9 בפברואר 2010

הודעות: 8

שפה: Esperanto

peteris92 (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2010, 16:06:15

Saluton, mia ideo estas, ke ĉiu skribu kontinuon de tiu rakonto en 2-3 frazoj.
Komenco:

Esperantisto venis al Antarktido por komenci novan viv-kolonion. Li havis ĉion por konstrui ĝin, kun li ankaŭ estis kelkaj personoj - ankaŭ esperantistoj. Post konstruado de unua domo, ili startis konstrui forcejon.

Skribu kaj havu fantazion
sal.gif

Abras (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2010, 04:10:13

Mesaĝo dua:

Ĉi-tiu forcejo ne estis konstruita el vitro, sed el fortega plasto, kiu povas rezisti kontraŭ la fortega vento. Ĝi estis la nur konstruaĵo super la tero -- ĉiu alia estis sub la glacio, ligita per mallongaj tuneloj. Ili vivis tie, oni imagas, kiel vizitantoj al alia planedo -- al Marso aŭ Venuso, eble.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2010, 17:20:30

Iu diris al la aliaj: "kial ni izoliĝu tiel, tiom for de la homaro, en kontinento malvarma kaj malfruktodona?"
La aliaj povis nur agnoski ke tio estas mallogika, kaj ĉiuj forlasis la ĵus-finitan konstruaĵon.

peteris92 (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2010, 19:02:26

Sed post kelkaj jaroj, vinis tie ĉi nova grupo de esperantistoj. Tiu estis la sola solvo, ĉar en mondo estis Milito, kaj nur tie ĉi oni povis esti sekura.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2010, 12:56:24

Iu diris al la aliaj: "kial ni izoliĝu tiel, tiom for de la homaro, dum mortiga milito? Ni batalu por paco!"
La aliaj povis nur agnoski ke tio estas siaj devoj, kaj ĉiuj forlasis la freŝ-okupatan konstruaĵon.

Abras (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2010, 03:19:01

Tiam, dum la lasta Esperantisto eniris al la ŝipon, granda kaj griza elefanto aperis en la ĉielo, kaj komencis fali, ŝajne ekzakte super la forcejo! Eble li pensas (estas maskla elefanto), "Kie estas mi?", "Kio estas mi?", "Kiu estas mi?"; eble li pensas pri Douglas Adams -- kiel oni povas scii? Sed ĉiuj de la vojaĝantoj aŭdis la krion de la forcejo: "Ho ve! Ne denove!"

jan aleksan (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2010, 11:28:50

Iu diris al la alia "la apero de tiu elefanto, estas tre stranga, kaj neniel kongruas kun nia rakonto..."
- "...epopeo..."
- "...sagao..."
- "...odiseo..."
"...hmm... kaj do, krom se ĝi volas lerni esperanton, mi proponas ke li ne venu surŝipe, des pli ĉar ĝi eble detruis la forcejon..."

jan aleksan (הצגת פרופיל) 15 בפברואר 2010, 11:33:43

iu el la grupo diris: "se estas neniu Lernu!-uzanto por daŭrigi la sagao..."
-"...odiseo..."
-"... epopeo..., ni mortos ĉi tie pro frosto!".
La aliaj vigle kapjesis, movante kaj sinfrapante por varmigi sin.

לראש הדף