Mesaĝoj: 460
Lingvo: 简体中文
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-23 00:25:20
Mi rifuzis konfirmi ŝian komenton, sed diris: "Sed kio kaŭzas, ke vi pensu pri li dum vi orkigas la harojn? Vi povas pensi pri li kiam ajn."
"Hahaha!..." Ŝia kurbiĝinta lango malstreĉiĝis kaj sonora ridado eksplodis el inter ŝiaj dentoj. "Kia supozo!"
"Ĉu mi ne pravas?" mi demandis. "Kiam oni faras unu aferon, la menso ne devus okupiĝi pri alia afero." Mi citis diraĵon, per kiu mia patrino kutimis alparoli Alan-on, kiam tiu laboris malstreĉe.
"Ha, vi estas pedanto kiel via patro!" ŝi klarigis serioze. Poste ŝi daŭrigis por korekti min: "Oni ne povas pensi, kiam oni klopodas pensi. Nur kiam oni faras ion oni pensas, ĉar la laboro stimulas pensadon."
"Do kian pensadon stimulas en vi la kombado?"
"Vi vere estas petolulo," ŝi diris. "Tio estas persona sekreto."
"Sed vi devas sciigi min pri ĝi, Onjo Krizantemo," mi petegis. "Tio vekis intereson!"
Dum kelka tempo ŝi restadis pensema. Poste ŝi demandis, "Ĉu vi vere volas scii?"
"Kompreneble."
"Nu, kiel mi diris al vi, mi pensis pri Mintun. Kaj ne nur la kombado pensigas min pri li, sed ankaŭ vi!"
Ŝi ekrigardis min ridetante. "Kiam ni estis novaj geedzoj, ĉiufoje kiam mi kombis miajn harojn kaj la moviĝon de miaj manoj, tiel same stulte kiel vi, sed li estis plenkreskinto, vi scias... Li konis multajn aliajn aferojn..." Subite ŝi paŭzis kaj la brilaj okuloj vitreciĝis, fikse rigardante la spegulon kvazaŭ ŝi revus pri io.
...(57)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
我不愿意证实她的这个议论。我只是说:“你只不过是在梳头,为什么忽然想起他来了呢?你尽可以在别的时候想他呀!”“哈,哈,哈!...”她那卷起的舌头松开了,在她两排牙齿之间扩散成一阵银铃似的笑声。“你的话真有意思!”“难道我说错了吗?”我问,“‘一一心不可二用’呀。”当阿兰干活忽然变得懒散起来了的时候,我的妈妈就常常喜欢说这样一句话,现在我把它在这儿引用起来。
“瞧你象你父亲一样,也是一个学究!”她板起面孔说。于是她纠正我:“当你真正要想一件事的时候,你倒不一定能够想得起来。只有当你正在做一件别的事情的时候,你就突然想起来了。一件事会勾起另一件事的记忆呀。”“你梳理头发,勾起了什么别的记忆呢?” “你真是一个顽皮的小伙子,”她说,“这是一个私人秘密呀。”“可是你得告诉我,菊婶,”我哀求着说,“你的话引起我的好奇!”
她思索了一会儿,接着问:“唔,你真的好奇吗!”“真的。”“唔,我不是告诉过你,我想起了明敦呀。而且也不单是梳头使我想起了他,你也使我想起了他呀。”她瞧了我一眼,发出了一个微笑。“我们刚结婚不久的时候,每次我梳头他就立在我背后,望着我的头发和我的手的动作,傻里傻气地,象你一样。不过,你知道,他是一个成年人呀... 他懂得许多事情...”她忽然止住了,她那闪亮的眼睛忽然变得呆滞无光,盯着镜子,好像在沉思一件什么事情。
...(57)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-24 00:20:38
Mi estis konfuzita. Kiel koncernis Mintunon ŝiaj haroj? Cetere, li estis tia pasinteculo, tute forgesita en la vilaĝo. Mi persone, ekzemple, havis tute nenian koncepton pri il. Kiam li forlasis la vilaĝon, mi estis apenaŭ kvinjara. Mi eĉ ne povis bildigi al mi lian aspekton. Nur unufoje, dum vespermanĝo, mia patrino menciis lin, en rilato al Laŭ Liŭ, al Onklo Pan, kiam li demandis al ŝi:
"Ĉu ne povas Onjo Krizantemo ami Laŭ Liŭ-on, kiu ŝin tiom adoras?"
"Laŭ Liŭ ja estas homo ĉarma," mia patrino diris. "Sed mi ne estas tute certa, ĉu aŭ ne li gajnos ŝian koron. Ŝi tro alte estimas Mintunon."
