Tästä sisältöön

Fek al Esperanto!

orkork :lta, 11. helmikuuta 2010

Viestejä: 16

Kieli: Esperanto

antoniomoya (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2010 19.17.55

crescence:Orkork parolas Esperanton plibone ol mi.
Kaj senfine pli bone ol mi!!

Kiel diras Leporino, lia penado estas miriga. Lerni ĝisfunde iun lingvon por... skribi tion. ¿?¿!! Nekredeble.

dobri (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2010 20.37.02

Verŝajne li miselektis la fadenon. Eble li emis skribi en Humuraĵoj, sed erare elektis Pri ĉio cetera!

jan aleksan (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2010 21.22.32

Karaj "Fek al esperanto" estas kanto de la Pafklik, ne Orkork!

La Pafklik estas franca repgrupo: http://www.ipernity.com/home/lapafklik

Mi komprenas ke tio estas ofendiga, sed ne kredu ke tio estas vera, ke oni devas kompreni je la unua senco. Des pli ĉar mi ekkonis iomete unu el la kantistoj, kiu estas aktivulo en la movado.

Ve, tio estas tre ironia, kanto skribita en Esperanto, kiu ĝuste nomiĝas "Fek al Esperanto". Tiel estas franca repo, en Francio oni ne skribas repajn tekstojn por diri afablaĵojn (almenaŭ, ne ĉiam).

Unu el ĝia celo estas ĝuste por montri ke la lingvo permesas esprimi ion ajn.

Jam de pluraj jaroj la Pafklik kantas en esperantaj renkontiĝoj (KEF, IJK, JES, FESTO, interaliaj), kaj iliaj kantadoj estas ĝenerale pozitive akceptitaj.

Leporino (Näytä profiilli) 14. helmikuuta 2010 10.35.48

Karaj "Fek al esperanto" estas kanto de la Pafklik, ne Orkork!
Dankon al jan aleksan!

Bonege orkork! Vi preskaŭ ekigis lavangon de indigno ĉi tie!rido.gif

sal.gif

Rogir (Näytä profiilli) 14. helmikuuta 2010 16.55.18

Kaj laŭ mi estas bone fojfoje atentiĝi pri mallaŭdindaĵoj pri la movado. Tio restigas nin veka.

orkork (Näytä profiilli) 22. helmikuuta 2010 21.50.28

Leporino:
Bonege orkork!
Dankon! sal.gif

Takaisin ylös