Đi đến phần nội dung

Strangaj loknomoj

viết bởi darkweasel, Ngày 12 tháng 2 năm 2010

Tin nhắn: 56

Nội dung: Esperanto

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 13:07:46 Ngày 12 tháng 2 năm 2010

Saluton al vi ĉiuj!

Mi volas ĉi tie scii pri nomoj de lokoj (urboj, lagoj, montoj, vilaĝoj, kaj tiel plu), kiuj ial estas amuzaj, se oni parolas certan lingvon. Bonvolu ankaŭ indiki, kion signifas la vorto laŭ kiu lingvo.

Amuzaj estas ankaŭ speciale longaj aŭ mallongaj nomoj.

Ne esperantigu la urbnomojn, sed konservu ilin en la origina literumado (en latinalfabetaj lingvoj) aŭ, en nelatinalfabetaj lingvoj, uzu ofte uzatan (ne nepre Esperantecan) transliterigsistemon. Vi povas doni proksimuman prononcindikon.

Mi komencos:
- Fucking [fukin], Aŭstrujo; angle fucking estas verbformo de to fuck = "fiki"
- Großklein [grosklajn], Aŭstrujo; germane groß signifas "granda", germane klein signifas "malgranda"
- Kleinklein [klajnklajn], Aŭstrujo; parto de →Großklein
- Rottenegg [róteneg], Aŭstrujo; angle rotten egg signifas "putrita ovo"
- Drogen [drogen], Germanujo; germane Drogen signifas "drogoj"
- Katzenhirn [kácenhirn], Germanujo; germane Katzenhirn signifas "katcerbo"
- Sexbierum [mi ne scias la prononcon nederlandan], Nederlando; en pluraj lingvoj sex signifas "koito". Bier estas almenaŭ germana (kaj ŝanĝite Esperanta] por "biero", kaj Rum, almenaŭ germane, estas "rumo".
- Kissing [kisin], Germanujo; angle kissing estas verbformo de to kiss = "kisi"
- Aliaj similaj germanlingvaj urbnomoj kun sufikso -ing, kiuj havas alian signifon en la angla, estas Wedding (Berlino, Germanujo) = "geedziĝo", Mailing (Ingolstadt, Germanujo) = "poŝti", Attaching (Freising, Germanujo) = "aldoni", Gaming (Aŭstrujo) = "ludi", Simmering (Vieno, Aŭstrujo) = "stufi", Hacking (Vieno, Aŭstrujo) = "haki", kaj Petting (Vieno, Aŭstrujo) = "seksludi"
- Pissen [pisen], Germanujo; germane pissen estas "pisi"

Eble mi aldonos pliajn pli malfrue. Ĉu vi konas iujn?

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 15:17:07 Ngày 12 tháng 2 năm 2010

Apude ĉi tie: "Pillenhof" = Korto de la piloloj

Heliogabalus (Xem thông tin cá nhân) 08:52:58 Ngày 13 tháng 2 năm 2010

Estas ankaŭ en Meksiko kelkaj lokoj kun tre amuzaj nomoj.

Ĉiuj nomoj venas el Meksiko:

ŕ = /r/

r = /ɾ/

- Las Guapas [lasgŭápas] La belulinoj
- Salsipuedes [salsipŭédes] Foriru, se vi povas
- Gato Colorado [gatokolorádo] Ruĝa Kato
- Arroyo Seco [aŕojoséko] Seka Rivereto
- Perros Bravos [peŕosbrábos] Brutecaj Hundoj
- Palos Altos [palosáltos] Altaj Stangoj
- Palo Gacho [palogáĉo] Stangaĉo
- Pito Real [pitoŕeál] Reĝa Kaco
- Paso del Macho [pasodelmaĉo] Vira Paso
- Chiqueritos [ĉikerítos] Porkejetoj

Mi montras malmultaj ekzemploj, sed estas pli.

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 11:42:17 Ngày 13 tháng 2 năm 2010

En belgio estas multaj tiaj nomoj:

Ixelles (XL grandeco de vestaĵoj)
Clavier: klavaro
Humain: homo
Bouge: movu
Champion: ĉampiono
Le lac de l'eau d'heure (la lago de la akvo de la horo, sed tiel skribita oni komprenas la lago de la odoro).
Jette: ĵetu
Huy (ui): jes
Dinant: diru ne
Givet (J'y vais0: Mi iras tien
Malmedy (mal me dit): malbonaĵojn (ŝli) diras al mi.