"Sed kial? Laŭ mia kompreno, Mintun foriris nelonge post ilia geedziĝo kaj de tiam ne skribis al ŝi eĉ unu linion. Tiu silentado egalas forlason. Ŝi havas tute nenian devon al li, eĉ se li ankoraŭ vivas."
"Sed ŝi amas lin ankoraŭ, laŭ mia opinio, ĉar li foriris por helpi al ŝi. Vidu, li estis tia junulo, kia ŝatas luksaĵojn. Li sciis, ke lia novedzino estas bela virino, do grandan feston li organizis okaze de l' geedziĝo, nur por honorigi ŝin. Kompreneble, li devis por tio preni monon de la pruntedonisto. Post la geedziĝo, la pruntedonisto devigis lin kvitigi la ŝuldon.
Tion li ja ne povis fari. Do la kreditoro forprenis lian tutan teron. Tiu okazaĵo hontigis lin, lezis lian honorsenton en la ĉeesto mem de lia adorata novedzino, ĉu ne. Tial tre frumatene iun tagon li devis forlasi sekrete la vilaĝon, dum Onjo Krizantemo ankoraŭ dormadis. La mesaĝo, kiun li postlasis, estis tiel emociiga, kvankam simpla, ke ŝi neniam povus ĝin forgesi. Li diris, ke li certe revenos iun tagon kiel eminentulo, pli eminenta ne nur ol la pruntedonisto, sed eĉ ol la bienulo Ĉu Min."
...(58)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
我感到迷惑起来。明敦与她的头发有什么关系呢?此外,他已经是属于过去的人,村里没有谁能够记得起他。比如说吧,我自己就对他一点印象也没有。当他离开村子的时候,我还不到五岁。甚至他是个什么样子,我也记不起来。我的母亲只有一次在吃晚饭的时候和潘大叔谈起过他,而那是与老刘有关的。那时潘大叔问妈妈:
“菊婶就不能对老刘有点好感么?老刘是那么喜欢她呀!”“老刘的确是一个可爱的人,”妈妈说,“但是我说不上他能不能讨到她的欢心。她总觉得明敦是个了不起的人呀。”“那是为什么呢?我听说明敦和她结婚不久就离开她了,从此就再没有给她寄过一行字。他渺无消息,也就等于和她没有关系了。就是现在也还活着,她对他也没有任何责任呀。”
“但是我想她仍然很爱他,因为他是为她才离开家的呀。你知道,他是一个喜欢场面的年轻人。他知道他的新娘子是一个美人,所以在他结婚的那天,他大大地热闹了一番,请了许多客人,为的是要抬举她。当然,办这桩喜事,他得向放债人借钱。可是喜事一完,放债人就逼他还钱。
他当然还不了。因此放债人就把他的几亩田全都拿走了。这样的意外真叫他感到难堪极了。你知道,这种事在他所爱的新娘子面前叫他大大地丢掉了面子。所以在一天大清早,当菊婶还在睡觉的时候,他就偷偷地离开了村子。他留下的话,虽然很简单,却是很叫人感动,菊婶永远也忘记不了。他说,他一定要回来,作为一个大人物回到家来,不仅要胜过那个放债的,甚至也要胜过田主储敏。”
...(58)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-24 06:29:48
"Sed kial li ne skribis eĉ vorton al ŝi dum tiom da longaj jaroj?"
"Eble li ne sukcesis sin eminentuligi," mia patrino klarigis. "Vidu, ordinara vilaĝano ne tiel facile progresas en la vasta mondo."
"Do li estas fantastikulo."
"Mi ne scias."
"Mi estas certa, ke Laŭ Liŭ povus gajni ŝian koron, se li vere klopodus," komentis Onklo Pan, paŭtigante siajn lipojn kiel maljuna virinĉasinto, kiu deklaras siajn spertojn. "Vidu, virinoj estas strangaj estaĵoj. Necesas premo antaŭ ol ili cedas. Laŭ Liŭ certe estas multrilate pli bona kaj pli sprita ol Mintun, mi supozas . Kion li devos fari, tio estas premi. Premi, mi diras!"
"Ĉu vi estas certa, Onklo Pan?" demandis suspekteme mia patrino.
"Ho, mi petas pardonon, sinjorino," Onklo Pan, pala kaj maltrankvila, subite konstatis, ke li fanfaronas al mia patrino, kiu estas virino. "Mi petas pardonon!
Ne atentu tion, kion mi diris, sinjorino. Mi estas stulta!" Kaj kiel lia kolo, tiel ankaŭ liaj vangoj ruĝiĝis kiel omaro.
