Contribuții/Mesaje: 460
Limbă: 简体中文
Flago (Arată profil) 22 aprilie 2010, 09:50:30
Ni iris kune ĝis la templo, kie la festo estis preta. La soldatoj restadis ekstere de la urbeto, kaŭrante, kun la pafiloj apude. Oni servis al ili teon kaj refreŝigaĵojn. Kaj por ke ili restu kontentaj, oni disponigis al ili tri vazegojn da hordea vino kaj korbegon da sekigita bovaĵo.
Entute ili estis nur ĉirkaŭ cent viroj, do la trinkaĵo pli ol sufiĉis por ilia bezono.
Ili ĉiuj aspektis lacaj kaj sovaĝecaj. Montriĝis, ke ili forlasis la ĉefarmeon, kaj neniu prizorgis ilin. Vidante la vinon, ili komencis kanti nordan kamparanan kanton, kiu sonis sentimente kaj malĝoje.
Onklo Pan, aŭdante la melodion, diris sekrete al mi dum ni marŝis al la templo kun la oficiro kaj liaj suboficisroj, "Ili estas kamparanoj el la nordo. La melodion mi konas. Kutimis kanti ĝin la homoj, kiam ili laboris sur la kampoj. Mi estas certa, ke denove okazis granda inundo de la Flava Rivero, alie ili ne iĝus dungitaj soldatoj."
"Ĉu tial oni aliĝas armeon?" mi demandis flustre.
"Jes, la inundo detruas ilian teron. Foje, kompreneble, kiam okazas interna milito surloke, ili ne povas labori, kaj ankaŭ tiam ili devas armeaniĝi, por sin vivteni."
"Ho." Alian opinion mi ne kapablis proponi, ĉar neniam mi spertis militon.
...(90)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
我们向镇上的东岳庙走去,筵席已经在那里摆好了。丘八们都留在城外,盘腿坐在地上,他们的枪支躺在他们身边。他们也得到茶水和点心的招待。为了叫他们高兴,同时还送来了三大桶酒和一箩筐干牛肉,供他们大吃。
他们一共只不过一百来人,所以酒是尽够他们喝的了。他们都现出一种狼狈不堪的样子。看来他们是从主力掉下来的部队,因此也没有人管他们。他们一看见酒就开始哼起一支歌来。这是北方农民唱的一支歌,听起来使人有一种抑郁和怀乡之感。
潘大叔和我们正跟那位军官极其随从一同向东岳庙走去,他一听到这歌调就偷偷地对我说:“他们都是北方来的庄稼人,我一听到这个调子就知道了,大家在地里干活的时候就唱这种调子。我相信,黄河一定又发大水,否则他们就不会去当兵了 。”
“人们是这样才去当兵的吗?”我低声地问。“对,大水淹掉了他们的田地。当然,有时那里也打起仗来。一打仗大家也就无法干活。究竟还得吃饭嘛,所以他们就只好去当兵咯。”“哦。”我说不出什么道理,因为我从来没有看见打仗。
...(90)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 23 aprilie 2010, 09:28:57
Ni fine atingis la templon. La manĝaĵoj estis jam surtabligitaj. Vinboteloj kaj tetasoj troviĝis apude sur tableto. La oficiro kaj liaj gardistoj eksidis unuflanke de la tablo, kaj aliflanke ni. Pro tio, ke ĝi estis tablo longa, ni ĉiuj povis sidiĝi antaŭ niaj gastoj.
La manĝaĵoj aspektis belaj kaj odoris frandinde, kaj estis preparitaj de l' privata kuiristo de Ĉu Min. La oficiro ŝajnis ege ĝui ilin, ĉar li ne multe parolis, sed manĝadis kaj trinkadis. Sed post tri kruĉoj da vino, li komencis babili pli amikece, kun vizaĝo jam ruĝa.
"Vidu," li diris al Benĉin, kiu scivoleme rigardadis lin kvazaŭ aŭguristo, kiun ĉiam intersas vizaĝo de fremdulo, "ne estas nia kulpo, ke ni prunteprenas iom da mono aŭ valoraĵoj de l' ordinara popolo dum nia hejmeniro. Tio apartenas al ili. Ĉiam ili nin evitas, kvazaŭ ni estus venenaĵo. Ili taksas nin banditoj, sciante, ke ni malvenkiĝis. Ili devus nin trakti, kiel vi traktas nin."
