შინაარსის ნახვა

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

Flago-ისა და 12 თებერვალი, 2010-ის მიერ

შეტყობინებები: 460

ენა: 简体中文

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 2 დეკემბერი, 2010 00:49:19

...
"Fermu la faŭkon!" la falsa virino kriis. Poste li sin turnis al Onklo Pan, denove demandante, "Ĉu li estas bonulo aŭ ne?"
"Li estas bonulo, sinjoro oficiro," Onklo Pan respondis respekteme, per balbuta voĉo, konstatinte ke tiu junulo devas posedi ian militan rangon.

"Do pro kio li fariĝu ano de la Ordkonseva Korpuso?"
"Ĉar li havis nenion por manĝi, sinjoro oficiro. Ni spertis akvomankegon, ĉu ne? Nenio venis el la grundo. Kaj lia edzino, Korvino, havas stomakegon. Ŝi konsumas duoble tiom da rizo, kiom viro. Do Maŭmaŭ devis trovi postenon por manĝigi ŝin. Maŭmaŭ amas ŝin kiel diinon, ĉu ne?"

La falsa virino ne povis ne rideti pro tiu eldiro. Sed li provis kaŝi la rideton per grimaco, kiu, sur lia gratita vizaĝo, aspektis malbele. "Ĉu tio estas vera?" li demandis.
"Absolute vera," Onklo Pan respondis, alprenante seriozanmienon. "Foje mi vidis Korvinon manĝi. Ŝi finmanĝis kvar bovlojn da rizo per unu fojo, dum Maŭmaŭ kapablis nur du. Ŝi bezonas du edzojn por nutri ŝin, kredu min."
...(290)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“住嘴!” 假女人说。于是他转向潘大叔,又问:
“他是好人还是坏人?” “他是个好人, 官长。”潘大叔恭而敬之地回答说,声音有点儿抖,因为他意识到这个年轻人现在一定有什么军衔。

“那么他为什么要加入保安队呢?”“因为他没饭吃呀,官长。我们碰上了一次旱灾,知道吗?田地里什么也不生长。他的女人母乌鸦,肚皮又特别大,饭量比一个男人要大两倍。所以毛毛得找一个活路来养她。毛毛把她当做一个仙女似的疼爱,知道吗?”

听了这番话,这位假女人禁不住要笑起来。但是他故意板起面孔来掩住他的笑。而他板起的这个面孔,在他那个被抓破了的面庞上,显得特别不同寻常。“这是真的吗?”他问。“千真万确。是真的,”潘大叔说,显出非常严肃的神色。“我有一次看到母乌鸦吃饭。她一口气吃了四大碗饭,毛毛还只不过吃了两碗。请相信我,她需要两个劳力养活她呀。”
...(290)《山村》
*名著欣赏
2012.04.01
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 3 დეკემბერი, 2010 23:52:22

...
"Bone, mi fidas viajn vortojn," la falsa virino diris. Poste li sin turnis al la kamparanaj volontuloj kaj aldonis, "Liberigu lin, kamaradoj. Ĉifoje ni pardonas lin. Ni pendumos lin, se li provos denove labori por sia bieunlo!"

La kamparanaj volontuloj malligis la ŝnurojn, liberigante Maŭmaŭ-on, kaj poste lasis lin al Onklo Pan. Antaŭ ol ili foriris, la falsa virino diris denove al Onklo Pan, "Mi kredas vin, Onklo. Ke Maŭmaŭ estas malriĉa kamparano, tion ni scias. Sed li estas samtempe nia malamiko.

Li devus esti nia amiko, ĉar fundamente li estas sentera. Prizorgu lin kaj certigu, ke li estu bona." estas sentera. Prizorgu lin kaj certigu, ke li estu bona." Poste li foriris kun la anoj de la Kamparana Volontula Brigado rapide al la urbeto.
....(291)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“好,我相信你的话,”假女人说。于是他掉向那些农民赤卫队员,补充说:“同志们,放掉他吧。这一次我们宽恕了他。如果他再为地主干这种事,我们就要把他绞死!”