Tiu konversacio, kaj la bildo pri l' karmeziniĝanta vizaĝo de maljuna Onklo Pan, baŭmis en mia menso, dum mi rigardis antaŭ la spegulo Onjon Krizantemo, kiu nun pripensis sian edzon ambician, iam junan vilaĝanon nomitan Mintun.
Dum mi estis slenta kaj penskaptita, Onjo Krizantemo komencis aranĝi siajn harojn, kaj finis tion post kvaronhoro. La haroj estis volvitaj en tuberon malantaŭ la kapo. Plurfoje ŝi pasigis siajn fingrojn sur la supro naturlume briletanta; kaj ŝi eligis suspiron.
...(59)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“那么为什么这么多年他连信都不写一封给她呢?”“也许那是因为他还没有变成一个大人物吧,”我的母亲解释说。“你知道,在外面的那个茫茫世界,一个普通乡下人要想成为一个大人物,并不是那么容易呀。”“那么他是在痴心妄想了。”“这可难说。”
“我相信只要老刘多下点工夫,他一定可以赢得菊婶的好感。”潘大叔说这话的时候,就呶起他那年老的嘴巴,好像是一个饱尝沧桑的风月老手在叙述自己的经验似的。“你知道,女人是一种古怪的东西,要她顺从,就得先施一点压力。我相信,从许多方面讲,老刘要比明敦机灵伶俐得多。我的意思是说,他应该做的是施加压力-压力呀!”
“你有把握吗,潘大叔?”母亲用怀疑的口气问。“啊,大娘,我得请你原谅,”潘大叔忽然道起谦来,脸色发白,也感到不安,因为他意识到他不该在我母亲-也是一个女人-面前夸口。“我请你原谅!大娘,不要理我所说的话吧。我的脑子糊涂呀!”他的脖子和双颊都涨红起来,好像龙虾一样。
当我望着镜子面前的菊婶的时候,潘大叔讲的话和他满脸涨红的那副样儿,就在我的脑海中浮现出来。菊婶是在想念-一个叫做明敦的年轻村人。当我正在不言不语地沉思的时候,菊婶开始挽起的发髻来。不到一刻钟工夫她就把这弄好了。那个发髻高耸在她的后脑上,她轻轻地用手在它乌黑闪亮的顶上捋了几下,接着她就叹了一口气。
...(59)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-24 23:13:22
"Li estas bravulo, viro!" ŝi murmuris al si, emfazante la finan vorton dum ŝi rigardis lastfoje la spegulon.
"Mi pardonos al li ĉion, se nur li iam revenos al mi."
Ŝi malfermis tirkeston de la tualetotablo kaj elpreni etan ujon, kiu enhavis pudron. Per la veluro frotis sian belegan nazeton.
Ambaŭflanke de la nazo troviĝis kelkaj lentugoj, do tie ŝi pudris pli abunde ol aliloke.
"Jam mi pretas," ŝi diris al mi kaj ridetis. Post sekundo ŝi aldonis ŝercvoĉe, "Ĉu mi aspektas kiel Verda Jado?"
"Jes," mi diris. "Sed ekzistas diferenco."
"Nome?" ŝi demandis scivole, dum la rideto iomete tristiĝis, kaj kaŝiĝis ŝiaj ekbrilantaj, egalecaj dentoj.
"Nu,laŭ Laŭ Liŭ ŝiaj brovoj aspektis kiel la mallarĝaj folioj de saliko, dum la viaj havas formon de nova lunarko."
"Kiam vi rimarkis tion?" ŝi diris timete, tamen ŝian vizaĝon rebriligis nova rideto.
"Kiam vi pudris vian nazon."
"Ha, petolulo!" ŝi ekkriis, kaj ŝia rideto fariĝis rideksplodo. "Sed tio plaĉas al mi. Mi ne deziras aspekti precize kiel Verda Jado."