"Jes, jes," Onklo Pejfu diris. "Vi estas popola armeo, mi scias."
"Kiom prava vi estas!" la oficiro diris pli laŭtvoĉe, glutante ankoraŭ unu tason de l' forta vino. "Kaj ankaŭ ne ni sed la japanoj kulpas la malvenkon. Ili vendis al ni pafilojn rustintajn kaj malnovajn kuglojn, kiujn ili kaptis de la rusoj en Nordoriento antaŭ dekoj da jaroj. Nia komandanto estas ĝentlemano, kiu fidis la vortojn de l' japanoj. Li ne ekzamenis ilin en la tago de ilia alveno. Sed kiam ni malkovris, ke l' armiloj tute ne funkcias, estis jam tro malfrue."
...(91)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
最后,我们来到了庙里。那里摆出了一大桌子菜,傍边的一个小桌上还摆出了瓶装的酒和一些茶具。那位军官和他的卫兵坐在桌子的一边,我们坐在另一边。这是一条长桌,我们可以和客人面对面地坐着。
桌上的菜,不仅味道佳,样子也好看。这全是地主爷储敏的私人厨子亲自做的。那位军官似乎非常欣赏他的手艺,兴致很高,酒喝得很多,菜也吃得不少,谈锋也很健。酒过三巡以后,他的语调开始变得更友善起来,他的面色也泛红了。
“你知道,”他说,望着本勤-此人一贯对于生人面孔感到兴趣,也像一个算命先生似的,以极大的好奇心望着他,“我们在回家的路上,向老百姓借点钱或贵重物品,并不能算是我们的过错呀。过错是在他们身上。他们老是躲避我们,好像我们就是有毒的东西。他们知道我们被打败了,老是把我们看成是土匪。他们应该象你们这样对待我们才对呀。”
“对,对,对,”佩甫伯说,“你们是老百姓的子弟兵,我知道。”“你这才说得对啦!”军官用更高的声音说,又咽下了一杯热酒。“这次我们吃了败仗,也不能怪我们,应该怪日本鬼子。他们卖给我们的军火,原来都是他们五十多年以前在东北从俄国人手中缴获的一些生了锈的枪支和老掉了牙的子弹。我们的司令是个君子人,他相信日本人的话。日本人交货的时候他也没有检查。当我们发现这些军火没有用的时候,事情已经是太晚了。”
...(91)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 25 aprilie 2010, 22:57:25
"Domaĝe! Domaĝe!" Laŭ Liŭ komentis simpatie, skuante fortege la kapon pro malestimo pri la malhonestaj japanoj. "Domaĝe! Domaĝe!"
"Nu, ne ĝenu vin," aldonis la oficiro konsleme, "ni ankoraŭ ne pagis la japanojn. Neniam ni pagos ilin, ĉar ni malvenkis en la milito."
"Tre bone, tio plaĉas al mi," Benĉin diris. "Ĉiuj fremduloj estas sentaŭguloj. Ili ne kredas pri amikeco, ne kredas pri fantomoj, kaj eĉ ne kredas pri la taoisma pastro! Nur pri unu afero ili kredas: enspezado de mono. Ĉu ne terure?"
La babilado daŭris, daŭradis ĝis la kvara posttagmeze, kiam la adjutanto de l' oficiro, vila giganto, memorigis lin pri la horo, dirante ke ili devus jam adiaŭi aŭ ili ne povus atingi ĝustatempe sian stabejon en la Hordo.
Do la oficiro stariĝis kaj esprimis sian dankemon pro la riĉa bankedo kaj la bonvolo de l' loka loĝantaro kiel ĝin pruvis la "taŭge elektita delegacio". "Se ne necesus rapidi," la oficiro aldonis, "ni volonte restus ĉi tie dum kelkaj tagoj por ĝui kompletan ripozon."
...(92)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“太不好!太不好!”老刘用同情的口吻说,连连摇头,表示他对那骗人的日本人的憎恶。“太不好了!太不好了!”“不过,没有关系,”那军官自我安慰地说,“我们还没有给日本人付钱呢。我们永远也不会付钱给他们,因为我们吃了败仗。”
“这才对,我赞成这种态度,”本勤说,“一切洋鬼子都不是好东西。他们不相信友谊,不相信鬼神,更不相信道士!他们只相信一件事情:捞钱。你看可怕不可怕?”
