ورود به محتوا

Strangaj loknomoj

از darkweasel, 12 فوریهٔ 2010

پست‌ها: 56

زبان: Esperanto

vincas (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2012،‏ 13:00:04

En Litovio estas vilaĝoj nomataj Ŝveicarija (Svislando), Bezdonys (eble nomo estas farita
el vorto furzi), Rojus (paradizo), Londonas (Londono), Paryžius (Parizo)

En Litovio estis ankaŭ vilaĝo nomata Apŝiktavirviai (surfekitaj ŝnuroj).

AlexN (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 12:53:13

Vilaĝo Mars (Marso) apud Moskvo.

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 5 مهٔ 2012،‏ 19:33:46

Forigite

darkweasel (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 12:01:44

Ĉi-semajne tri germanoj provis ŝteli la signon "Fucking", sed estis kaptitaj de la polico provante elfosi la signon. rido.gif

fajrkapo (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 21:12:07

En Malago (Ne-ago?, pigrurbo??), Hispanio, proksime al la Sunmarbordo-Costa del Sol kaj Belamaro-Marbella, estas vilaĝeto:
-Canillas de Aceituno: olivarba blankharetoj ridulo.gif

Paulinho (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 21:18:05

En la usona ŝtato Michigan estas urbo kies nomo estas Hell. La vorto estas germana, kaj signifas luma. Sed kio estas "Hell" en la angla, lingvo de usono?

eitanulo (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 22:22:37

En Israelo la urbo kie mi loĝas nomiĝas- "Reĥovot".
Hebree ĝi signifas "stratoj".. lango.gif

Ahh.. Kaj Tel-Aviv signifas "olda-nova" ridego.gif

fajrkapo (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 22:52:55

eitanulo:Tel-Aviv signifas "olda-nova" ridego.gif
Neee, ĝi signifas la vivo estas teo. ´´
Hispane ĝi signifus mi vidis vian-(te-la-vi)

eitanulo (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 23:02:12

Kion..? XD

fajrkapo (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2012،‏ 23:14:13

eitanulo:Kion..? XD
Te´-la-viv´: (La) vivo estas teo, sendube...Almenaŭ ekde la mezepoko aŭ romanaj tagoj. okulumo.gif

بازگشت به بالا