农民赤卫队员解开绳索,释放了毛毛,把他交给潘大叔。在他们离开以前,假女人又对潘大叔说:“我相信你,大叔。我知道,毛毛是个穷苦的庄稼人,但他同时也是我们的敌人。

他应该是我们的朋友,因为他根本就没有土地。请你监督他,叫他放规矩些。”说完这话以后,他就匆匆地和革命赤卫队员回到镇上去了。
...(291)《山村》
*名著欣赏
2012.04.02
rido.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 5 დეკემბერი, 2010 00:33:51

...
Maŭmaŭ kaj Onklo Pan frontis unu la alian, kvazaŭ ili estus nekonatoj, kun staplo da ŝnuroj neuzataj antaŭ la piedoj. Maŭmaŭ aspektis pala kiel ŝtono, kaj estis tute kovrita de anashaŭto kaj liaj kruroj spasme tremeis.

Subite liaj genuoj kunfaldiĝis kaj li falis teren en genua pozicio. Ambaŭ buŝanguloj streĉiĝis suben dum liaj lipoj kunfaldiĝis. per larmema voĉo li murmuris, "Onklo Pan, vi vere estas dio. Vi estas multe pli bonkora al mia Dio Kuireja -li tute ne prizorgas min!

Mi provos aĉeti ĝinon da porkaĵo kaj ordonos al Korvino pretigi per ĝi bovlon da bongusta supo por vi. Mi sentinelos ŝin, tiel ke ŝi ne konsumu ĝin mem. Mi tion faros, kredu min!"

"Stariĝu! Stariĝu!" Onklo Pan kriis multpanike. "Mi ne estas dio. Ne komparu min kun via Dio Kuireja, alie Li ¨jaluzos min kaj al portos al mi misŝancon. Ankaŭ vian viandsupon mi ne deziras. Volu afable stariĝi kaj sciigi al mi, pri kio temas!
Kaj Onklo Pan levis lin perforte.
...(292)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
毛毛和潘大叔面对面地站着,好像他们是陌生人一样,他的脚边懒散散地堆着一大堆绳子。毛毛面色苍白,象石头一样。他全身起了一层鸡皮疙瘩,他的双腿在一阵阵地打哆嗦。

突然他的膝头一软,弯倒地上,成为一个下跪的姿式。他的嘴角向下垂,而他的嘴唇却往上翘。他用一个哭丧的声音喃喃地说:“潘大叔,你真是一位菩萨。你比我们的灶王爷要慈悲得多—他根本不保护我!

我将想办法去买一斤猪肉来,叫母乌鸦给你熬一碗肉汤喝。我将亲自监视,不让她自己喝掉。请相信我,我一定这样做。”

“赶快站起来吧!赶快站起来吧!”潘大叔惊慌地说。“我不是菩萨。不要把我和你的灶王爷相比,要不然他就嫉妒起来,为我降灾。我也不要喝你的肉汤。请你赶快站起来,告诉我这是怎么一回事!”潘大叔用力把他拉了起来。
...(292)《山村》
*名著欣赏
2012.04.03
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2010 01:52:33

...
"Onklo Pan, vi ne povas imagi, kiel terure estas!" Maŭmaŭ murmuris, kun lipoj ankoraŭ kunfalditaj kiel la nazego de porko. "La falsa virino ne estas rabisto, sed kaŝita estro aŭ ia spiono por la terkulturista brigado. Li organizis soldatigon de la rifuĝintoj - tion li konfesis al Ŭang la Leono la alian nokton.

Li havas sub sia komando grandan nombron da kamparanoj kaj ricevas siajn armilojn de sia ĉefsidejo, kiu unu troviĝas en la guberniaurbo. Ho! mi ne sciis, ke li estas tia potenculo, aŭ mi ne aŭdacus treni lin al Ŭang la Leono."