...(60)Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“他是一个有志气的男子,一个大丈夫!”,她低声地对自己说。当她向镜子中她的脸庞作最后一瞥的时候,她特别加重了最后那个名词的语气,“只要有一天他回乡到我身边来,我什么都可以原谅他。”她抽开梳妆台的抽屉,从中取出一个装有扑粉的小盒,她把一块黄色的丝绒在盒内的粉上抹了一下,然后又把丝绒在她那娇小的鼻子上擦了一点粉。
在她那纤细的鼻梁两边散布着几颗雀斑,所以在着两边她特别把粉打得重一些。“现在我准备好了,”她对我说,发出一个微笑。过了一会儿她又用开玩笑的口吻补充了一句:“你看我象碧玉吗?”“象,”我说,“但是还有一点不同。”“什么不同?”他好奇地问,她那微笑同时也着上了一点忧郁的色调,她那洁白闪亮的细牙齿也藏起来了。
“唔,按照老刘的说法,”我说,“她的眉毛是象杨柳的叶子一样尖,但你的眉毛却是象一钩新月。”“你什么时候看出来的?”她急切地问,但她的面孔却被一个新的微笑照亮了。“当你在你的鼻子上扑粉的时候。”“呀,你这个顽皮的小男人!”她叫出声来,她的微笑扩展成为一连串的大笑声。“但我喜欢这个样子。我不愿意一丝不差地象碧玉那个样儿。”
...(60)《山村》
*名著欣赏
1 mar.2012
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-26 00:32:04
Verda Jado estis la protagonisto en serio de historioj, kiujn unu post alia dum semajno rakontis al ni Laŭ Liŭ antaŭ proksimume monato. Ŝi estis bela kaj virta. Ŝia edzo estis soldato, kiu dum invado far japanaj kaperistoj dum la dinastio Ming, iris al la marbordo por defendi la landon. Vespere antaŭ lia foriro li diris al sia edzino, ke li ne revenos se ne estos forpelitaj invadintoj.
Li sukcesis plenumi sian deziron, sed pro tio bezonis tutajn dek du jarojn. Dum la longaj bataljaroj li estis tiel okupata, ke tampon li ne trovis eĉ por skribi al ŝi, tiel ke onidiroj asertis, ke li estas kaptita de l' kaperistoj kaj kondukita al Japanio por esti sklavo. Inter ĉiuj ĉi ektimoj kaj malbonaj sciigoj, venis al ŝi multaj svatantoj, tiel dandaj kiel kleraj sinjoroj, kiuj proponis post alia ŝi mondon da riĉaĵo kaj oceanon da amo.
Sed unu post alia ŝi rifuzis ilin. Fine, kiam ŝia ardo al la heroa edzo kreskis ĝis la "krevopunkto", la longe-atendito subite aperis en la vilaĝo kun titoloj kaj medaloj.
"Ha, nur imagu la momenton de ilia renkontiĝo, vi allogaj damoj kaj kleraj sinjoroj!" nia rakontisto konkludis.
"Ili estis tiel pasie amaj, kvazaŭ ili aĝus nur dudek du jarojn!"
"Kiel Verda Jado!" flustris al si Onjo Krizantemo.
"Ĉu eble Mintun elektis militistan karieron?"
"Ĉu al vi plaĉas militisto kiel edzo?" mi demandis, aŭdinte la flustron.
"Nu..." ŝi subite ruĝiîs. Ŝi rifuzis respondi al mia demando, kaj marŝis hezitpaŝe ĝis la angulo, kie staris la ŝpinrado, kaj levis skarpvolvitan pakaĵon. "Ni iru," ŝi diris. Kaj ni eliris.
...(61)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
碧玉是一个系列故事中的一位主角,从上月起,老刘连续讲此故事已有一个多星期了。她是一个美丽而又忠诚的女子。她的丈夫是一名下级武官,在明代日本海盗入侵中国沿海的时候,他奔赴海防阵地保卫国家。在他离开的前夕,他告诉他的妻子说,如果他不祛除海寇,他就永不回来。
他成功地完成了他的任务,但这却足足花费了他十二年的工夫。在长期的战斗中,他连给妻子写信的时间都没有,因此就有谣言传回来,说他已被海盗所俘虏,已被送到日本当奴隶去了。在这充满了使人焦虑的不幸消息中,许多人托媒人来向她求亲,其中有花花公子,也有读书人。他们都对她表示无限的爱慕和献给她无数的金银,
但是她都一一拒绝了。最后当她对她英勇的丈夫的焦灼思念发展到了“爆发点”的时候,她望眼欲穿的男人终于在村头出现了,挂满了勋章和封号。“嗨,各位先生和仕女们,请想想他们会面时的情景吧!”我们的说书人就这样结束了他的故事。“他们热烈地相亲相爱,好像他们还不过只是二十一岁的年轻人!”
“象碧玉一样!”菊婶自言自语地低声说,明敦会不会从军去了呢?”“你喜欢一个当兵的丈夫吗?”我听了她那句低声私语以后问。“嗯...”她忽然脸红起来。她拒绝回答这个问题。她用犹豫的步子走向墙角那儿去-纺车就在那儿。她提起一个包袱。“我们走吧,”她说。于是我们就离开了屋子。
...(61)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-26 22:31:00
Kiam laŭ vojeto ni atingis la placon, ni vidis Laŭ Liŭ-on sidanta sur benko en la sunlumo, kun la dorso apogita al la trunko de antikva acero, frontanta la enirejon de l' vojeto. Li zumis subvoĉe kanteton, kiu soris en la aeron kiel lulkanto. Kantante li svingis la kapon dekstren-maldekstren, kiel patrino, kiu balancas lulilon.