我们的这种闲谈一直持续到下午四点多钟的时候。这时那军官的副官—一个毛茸茸的粗汉子—提醒他,应该起身告辞,否则他们就不能按时到达他们驻在北方的总部。
那军官于是便站起来,表示他对这餐丰富的酒菜的欣赏和对这个“精心挑选的民众代表团的盛情的感谢,”“如果我不是因为要急于离去,我们倒很想多呆几天,彻底地休息一下。”
...(92)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 26 aprilie 2010, 08:56:44
“Kiel domaĝe, ke vi devas tuj foriri, ” Onklo Pejfu diris ĝentile. “Ni tiel bone akordiĝis! Sed ne permesu, ke ni malhelpu vian gravan vojaĝon, ĉiuokaze, kvankam ni tre dezirus, ke vi restu ĉi tie ankoraŭ kelkajn tagojn.”
Poste ni eliris kaj tramarŝis la straton por renkonti la soldatojn ekster la urbomuro. Jam tute senhoma estis la strato, kaj fermitaj estis la pordoj de ĉiuj butikoj. Eĉ ne cigaredbudo vidiĝis. Nur disvagis kelkaj senmastraj hundoj, snufante la krurojn de l’ buĉistaj taburetoj aŭ
nin rigardante per okuloj malicaj kaj scivolaj.
Ekblovis frida vento de l’ alia flanko kaj blovis en la aeron kelkajn ĉifaĵojn da paperaĉo kuŝintajn forlasite sur la rubejoj ĉe l’ senhomaj stratanguloj. Ili kirliĝis super ni, ululante kvazaŭ infanoj senhejmaj, sentigante al ni dezertecon. La oficero subite suspektokule ĉirkaŭrigardis kaj demandis al Onklo Pejfu, “Kie estas la homoj, kiujn vi reprezentas?”
Pro la demando mortpaliĝis Onklo Pejfu, liaj lipoj griziĝis kaj tremis liaj manoj. “Ili restas endome, sinjoro, festante kiel libertagon vian alvenon,”li balbutis, signife okulumante al Laŭ Liŭ helpopete.
“Do kial la pordojn ili fermis?” denove demandis la oficiro.
“Pro l’ aparta kutimo en ĉi regiono, sinjoro,” Laŭ Liŭ klarigis, klopodante helpi al Onklo Pejfu. “Kiam ni festas libertempon, ni konservas rigoran silentadon.”“Tio ne plaĉas al mi,” la oficiro diris. “Ordonu, ke ili elvenu festi kune kun ni.”
“Nu...”
...(93)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“真可惜,你们得马上就离开, ” 佩甫伯彬彬有礼地说。“我们相处得这么好!不过您们的行程也很重要,我们也不便强留,虽然我们真诚地盼望您们能在这里多住几天。”于是我们便往外走,穿过街上,来到城外与那些士兵会合。街上现在是空无一人,所有店铺的门都关了。甚至卖香烟的摊子也没有一个。只有几只无家可归的野狗在东张西望,绕着卖猪肉的屠案嗅来嗅去,同时对我们投射惊奇和恶意的眼光。
一股寒风忽然从另一边扫过来,把这空无一人的街头垃圾堆中的废纸吹了起来。这些废纸片在我们的头上旋转,象孤儿一般发出了呜咽的声音,使人起一种荒凉寂寞之感。那军官忽然用怀疑的眼光向周围探视了一番。他问佩甫伯:“你们所代表的那些民众到哪里去了呢?”
一听到这问题,佩甫伯就马上面色发白,嘴唇发青,双手颤抖,“他们都呆在家里,长官,由于您们的到来,为了表示庆祝,他们特放了一天假。”他支吾其词地说,双眼直盯着老刘,希望他来解围。
“那么他们为什么要把门关起来呢?”那军官又问。“这是这里的一种特殊风俗,长官,”老刘解释着说,想为佩甫伯解围。“当我们在过一个假日的时候,我们是素来保持安静的。”“我不赞成这种过假日的方式,”军官说,“叫他们出来与我们同乐。”“唔...”