"Kiel terure!" Onklo Pan diris, larĝe malfermante siajn naivajn maljunajn okulojn. "Do la falsa virino estas armea oficiro? Mi ĝojas, ke mi alparolis ŝin -ho ne! Dio gardu, lin - konvene. Diru al mi, kio okazis hieraŭ nokte en la urbeto. Ĉu li partoprenis?
...(293)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“潘大叔,你真想不到,这是一件多么可怕的事呀!”毛毛呐呐地说,他的嘴唇拱着,像一个猪嘴巴。“那个假女人不是强盗,而是一个地下党的领头人,或是庄稼人武装队伍的一个什么侦察员。他把灾民组织起来,编成队伍—前天晚上他是这样毫不隐瞒地对王狮子说过的。

他手下有大批庄稼人归他指挥,而且从驻扎在县城的总部弄来了许多枪支。哎呀,我一点也不知道,他是这样一个有力量的人,否则我也不敢把他揪到王狮子那里去了。”

“真可怕!”潘大叔说,大睁着他那天真而又衰老的眼睛。“所以那个假女人是个军队官长了,我很高兴,我没有把他称为嫂子—啊,幸亏没有!谢天谢地,我称为你—没有称呼错。请告诉我,昨天夜里镇上出了什么事。他参加了吗?”
...(293)《山村》
*名著欣赏
2012.04.04
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 7 დეკემბერი, 2010 00:29:01

...
"Nepre jes! Kaj ĝuste pro tiu falsa virino okazis la tumalto. Sciu, Ŭang la Leono persone torturis lin, ke li konfesu pri sia komploto, kaj trovis en lia posedo nomliston de liaj homoj. Li tuj publikigis, ke li pendumos la falsan virinon kaj punos ĉiujn liajn sekvantojn, tiel ke liaj homoj ektimis.

Ili sturmatakis la urbeton en la mallumo, kaj, trafinte nin senpreparojn, trarompis la urbomuron. Ili estis tiel multnombraj, Onklo. Ŝajnas al mi, ke ĉiu rifuĝinto, kiun ni vidis vaganta en la kamparo, partoprenis. Ni estis tiel senpreparaj ke eĉ Ŭang-on la Leono kaj bienulon Ĉu Min per ŝnuroj tiel strikte kiel min. Tre streĉe, vidu, kvazaŭ ili ligus porkojn. Ho, mi timas, Onklo."

"Ĉu ili vere aŭdacis tion fari?" demandis Onklo Pan, tre alarmite.
"Nu, tion mi vidis per miaj propraj okuloj. Ili piedbatis la postaĵon de Ŭang la Leono samkiel la intendanto de bienulo Ĉu Min. Ĉu vi memoras, kiel malkruda kaj ronda kaj mola estas lia vizaĝo?" Maŭmaŭ paŭzis por lasi al Onklo Pan tempon revoki la bildon pri la vizaĝo de bienulo Ĉu Min.
...(294)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“他参加了! 昨夜镇上发生的暴乱完全是这个假女人组织引起的。 你知道,王狮子拼命拷打他,要他说出他的计谋,在他身上也搜出了他的部下的名单。王狮子立刻就当众宣布要绞死这个假女人,要惩办假女人的部下。这样他就捅了马蜂窝了。

假女人的同伙趁黑夜的掩护就忽然攻起城来。我们完全没有准备,他们就攻进城里来了。他们的人数才多啦,潘大叔。我们在四乡所看到的每一个灾民,我想都参加了。他们趁我们没有准备,把王狮子和储敏都活捉了。他们把王狮子和储敏地主上了五花大绑,绑得很紧,象对付我一样。绑得很紧啦,和捆猪差不多。呀,我真害怕,大叔。”

“他们真的敢那样干吗?”潘大叔说,变得大惊失色起来。“可不是!我是亲眼看见的呀。他们踢储敏的屁股,正像他的总管平时踢我的屁股一样。他们在储敏的脸上甩起耳光来。你可记得,他的脸该是多嫩,多圆,多柔?”毛毛停了一会儿,让潘大叔可以有时间回忆一下地主储敏的脸庞。
...(294)《山村》
*名著欣赏
2012.04.05
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 8 დეკემბერი, 2010 00:31:33

...
"Jes, mi tre bone memoras," Onklo Pan kapjesis. "Ĝi estas malkruda kaj ronda kaj mola kiel la gluteoj de novnaskita bebo."
"Prave. Vi havas mirindan memoron, Onklo Pan. Mi admiras vin. Sed ho, iamagu! Tia malkruda haŭto.