Ekvidante Onjo Krizantemo, li tuj ĉesis kanti, kaj stariĝis kaj maltrudiĝeme ridetis kvazaŭ dekokjara junulino. Ĉiam li estis maltrudiĝema antaŭ Onjo Krizantemo.
"Ĉu al la urbeto denove, Onjo Krizantemo?" li demandis per klara, karesema voĉo, dum lia vizaĝo karmeziniĝis.
"Jes," ŝi respondis, ekrigardante oblikve al li .
Sekvis iom da silento, kaj ni plu marŝis en la direkton de l' ŝoseo. Laŭ Liŭ nin sekvis heziteme, kvazaŭ plaĉus al li promeni sed li ankoraŭ ne decidiĝis. Kiam ni atingis la randon de l' vilaĝo, li subite parolis denove:
"Bela tago, ĉu ne?"
"Jes, tre bela," respondis Onjo Krizantemo.
Sekvis alia paŭzo. Kaj ni atingis la ŝoseon. Ankoraŭ marŝis ŝanceliĝeme malantaŭ ni Laŭ Liu. Tre brilis la suno, kaj varmis la aero. Mi sentis, ke pro la varmeco min dorso iom jukas. Similis al julio, kvankam jam estis malfruaŭtune. Vico de migrantaj sovaĝaj anasoj grakis gaje super niaj kapoj. Tiam abrupte Laŭ Liŭ venis apuden dekstre de Onjo Krizantemo kaj flustris al ŝi ameme:
"Ĉu mi rajtas porti vian pakaĵon? Ankaŭ mi iras al la urbeto."
"Dankon, ne!" ŝi diris sektone. "La pakaĵo estas tre malpeza. Mi kapablas ĝin porti."
"Ho!" Laŭ Liŭ ellasis dolore la unusilabaĵon kaj restadis silenta. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj brilis sub la suno kiel maturiĝinta pomo. Dume malrapidiĝis liaj paŝoj. Denove li malantaŭiĝis
"Ni rapidu!" diris Onjo Krizantemo al mi, rigarkinte ke la Laŭ Liŭ retretis.
...(63)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
当我们沿着小路来到广场的时候,看见老刘正坐在一个凳子上晒太阳,他的背靠着一棵面对巷口的古老的枫树。他正在低低地吟诵一支短歌,歌声在空中飘忽,象一支催眠曲。当他在吟诵的时候,他的头轻轻地在两边摇晃,好像一个母亲在摇一个摇篮。
当他瞧见菊婶的时候,便立刻停止吟咏,站起身来,发出了一个羞涩的微笑,象一个十八岁的大姑娘。他每次见到菊婶,就老表现出一副羞答答的样儿。“又到镇上去吗,菊婶!”他用一个清晰而又柔和的声音问。他的脸色也涨红了。“对,”她回答说,斜斜地望了他一眼。
接着就是一阵沉寂。我们向前走了几步,快要走上大路。老刘犹豫地跟在我们后面,好像是想要散步而又下不了决心的样子。当我们快要走出村子的时候,他忽然又开口了:“今天的天气真是好,不是吗?”
“是的,真是好,”菊婶回答说。 又是一阵沉寂。这时我们已经来到大路上。老刘仍然犹豫不决地跟在我们后面。太阳照得非常温暖,是一个晴朗的天气。我感到背上有点发痒的味儿。这颇有点象七月的天气,虽然节令已是晚秋。
一群向南飞去的大雁,正在我们上空发出嘎嘎的叫声。忽然老刘大步赶上前来,走到菊婶的右边,同时殷勤地低声说:“我能帮你提提这个包袱吗?我也是要到镇上去呀。”“谢谢你,不需要。”她用一个干巴巴的声音说,
“这个包袱很轻,我自己能够提。”“哦!”老刘发出充满了苦痛的叹声,别的话再也说不出来了。他的面色变深紫红,在太阳光中看上去就像一个熟了的苹果。与此同时他的步子也慢了来了。他又落到了后面。“我们快走吧!”菊婶对我说,发觉老刘已经后退了。
...(63)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-27 09:37:02
Ni plirapidigis niajn paŝojn. Kiam Onjo Krizantemo marŝis rapide, ŝi moviĝis kvazaŭ flugante, ĉar ŝi estis tre malpezstatura. Mi ne povis atingi ŝin, kaj ankaŭ mi malantaŭis kelkajn paŝojn. Pro tio, ke venteto blovis kontraŭ mian vizaĝon, mi povis flari la dolĉan parfumon en la pudro sur la lentuga nazeto de Onjo Krizantemo, kaj mi povis aŭdi la susuradon de ŝia robo, kiu mem ŝajnis parfumita.