...(93)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 27 aprilie 2010, 09:30:59
Ne atendante respondon, li marŝis rekte al linaĵbutiko, kiu apartenis al Ĉu Min, kaj frapis plurfoje la pordon. De interne aŭdiĝis neniu respondo. Senpacienciĝe li komencis piedfrapi ĝin per siaj plandnajlaj botoj. Nur iom ektremis la pordo sed rifuzis malfermiĝi.
Poste aldonis la adjutanto sian helpon, pugnobatante ĝin. La silenta pordo jam ekmuĝis kvazaŭ malproksima tondro, kio tremigis pro timo ĉiujn reprezentantojn. Finfine la pordo malfermiĝis. Aperis de interne eta metilernanto, kiu tute tremegis kiel museto antaŭ kato.
"Via moŝto," li pepis, "mi petas, ne mortigu min. Mi estas nur povra metilernanto. Mia mastro Ĉu Min ankoraŭ ne pagis al mi mian pasintjaran poŝmonon.
Mia monujo estas tiel malplena hodiaŭ kiel mia stomako. Nenion mi manĝis depost la pasinta vespero."
"Kie estas via mastro kaj la komizoj?" la oficiro kriis plenvoĉe al la knabo, kvazaŭ li volus engluti lin vivantan.
"Ili ĉiuj fuĝis, sciante ke Viaj Moŝtoj estas venontaj. Via Moŝto, nur povra knabo mi estas. Mi petas, ne mortigu min!"
...(94)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
那军官没有等待回答,就径直走近储敏所开的一家布店面前。他连连敲了好几下门。可是里面没有回应。他变得不耐烦起来,便开始用他那钉满了平头钉的靴子在门上乱踢。那门略为震动了一下,没有打开。
于是他的副官走过来相助,用拳头在门上大锤特捶起来。这个沉默不语的门开始发出一种象远方雷轰的音响,使这几位“代表们”全身凉了半截。最后门总算是开了。一个小学徒从门里露出面来,全身发抖,象一个小耗子在一头猫面前一样。“官长老爷,”他吱声说,“请不要杀我。我只是一个可怜的小学徒。我的老板储敏大爷还没有付给我去年一年的零花钱。我的荷包是象我的肚皮一样空。从昨天晚上起,我没有吃过一口东西。”
“你的老板和店伙到哪里去了?”军官厉声地对这个小学徒吼着,好像他要把他活生生地吞进嘴里去似的。“他们们知道您老爷要来,都早已逃走了。老爷,我只不过是一个可怜的孩子,请不要杀我!”
...(94)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 28 aprilie 2010, 08:51:56
Ne respondis la oficiro al la metilernanto, sed enrigardis la butikon esploreme. Ne multe da stoko restis malantaŭ la servotablo. La oficiro turnis sin al Onklo Pejfu, "Do vi ne rigardas nin kiel banditojn, ĉu?"
"Ne, ne, sinjoro," balbutis Onklo Pejfu.
"Ne argumentu!" la oficiro kriis, distrite vangofrapante lian maljunan vizaĝon. "Mi scias ĉion!"
Li kaj la adjutanto kaj gardistoj kuregis al la urbopordego, kaj kriis al la soldatoj: "Envenu, fratoj! Prenu laŭvole ĉion, kion vi trovas!" Ĉiuj soldatoj reagis kvazaŭ elektrizitaj kaj entorentis sur la straton. Krioj, kriĉoj, piedbatoj kaj falado de pordoj kreis bruegon. Per helpo de la ĝenerala konfuziĝo, ni defuĝis al la kamparo.
Plurfoje Onklo Pejfu falis teren kaj batis sian kapon kontraŭ ŝtonojn, kaj sangis lia nazo. Benĉin, rigide kurbdorsa, tute ne povis kuri, sed lasis sin ruliĝi laŭ deklivo en sekan fosaĵon ekster la urbomuro, kie lin kovris la marĉa herbo. Onklo Pejfu fine trovis grandan piramidon da bovinsterko kaj enŝoviĝis en ĝin kvazaŭ skvama maniso. Tamen Laŭ Liŭ kaj Onklo Pan kaj mi sukcesis fuĝi hejmen.