Ĉiiufoje, kiam la fortika kamparana volontulo vangofrapis lin, li lasis tie postsignojn de siaj kvin stumpaj fingroj, ruĝe kaj purpure kaj blue kiel ĉielarkoj."
"Ĉu tio veras? Ĉu tio veras?" Onklo Pan ripete demandis, gratante siajn orelojn, kun elstarantaj okuloj, kvazaŭ li ne povus kredi, ke tio estas Maŭmaŭ, kiu parolas.

"Se eĉ unu malveraĵon mi diras, ke la Ĉielo falu sur min!" Maŭmaŭ ĵuris. Kaj vidante Onklon Pan ankoraŭ dubema, li subite pugingis sian manon kaj per ĝi bategis la propran postaĵon, kaj diris, "Vidu, ili piedbatis tiel Ŭang-on la Leono, sed kompreneble multe pli forte."
...(295)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“是的,我记得很清楚,”潘大叔连连点头说。 “那是一张又嫩、又圆、又柔的脸,像个新生的孩子的屁股一样。”“对,你的记性真了不起,潘大叔。我真佩服你。可是,我的天!你想想看!那么柔嫩的脸皮。

那个结实的农民志愿队员每次在他的脸上甩一个耳光时,他那粗大的手指就在那上面留下五条痕迹—有的发红,有的发紫,有的发青,象彩虹一样。”“真是这样的吗?真是这样的吗?”潘大叔重复地问,一面抓耳朵,一面翻眼睛,好像他不相信现在就是毛毛在讲话。

“假如我是说半句谎话,那么就叫老天爷把我轧死,”毛毛发誓说。他看到潘大叔仍然是半信半疑,就忽然捏了一个拳头,使劲地在自己的屁股上捶了一下。他说,“你知道,他们就像这个踢王狮子,不过当然咯,他们使的气力更大。”
...(295)《山村》
*名著欣赏
2012.04.06
rido.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 9 დეკემბერი, 2010 02:22:54

...
Poste li levis sian alian manon kaj frapis la propran vangon. "Ĉu vi vidas? Tiel, precize tiel! Kompreneble mi ne povas sur miaj vangoj lasi signojn tiel helajn. Vi scias, mia haŭto estas kruda kaj dika!" Kaj li levis la alian manon.

"Ĉesu! Ĉesu!" Onklo Pan kriis. "Mi vin kredas! Mi kredas ĉiun vian vorton." Kaj li mallaŭtigis sian voĉon ĝis murmuro kaj mem daŭrigis al si, "Mi supozas, ke la dinastio denove ŝanĝiĝis, tiel renversitaj estas la aferoj. Mi scivolas, kiajn novajn morojn ili ordonos, ke ni observu en la nova dinastio. Ĉiuokaze mi ne plu povas kreskigi harplektaĵon."

kaj instinkte li gratis sian kalvan verton.
"Ho ne! Vi ne devos," Maŭmaŭ diris esperplene. "Mi vidis, ke neniu el la volontuloj havas harplektaĵon. Ankaŭ mi ne ŝatus havi. Ĝi estas tia ĝenaĵo dumsomere, ĉu vi ne opinias?"
...(296)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
后来,他又举起另一只手,在自己脸上打了一记耳光。“瞧见了吗?就是这样, 完全是这样,当然我没有在我脸上留几条痕迹。你知道,我的脸皮是又粗又厚呀!”于是他又举起了另一只手。

“够了!够了!”潘大叔大声喊。“我相信你!我相信你说的每一句话。”于是他降低声音,好像是对自己私语:“我想,现在又要改朝换代了,什么事情都颠倒过来了。我不知道,在这新的朝代里,我们又得按照什么新的规矩办事。不管怎样,我再也没有办法留起辫子了。我也不愿意再蓄辫子了”