Mi tuj ekscivolis, ĉu ankaŭ Laŭ Liŭ jam rimarkis tion saman. Mi turnis mian kapon. Jen! Laŭ Liŭ treniĝis tre malproksime, ŝanceliĝante kvazaŭ infaneto. Lia vizaĝo estis jam tre pala.
"Onjo Krizantemo!" mi kriis kaj alkuris ŝin, "Laŭ Liŭ aspektas tre malfeliĉa. Ĉu vi scias kial?"
"Ne, tion mi ne scias," ŝi respondis flegmatone.
"Cetere, tio estas lia persona afero. Ne ĝenu vin."
"Kompatinda, mi tiom bedaŭras!" mi diris, sentante ke ŝi ne estis sufiĉe afabla al li. "Li estas tiel agrabla viro. Li tiel bele rakontas!"
"Jes, li bele rakontas, sed..." Onjo Krizantemo ĉesis tuj post la komenco.
"Sed kio?" mi demandis tre agitite.
"Sed li ŝajnas ne tre vira. Li estas tro virineca."
"Kion vi volas diri?" Mia scivolo plifortiĝis.
"Ĉu vi ne rimarkas, ke li kantas knabinece?"
"Ho, tion mi tre ŝatas!" mi ekkriis. "Li estas eksterordinare ĉarma, kiam li ludas rolon knabinan."
"Tion vi diras ĉar vi estas infaneca."
"Do vi estas plenkreskinta?" mi demandis serioze.
"Ĉu plenkreskintaj virinoj ne ŝatas knabinecajn virojn?"
Ŝi ruĝiĝis. "Nu, mi ŝatas virojn ambiciajn," ŝi murmuris malaplombe. "Laŭ Liŭ ĉiam restados vilaĝa distristo kaj nenio pli. Li tute ne similas la heroojn en siaj rakontoj, kiuj havas ĉiuj ekscitajn karierojn. Tiujn virojn mi adoras..."
"Sed ne la viron, kiu rakontas tiajn fascinjn historiojn pri ili?" mi interrompis ŝin.
"Ho, vi petolulo!" ŝi ekkriis. "Ni ĉesigu la temon. Ni proksimiĝas al la urbeto."
...
我们加快了脚步,当菊婶快走的时候,她的动作仿佛似飞一样,她苗条身轻。我赶不上她,落后了好几步。一阵微风向我吹来,我可闻见菊婶扑在她鼻梁两边那儿颗雀斑上的粉末所发出的香气。我也可以听到她的衣服所发出的褶褶声。-这声音中似乎也含有香气。
我马上就感到好奇起来:是否老刘也同样闻到和听到了呢。我掉过头来望了一下。瞧!老刘已经掉队很远了,他彳亍地走着,象个病人一样。他的面孔没有一点儿血色。“菊婶!”我走上前去,喊了她一声,“老刘看来是非常痛苦。你知道是为什么吗?”
“不知道,我不知道。”她一个毫无感情的声音说,“不管怎样,这是他个人的事。不要去管他吧。”“可怜的老刘,我真为他难过!”我觉得菊婶对他未免太不厚道了。“他是一个多么可爱的人。他给我们讲了那么多动人的故事!”
...
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-27 23:32:13
Kiam ni alvenis la urbopordon, mi lastfoje ekrigardis laŭ la ŝoseo. Malaperinta estis Laŭ Liŭ. Ĝis la urbeto li ne sekvis nin. Mi sentis triston, ĉar mi memoris lian vizaĝon, kiu estis mortpala depost kiam Onjo Krizantemo rifuzis lian helpon pri la pakaĵo.
Ni marŝis sur la larĝa ŝtona trotuaro laŭ la ĉefstrato de la urbeto, kaj alvenis grandan angulon, kie troviĝis kotonbutiko. Ni eniris. Vidiĝis granda stoko de kotono kaj staploj de bobenoj.