La soldatoj pasigis la tutan posttagmezon per prirabado de la urbeto. Vespere ili bruligis diversajn tablojn kaj seĝojn por havi fajrojn. Frue en la posta mateno ili foriris, lasante afiŝon gluitan al la urbopodego, kiu anoncis, ke, se ilia estro venkus en alia batalo kaj iĝus provincestro en la estonteco, ili certe revenus por puni la falsajn reprezentantojn de l' loka loĝantaro kaj la "pen-dum-meritajn komplotintojn".
...(95)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
那军官没回答这个学徒的话,却用探查的眼神向店内窥望。柜台后面没有什么货物。绝大部分值钱的东西都已藏起来了。军官掉过头来,对佩甫伯说,“你们也把我们看成是土匪了,咹?”“没有,没有,长官,”佩甫伯结结巴巴地说。“不用分辨!”军官大吼一声,顺便在佩甫伯苍老的脸上打了一个耳光。“我现在全知道了!”
他带领他的副官和卫兵跑出城门,大声地对他的士兵喊:“进城,弟兄们!你们能拿到什么就尽量地拿!”所有的丘八们,象通了电似的,潮水一般涌进城里来。喊声、叫声、脚踢声和门倒声,搅在一起,乱作一团。我们在这大混乱中就乘机逃到村里来了。
佩甫伯在地上载了好几个跟头,脑袋也在石头上碰伤,他的鼻子也流起血来。本勤,由于腰弯和筋骨不灵,根本跑不动,只好从城外的一个斜坡上滚到下面的一个田沟里,在一些荒草中躲藏起来。佩甫伯最后算是碰见一大堆干牛粪,于是他便象一只穿山甲似的,钻了进去,隐藏起来。老刘、潘大叔和我,倒是终于跑回家来了。
那些丘八们把这个小镇抢劫了一整个下午。晚间他们烧掉了一大堆椅子和桌子取暖,到第二天早晨他们才离去,在城门上贴了一张“临别赠言”,内容是:如果他们的将军将来能打一次胜仗,成了本省的督军,他们一定要再回来,惩罚这些假冒的群众代表和那个“应该绞死的幕后策动者。”
...(95)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 28 aprilie 2010, 22:07:26
Post kelkaj tagoj alvenis kun lambastono Onklo Pejfu por viziti nian vilaĝon. Li tordis unu maleolon kiam li fuĝis de l’ soldatoj, kaj ĝi ankoraŭ ne tute resaniĝis, malgraŭ la multaj dozoj da kuracherbaj medikamentoj, kiuj li preskribis al si. La vergo, kiu ĉiam lin akompanis, nun pendis per ŝnureto de lia zono.
Kiam li hopadis ĝi balanciĝis tien-reen kvazaŭ la vergo de vaganta magiisto. Li iris unue viziti Benĉin-on, kies dorso tordiĝis, kaj poste Laŭ Liŭ-on, kiu dum multaj vesperoj ne povis rakonti, ĉar movi la krurojn li ne povis post rapidega hejmenkurado tiun tagon.
"Mi bedaŭras, ke tiel neatendite elfalis," Onklo Pejfu uzis al Laŭ Liŭ la samajn pardonpetajn vortojn, kiujn li jam uzis al Benĉin. "La venkitaj soldatoj estas eĉ pli malbonaj ol banditoj. Ili prirabis absolute ĉion. Al la butikoj linaĵaj kaj rizaj de bienulo Ĉu Min restas eĉ ne unu seĝo!"
"Sanon al li," nia rakontisto diris, masaĝante siajn rigidajn krurojn. "Al homoj kiel vi kaj mi li ne devis difini la malplezuran taskon. Ne ni deziras lupreni lian teron, ĉu?"
"Nu, nu," Onklo Pejfu murmuris dubeme. "Nu, jes. Ho, ne! Ho,ne!"