Kaj jen tri kiuj signifas nenion, sed mi ŝtas ilin: Waha, On kaj Theŭx (ŝajnas kiel sono de kraĉo)

kaj mi forgesas multajn.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:50:32 Ngày 13 tháng 2 năm 2010

En Skotujo ekzistas vilaĝo nomata "Peinlich". Germane tiu ĉi vorto signifas "embarasa".

En Japanujo ni trovas "Fukyu", kiu pensigas anglalingvanon pri fuck you = "fikiĝu"

En Norvegujo ekzistas la vilaĝo "Å", kaj en Francujo ekzistas "Y". En la Usona subŝtato Kalifornio ekzistas "Zzyzx" - verŝajne en ĉiuj laŭalfabetaj urblistoj la lasta urbo.

En Konektikuto (Usona subŝtato) troviĝas "Mianus", elparolata /maj ejnas/, tute same kiel la angla my anus = "mia anuso".

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 17:51:12 Ngày 15 tháng 2 năm 2010

Tri strangaj loknomoj en Bavario:

1. "Lachen" (= ridi)
2. "Aha" (= ?)
3. "Ruhe" (= silento!)

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 18:14:58 Ngày 15 tháng 2 năm 2010

darkweasel:En Konektikuto (Usona subŝtato) troviĝas "Mianus", elparolata /maj ejnas/, tute same kiel la angla my anus = "mia anuso".
Ankaŭ en Francio ekzistas Anus, kiu estas parto de malgranda komunumo. (Komunumo estas la plej malgranda administra unuo. Povas esti urbo aŭ vilaĝo.)

La plej fama urbo kun amuza nomo en Francio estas Montcuq, kiu preskaŭ sonas kiel mon cul (“mia pugo”).

Mi trovis amuzajn nomojn ĉi tie, ekzemple:
[LISTO]
Arnac-la-Poste (arnaque la poste: friponu la poŝton),
Bourré (ebria),
Chilleurs-au'x-Bois (chieur aŭ bois: ne vere ĝusta vorto, sed pli-malpli “fekisto en arbaro”),
Moisy (moisi: putrinta),
Pauvres (malriĉuloj),
Vatan (va-t’en: iru for).[/list]En Kebekio (Kanado), iu urbo nomiĝas Saint-Louis-du-Ha! Ha!, kun krisignoj en sia oficiala nomo.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:38:07 Ngày 15 tháng 2 năm 2010

Eddycgn:
2. "Aha" (= ?)
Tiu vorto estas en Esperanto a ha.

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 21:40:48 Ngày 15 tháng 2 năm 2010

kaj ni ne forgesu ke Francio antaŭ nomiĝis "la Gaule" = "erektiĝo" !^^

arcxjo (Xem thông tin cá nhân) 01:31:06 Ngày 17 tháng 2 năm 2010

En Pollando oni povas trovi multajn amuzajn, kuriozajn aŭ stultajn loknomojn (~ montras naza vokalo):

[LISTO]
Stare Babki: [stare bapki] maljunaj virinaĉoj
Baby: [babi] virinaĉoj
Złe Mięso: [zŭe mjẽso] malbona viando rido.gif
Ruska Wieś: [ruska vjeŝ] rusa vilaĝo (ordinare)
Zgniłe Błoto: [zgnjiŭe bŭoto] putrinta koto
Włochy: [vŭoĥi] signifas haraĉojn, sed sonas kiel pola 'Italio'.
Zgon: [zgon] mortiĝo
Białykał: [biaŭekaŭ] blanka-fekaĵo
Psie Głowy: [pŝje gŭovy] kapoj de hundoj
Niepiekło: [njepiekŭo] ne-infero
Zimna Wódka: [ĵjimna vutka] malvarma vodko lango.gif
Jęczydół: [jẽĉiduŭ] ĝemkavo
Lenie Wielkie: [lenje vjelkje] pigruloj grandaj
Półkoty: [puŭkoty] duonkatoj
Twarogi Ruskie: [tfarogi ruskje] rusaj kazeoj (ordinare)
Rusek Wielki: [rusek vjelki] ruso granda (ordinare)[/list]Ktp.

Mi ie interrete trovis mapon de polaj lokoj havantaj iujn strangajn nomojn, sed nun mi jam ne scias kie.

Ps.
- Fucking [fukin], Aŭstrujo; angle fucking estas verbformo de to fuck = "fiki"
[urlilo]
La plej ofte ŝtelita trafiksigno de Aŭstrio? lango.gif

Quay lại