Ili amasiĝis ĝis la plafono. Tio estis butiko, kiu kolektis la materialon, kaj vendis ĝin al indiĝena firmao en "La Urbego", kiu pere de kompradoro havigis ĝin al fremdaj fabrikoj. Mezaĝa butikisto kun leporlipo elvenis de malantaŭ la alta vendotablo, kiu entombigis lin ĉar li estis malalta.
...(65)
Li fumis longan pipon kaj, pro tio ke liaj lipoj ne povis tute fermiĝi, la fumo po iom eskapis el diversaj buŝanguloj kvazaŭ el amaso da brulanta bovinfekaĵo. Ŝajnis, ke Onjo Krizantemo tre ofte vizitis lian butikon, ĉar li alparolis ŝin kiel malnovan amikinon, kun stranga speco de leporlipa rideto:
"Bela tago, Onjo Krizantemo, ĉu ne? Nu, kio nova en la vilaĝo?"
"Jes, bela tago, Mastro Ŭang," Onjo Krizantemo respondis. "Nenio speciale nova en la vilaĝo krom tio, ke nia taoisma pastro travivis ian miskomprenon kun fantomo."
"Kio? Kun fantomo?" la butikisto diris kun scivolemo kaj interesiĝo.
"Jes, lia sorĉo estis iel malĝusta. La fantomo ne obeis lian ordonon kaj persekutis lin, minacante lian vivon. Kompatinda, li kuŝis pli ol du monatojn en la lito."
"Hahaha, gratulon al li," la butikisto ridis elkore, dum lia leporlipo streĉiĝis tiel strikte, ke ĝi ŝajnis tuj diserĝonta. Mi havis grandan zorgon pri li. Sed li ŝajnis ne multe sin ĝeni, kaj daŭre ridadis.
"Ho, traktu bonkore la kompatindan," petegis lin Onjo Krizantemo, gapante al liaj strangaj lipoj. "Serioze, kia estis la negoco lastatempe?"
"Ne tre gajiga," la butikisto diris, formetante siajn ridetojn.
...
当我们来到城门的时候,我转向后面的大路望了一眼,老刘已经不见了。他没有径直跟着我们来到镇上。我感到有些难过,因为我记起,在菊婶回绝了他愿意替她提包袱的要求以后,他的脸色立刻就变得惨白了。
我们在那条作为大街的石铺得道路上行走,直到一个拐弯的地方,那有一个收棉花和棉线的店铺。我们走进店里去。店里积有着大量的棉花和一堆一堆的纱锭。
这些东西堆得有天花板那样高,全都是这个店收购来得、然后再又转卖给下游“大城市”的一个土货商店-这个商店又通过一个买办把这些货物卖给外国人开的纱厂。一个中年的、嘴唇裂了口的店伙从一个高高的柜台后面走出来-这个柜台几乎把他埋没了,因为他的身材太矮。...
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-28 07:32:40
"Kion vi volas diri?" Onjo Krizantemo mienis serioze.
"Mi volas diri, ke iom malaltiĝis denove la prezoj de indiĝenaj fadenoj," la butikisto respondis kun tristesprima vizaĝo, kiu, kune liaj nekaŝeblaj elstaraj antaŭaj dentoj, aspektis iom malagrable. "Malgraŭ tio, neniu volas aĉeti."
"Ĉu ĉesis funkcii la fabrikoj en l' Urbego?" Onjo Krizantemo demandis timeme.
"Jes, lastatempe. Jen kial mi havas tian stokegon de kotono kaj fadenoj, kiujn ne venas kolekti miaj malnovaj aĉetantoj malsupre de la rivero." Li indikis per sia longa pipo la amasojn.
"Kial? Ĉu ni vivos senvestaĵe?"
"Kial?" Mastro Ŭang reĵetis la demandon kaj eksuĉis sian pipon. "Pro enlandaj militoj!
Ni, kiuj loĝas en ĉi tiu kaŝita mondangulo, neniam ĝenis nin pri tiaj aferoj. Sed la homoj jen kaj jen interbatalis la tutan tempon depost kiam la Imperiestron oni detronigis. Tiu militestro kontraŭ alia kaj inversa. Mi ne scias, kiom el ili aktuale intermilitas."
"Mi aŭdis, ke tio ĉi estas nova Dinastio-Respubliko, oni diras? Sed ĉu la homoj ne portos vestaĵojn en la nova Dinastio?"
"Militon, mi diras, sinjorino!" Mastro Ŭang profunde suĉis la pipon kaj fumo skuiĝis kiel pluraj serpentoj el la aperturoj inter liaj misformitaj lipoj. "Oni nun pretigas militon grandskalan -tion mi aŭdis. Kaj ĉiuj teksfabrikoj en la Urbego malsupre de l' rivero fermiĝis pro tio."