...(96)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
几天以后,佩甫伯拄着拐杖来到我们的村里。他的脚踝骨在他逃避那些丘八的时候扭伤了。虽然他为自己开了许多中药方治疗,但至今还没有复原。他那根永不离手的教鞭,现在也只好用一根小绳掉在自己的腰带上。
当他一瘸一拐地往前挪动着步子的时候,这根教鞭就像一个江湖玩把戏的人的魔杖,前后摆动起来。他先去看那扭了腰的本勤,接着就去瞧老刘。此人在那天没命地逃跑时伤了腿,也走动不得,因此有许多晚上无法继续说书。
“我觉得很对不起人,事情发生了这样没有预料到的变化。”佩甫伯使用了他曾本勤说过的道歉话,来求老刘的原谅。“那些溃兵真是比土匪还糟。他们把所有的东西都抢走了,一点也不留。地主爷储敏的布店和米店,里面连一张椅子也没有留下。”
“活该,这样才好,”我们的说书人一面揉着自己行动不灵的腿,一边说,“他不应该找你和我这样的人去干那样的肮脏事。我们并不需要佃他的田种呀,对吗?”“嗯,嗯,”佩甫伯不置可否地支吾起来:“嗯,对。不,不,不对!对!不,不,不对!”
...(96)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 29 aprilie 2010, 21:54:43
Li diradis dum longa tempo "jes" kaj "ne" kaj ne povis decidiĝi pri sia sinteno al Ĉu Min. Fine li rezignis kaj hopis en nian domon. Vidante Onklo Pejfu kun lambastono la unuan fojon, Onklo Pan ne povis ne rideti, kaj diris, tute senrankore, "Bela laboro, ĉu? Esti ĉefreprezentanto de l' popolo, ĉu? Ni preĝu Dion, ke oni neniam denove elektu nin."
"Ne ŝercu, Onklo Pan," Onklo Pejfu serioze diris, brovumante. "Mi vere devis tion fari."
"Mi scias," diris Onklo Pan. "Sed ne necesas, ke mi..."
Voĉo de ekstere interrompis Onklo Pan: "Vidu! Kio pri la pago, kiun vi promesis al mi?"
Tion aŭdigis Benĉin, la "Reprezentanto de l' religia mondo". Li enŝanceliĝis kun promenbastono, kiel centjarulo.
"Pro la damaĝo al mia dorso mi ne povos dum ankoraŭ multaj tagoj gvidid la diservon, kaj vi vidis proprokule, ke tiu damninda ĉevalo detruis mian sanktan ĉapon.
Kion vi diras pri tio? Kompensaĵon mi ne postulas, sed nur la justan pagon, kiun vi promesis en la nomo de Ĉu Min."
...(97)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
他不停地说“对”和“不对”,连连重复了多少次,最后还是决定不了他对储敏的态度。没有办法,他只好放弃一切解释,又一瘸一拐地来到我们家。潘大叔还是头一次看到佩甫伯拄着一根拐杖,他禁不住笑了起来,但他的语调中一点恶意也没有。“真是干了一桩妙事,咹?当上了众人的代表头头。求求菩萨,下次我们千万可不要再当选了。”
“不要开玩笑,潘大叔,”佩甫伯用一个严肃的声音愁眉苦脸地说,“我是不得已,非干不可呀。”“我懂得。”潘大叔说,“我不一定要干呀...” 这时外面飘进来了一个声音,打断了潘大叔:“喂,你答应过我的报酬怎么说?”
这是“宗教界的代表”本勤的声音。他拄着一个拐杖,象个百岁老人似的,蹒跚地走了进来。“我背上负了伤,今后有好一阵子我不能做法事了。你也亲眼看见过,那头该死的马儿把我的方巾帽也踩坏了。对这些损失你怎么说?我不要求你赔偿,但你代表储敏所开的那张合法支票可得兑现啦。”
...(97)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 2 mai 2010, 04:27:21
Onklo Pejfu kuntiris siajn maldensajn brovoharojn tristgrimace, kaj tremis intermite liaj lipoj elpuŝante kelkajn senkoherajn vortojn: "Mi bedaŭras, Benĉin, ke mi devas rompi mian promeson. Ĉu Min rifuzis pagi eĉ unu moneron, pro tio ke la taskon ni ne plenumis sufiĉe bone. Ni ne, ĉu? Eĉ la elspezojn kontraŭ kuracherbaj medikamentoj mi ne rajtas pretendi."
"Vere estas tre malbonŝance, Benĉin," komentis mia patrino. "Se ne pagas Ĉu Min, nenion povas fari Onklo Pejfu."
"Vi pravas, tute pravas!" Onklo Pejfu diris al mia patrino, rigardante dume la taoisman pastron, kaj lin preskaŭ larmigis ŝiaj kompatemaj vortoj.
"Sed, Pejfu," mia patro diris, "kion vi intencas fari, havante unu torditan maleolon?"