他又本能地挠起他那光秃的脑袋来。“啊,不,你不须再留辫子,”毛毛满怀希望地说。“我看见那些志愿队员谁也没有留辫子。我也不愿意再留。一到夏天,有根辫子却是够麻烦的,你说对吗?”
...(296)《山村》
*名著欣赏
2012.04.07
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 10 დეკემბერი, 2010 01:31:23

...
"Ni esperu," Onklo Pan diris. Subite li ŝajnis rememori ion, do li aldonis, "Mi scivolas, ĉu oni sendos la samajn homojn, kiel la intendanton de Ĉu Min, al la vilaĝo por kolekti terluprezon."
Maŭmaŭ tuj paliĝis. La esperemo, kiu ekbrilis sur lia vizaĝo, tute malaperis.

"Mi ne scias. Povus esti la intendanto denove," li murmuris. "Li povas ĉiuokaze ŝanĝi sian mastron, sed li ĉiam faros la saman laboron, mi certas. Oni povas tiel sinjorumi, ĉu ne? Malbonŝance! Vere malbonŝance!"

"Kion vi celas per malbonŝance, Maŭmaŭ? Ĉu li batis vin lastatempe?"
"Ho, ne. Mi simple volas diri, ke li sukcesis eskapi el la urbeto hieraŭ nokte en la mallumo, kun kelkaj homoj de Ŭang la Leono. Mi preferus, ke ankaŭ lin oni estu kaptintaj vivantan. Ankaŭ li meritas iomete da survanga frapetado, kies vizaĝo estas same malkruda kaj mola kaj ronda kiel tiu de Ĉu Min."
...(297)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“但愿是这样吧,” 潘大叔说。忽然,他好像想起了什么,补充说,“我不知道,他们会不会又派储敏的总管那样的人,到乡下来收租子。”一听到这话,毛毛的脸色就立即变得苍白起来。刚才他脸上所闪现出的那点希望之光,马上就又完全消失了。

“我不知道,也许拍下来的又是那位总管。”他低声说,“他可以改换主人呀,不过他总是干他那老一套的活儿,这一点是没有疑问的。他总是会在我们面前摆样子的,对吗?倒霉!真倒霉,嗨!”

“你说倒霉,是什么意思,毛毛?最近他又打过你吗?”“哦,没有。我的意思是说,昨天夜里,他在黑夜中和王狮子的一些手下人逃掉了。我倒是希望他们能把他活活地捉住。他也应该挨几下耳光,他的面孔也是又圆、又柔、又嫩,象储敏一样。”
...(297)《山村》
*名著欣赏
2012.04.08
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 11 დეკემბერი, 2010 07:01:03

...
Onklo Pan fiksrigardis lin scivoleme kaj nenion komentis. Maŭmaŭ subite ekkonsciiĝis pri io stranga en la okuloj de Onklo Pan kaj eksaltis pro timo. Li aldonis rapide,
"Ne atentu tion, kion mi diris, Onklo Pan. Mi simple ŝercis. Mi ne seriozis. Volu esti bonkora, Onklo Pan, al neniu sciigu tion, kion mi diris pri la intendanto.

Mi vere tre ĝojis pro lia eskapo. Ne estas malbonŝance, sed bonŝance, vere bonŝance!"
Onklo Pan suspiregis, ĵetis alian rigardon kompateme al Maŭmaŭ, kaj diris, "Mi ja esperas, ke li ne revenos al la vilaĝo."
Maŭmaŭ jam komencis tremi, obsedita de la timiga ombro de l' intendanto.

Ĉiu en nia vilaĝo atendis proklamadon de la nova dinastio, instrukciojn pri la nova vivmaniero, la novaj impostoj, la nova guberniestro kaj la novaj tabuoj. Pasis pluraj tagoj, sed okazis nenio ekscita.