...(68)《Montara Vilaoĝo》
@@@@@@
...
“你这是什么意思?”菊婶的表情变得严肃起来。“我是意思是说,土纱的价钱又下跌一些了,”店老板做出一副愁眉苦脸的样儿回答说。他这副样儿,和他那一排无法掩盖住的凸出的门牙联在一起,显得怪难看的。“即使这样,市面上还是没有什么生意。”“难道‘大城市’的纱厂都不开工了吗?”菊婶焦虑地问。
“是的,他们最近不开工了。这也就是为什么我店里现在存的棉花和土纱有这么多,下游城市的顾主不再上来收购呀。”他用他的长烟管指了指店里积压的那一堆东西。“为什么呢?难道以后我们可以不穿衣服过日子吗?”“为什么?”店老板反问道,又开始吸起他的烟管来。“因为打内仗呀!”
“我们住在这偏僻乡下的人从来不管这些事。但是自从皇帝被推翻以后,他们就一直打来打去。这个军头头打那个军头头,那个军头头打这个军头头。我真不知道现在有多少军头头在你打我,我打你。”
“现在是个新朝代了-大家把这叫做民国。难道朝代变了,人们就可以不穿衣服吗?”“打仗呀,嫂子,我的意思是说打仗呀!”店老板在烟管上使劲吸了一口,烟从他那个不规则的嘴唇里冒出来,好像许多条小蛇从一些小洞口里扭出来一样。“他们现在正在准备大打一场-我是这样听说的。因为这个缘故,下游那个“大城市”里的所有织布厂都关门了。”
...(68)《山村》
*名著欣赏
Flago (Montri la profilon) 2010-marto-29 01:48:58
Onjo Krizantemo kapjesis al si kaj ŝajnis kompreni, sed paliĝis vizaĝo. Dumlonge ŝi ne povis eĉ vorton elparoli. Ŝi fiksrigardis scivoleme Mastro Ŭang kvazaŭ ŝi ne rekonus liajn apartajn lipojn. La butikisto sin ne ĝenis pri ŝi, sed daŭre suĉadis sian pipon. Kaj daŭre elŝteliĝis la fumo tra la triangulaj truoj inter liaj lipoj kaj liaj larĝaj suprenturnitaj naztruetoj, kaj fine komplete vualis lian platan vizaĝon.
"Aĥ, dio!" ekkriis Onjo Krizantemo finfine, "kiel mi vivtenos min? La homoj ne deziras fadenojn!"
Mastro Ŭang forblovis la lin ĉirkaŭantan fumon, kaj demandis mildatone, "Kiom da fadenoj vi havas? Mi faros mian eblon por vi. Kiel malnova amiko mi vin ne perfidos."
"Ĉirkaŭ du ĝinojn."
Onjo Krizantemo malvolvis la pakaĵon kaj elprenis plurajn bobenojn da blankaj fadenoj. "Ĉifoje ili estas fajnegaj, Mastro Ŭang," ŝi diris, "ĉar mi ŝpinis ĉiujn en la taglumo."
"Kiel do? Ĉu vi ĉesigis noktlaboron? Efektive, vegetaĵolea lampo ne taŭgas pro la ŝpinado."
"Nu, tiu ĉi junulo loĝis kelkajn tagojn ĉe mi," ŝi diris, ridetante kaj indikante min. "Mi devas prizorgi lin kiel gastiganto."
...(69)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
菊婶自己点头称是,似乎理解了,但她的脸色苍白起来。有好一会儿她一句话也说不出来。她用探问的眼光望着王老板,好像她不认识他那个特殊的嘴唇似的。这位店老板也没有再理会她,只是继续抽他的烟。烟缕继续从他嘴唇上那三角形的缺口和朝天的鼻孔里飘出来,最后就把他整个的扁平面孔都笼罩住了。
“咳,天呐!”菊婶最后叫出声来,“我将怎么活下去呢?人们不再收购我纺的纱了!”王老板把他面上的烟吹散了,用一个比较温和的调子问:“你带来了多少纱?我将尽力为你想办法。既然是老熟人,我总不能让你没有路走呀。”“两斤。”
菊婶打开她的包袱,取出好几个雪白的纱锭。“这次是上好的纱线呀,王老板,”她说,“因为它们都是我在大白天的阳光里纺出来的。”“这是怎么一回事?难道你不再在夜里纺线了吗?当然,在油灯下是纺不出好线的。”“唔,这个小家伙在我家里住了好几天,”她微笑地说,手指着我。“我当主人的,得陪他呀。”
...(69)《山村》
*名著欣赏