"Instrui! Instrui, kompreneble! Finiĝis la milito. Jam ne trapasos venkitaj soldatoj. Bienulo Ĉu Min malfermis denove siajn butikojn" Mi devas fefunkciigi mian lernejon. La instruado estas mia metio." Kaj li svingis la vergon en la aeron per sia maldekstra mano, kaj la vergo rekurbiĝis kaj frapis lian torditan maleolon. Li grimacis pro la doloro.
"Ĉu revenos la samaj infanoj al la lernejo post tiu terura okazaĵo?"
...(98)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
佩甫伯愁苦地拧紧了稀少的双眉,成为一个哭丧脸的样子,间歇地颤抖着嘴唇,发出这样几句不连贯的话语:“对不起,本勤,那张支票我兑现不了。储敏半个铜子也不给。他说我们的事情没有办好。我们确实也没有办好,对吗?我吃中药花了不少钱,甚至这药钱我也不能向他要。”
“这也真够不幸,”我的母亲说,“如果储敏拒绝拿出钱来,佩甫伯有什么办法?”“你说得对,绝对地对!”佩甫伯对我的母亲说,眼睛望着这位道士先生,几乎要被她同情的话感动得流出泪来。“不过,佩甫,”我的父亲说,“你的脚踝已经扭了,你将怎么办?”
“教书!当然还是只有教书!战争已经结束了。也不会再有什么溃兵经过这里了。储敏地主爷的店铺可以重新开门了。我也得重新开我的学堂呀。教书是我的本行呀。”他用左手把教鞭向空中一挥,它落了下来,正好打在他那被扭伤的脚踝上,他脸上出现了一个痛楚的表情。“经过了这一桩可怕的事件,你还能把学生弄回来上学吗?”
...(98)《山村》
*名著欣赏
Flago (Arată profil) 3 mai 2010, 21:30:42
"Jes, kompreneble. La riĉuloj ne povas lasi needukitaj siajn infanojn. Sed, bedaŭrinde, ĉifoje Ĉu Min insistis redukti la kvindek ĝinojn da rizo al tridek tri, kaj tiel estos."
"Kiel li povas?" mia patro demandis surprizite. "Kvinde ĝinoj da rizo por la edukado de infano estas jam tro malmulte!"
"Vi pravas," konsentis Onklo Pejfu, kaj dume en liaj okuloj ardis subpremata kolero, kiun tamen estingis larmoj. "Sed kion fari? Li diris, ke ni ne sukcesis malhelpi prirabadon fare de l' venkitaj soldatoj, kiel ke lin trafis granda perdo. Li evidentigis al mi, ke, se mi ne akceptus la redukton, li forprenus el mia lernejo la infanojn. Mi ja ne kapablas marĉandi kun li, ĉar mi estas maljuna."
Mia patro nenion plu diris, sed skuis deprimite sian kapon. Premadis la silento. Onklo Pejfu ekmaltrankviliĝis, kaj baldaŭ adiaŭis. Tuj sekvis lin Benĉin, ankoraŭ postulante la pagon promesitan kaj malgrandan kompenson kontraŭ la perdo de lia sankta ĉapo.
...(99)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
“当然,当然。有钱人不能让他们的孩子没有教养呀。只是很不幸,这次储敏坚持要把那半担米的学费减到三分之一担。而且他说了就算。”“他怎么能干出这种事来?”我的父亲惊愕地问,“一个孩子上学,只付半担米的学费,已经是够少的了。”
“你的话说得对,”佩甫伯表示同意。他那被抑制住的怒火又要在他眼里燃烧起来,幸好当时涌出的泪水把它溅熄了。“但是我有什么办法呢?”他说,“因为我们没有能阻止溃兵的抢劫,他遭受到了很大的损失。他毫不含糊地对我说,如果我不同意减低学费,他将叫他的孩子退学。,我已经这么老了,我不能和他讨价还价呀。”
我的父亲再也没有什么话好说,只是沮丧地连连摇着头。这时室内出现的沉寂使人感到压抑。佩甫伯开始不自在起来。没有多大一会儿他就离开了。本勤紧紧地跟着他,仍然逼他付出他所答应过的报酬,额外还要求赔偿他那顶方巾帽的损失。
...(99)《山村》
*名著欣赏