Nur sur la muroj de apudvoja ŝirmejo ekster nia vilaĝo aperis diverskoloraj afiŝoj.
Sed ne povis esti, de ilin eldonis la nova resegnaĵoj, ĉar ili ne sonis serioze. Ili aspektis kiel infandesegnaĵoj, groteskaj kaj strangaj kaj ridindaj.
...(298)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔好奇地望着他,什么话也说不出来。毛毛觉得潘大叔是眼色有点奇怪,现出恐怖的神色。所以他马上又补充了一句:“请不要把我的话放在心上吧,潘大叔。我只是说句笑话,并没有那个意思。潘大叔,请你行行好,切记不要把我讲的话告诉那位总管。

他能逃脱了,我真感到高兴。那并不是倒霉,而是幸运,非常幸运!”潘大叔松了一口气,又怜悯地望了毛毛一眼,说:“我倒希望,他再也不要到我们的村里来。你也不要再怕他了。”但总管家的影子仍然笼罩着毛毛的全身,他开始发起抖来。

我们村里的每一个人都在等待新的朝代发布声明。公告新的规矩、新的礼节、新的税例,新的县官和新的禁忌。好几天过去了,可是任何叫人兴奋的东西也没有出现。

只有我们村子外面路旁驿舍的墙上贴出了一些五颜六色的招贴来。看来它们不像是新政府发布的纲领,因为它们并不是那么一本正经。它们看上去象孩子们画的一些图画,很古怪、奇特和滑稽。
...(298)《山村》
*名著欣赏
9 apr.2012
senkulpa.gif

Flago (მომხმარებლის პროფილი) 12 დეკემბერი, 2010 01:13:54

...
Unu afiŝo bildigis vulpon kun longa densa vosto, kiu interparolis kun senvosta lupo, dume okulumante malsovaĝan paŝtiĝantan ŝafon. La rubriko de tiu bildo legiĝis "La bienulo (vulpo) kaj lia lia intendanto (lupo) komplotas kune por suĉi la sangon de la malriĉa kamparano (ŝafo)".

La plej komika parto estis tio, ke la vulpo havis pipon en la buŝo kaj tenis ĝin per antaŭa kruro. Alia afiŝo bildigis ĉasiston kun pafilo, kiun li celis al forkuranta vulpo. Ĉifoje la kamparano estis la ĉasisto, sed li estis alia kamparano: li havis ideojn revoluciajn kaj estis ano de la Kamparana Volontula Brigado.

Ĉiuj ĉi karikaturoj estis tre amuzaj por la rigardanto, kaj ridigis kaj gajigis multajn, sed ŝsajnis tro simplaj por havi ian gravecon. Ĉiuj registaraj dokumentoj antaŭe estis malprecizaj kaj malfacilaj, tiel malfacilaj, ke eĉ itaj inteligentuloj kiaj Benĉin nia taoisma pastro kaj Laŭ Liŭ nia rakontisto kelkfoje ne povis kompreni la signifon.
...(299)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
一张招贴上描绘着一只狐狸,拖着一条毛烘烘的尾巴,正在和一条没有尾巴的狼,对着一只驯良的吃草的羊挤眼睛。这张招贴的标题是:“地主(狐狸)和他的总管家(狼)正在计谋把穷庄稼人(羊)的血吸干。”

这张图画最有趣的一点是,这只狐狸嘴里衔着一根烟管,而且是用一条前腿托着它。另一张招贴绘着一个带枪的猎人,正在用枪瞄准一只逃跑的狐狸。这一次当猎人的可是一个庄稼人,但却与一般庄稼人不同:他有革命的思想,他是农民赤卫队里的一名成员。

这些漫画式的东西看上去非常滑稽叫人发笑,但是构思很深刻,引起庄稼人联想起他们过去的遭遇。一般政府的文告总是文绉绉的,非常难懂,甚至象我们的道士先生本勤和我们的说书人老刘有时都看不太懂。
...(299)《山村》
*名著欣赏
10 apr.2012
senkulpa.gif

ზემოთ დაბრუნება