Al la enhavo

Pri La 20-a Vintraj Olimpiaj Ludoj, en Vankuvero

de Abras, 2010-februaro-14

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-22 16:09:09

Eddycgn:Mi forgesis kie mi legis ke estas permesata anstatuigi ĉiujn "ĥ" per k. Ĉu vi scias?
Mi havas problemojn tajpi "ĥ"! Mia tajparo ne reagas, ankaŭ per EK.
Dankon
Eddi
Certe estas skribata tio, sed ankaŭ kontraŭita de multaj. Kaj en Lernu vi povas uzi ĉiam la iksan sistemon.

nigrarozo (Montri la profilon) 2010-februaro-22 16:11:16

Bedaŭrinde, mi ne vidis tiajn fotojn...

Abras (Montri la profilon) 2010-februaro-22 17:21:57

Mi finfine devas mem korekti la titolon de ĉi tiu fadeno. La titolo diras "20-a" sed la televido diras "21-a." Fakte estas la 21-aj vintraj olimpiaj ludoj. Miajn pardonpetojn. Ĉu iu povas redakti tiun? Miajn dankojn

Jen bonkvalitaj fotoj de multaj sportoj kaj gravaj eventoj. Ili estas el "The LA Times" kaj en la angla, sed unu bildo valoras... vi certe komprenas.

@ Espi: Pri kurlingo, mi ne konas multajn. Mi volus lerni almenaŭ la regulojn, kaj eĉ ludi ĝin. Sed mi devas aligi "iutage" al la dua volaĵo -- ne estas proksime multaj kurlingejoj. lango.gif

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-28 17:56:20

JEEEES!!! La svedinoj gajnis la oran medalon! Kurlingo vere estas ŝako sur la glacio! Estis tre tre streĉa kaj bona batalo inter Kanado kaj Svedujo.
Ĉi tie en Germanujo oni devis rigardi la matĉon nokte. De la nula ĝis la tria horo. (*oscedas*) Sed valoris la penon.
rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-28 21:22:41

Gratulon al Finnlando pro ĝia memorinda venko en la bronzmedala glacihokejmatĉo. La Finnoj ne malkuraĝiĝis kiam ili estis malantaŭe 3-1 kun nur unu triono ludota, kvarfoje golis en la lasta triono, kaj efike elportis la grandegan premon, kiun sur ili metis la Slovakoj en la lastaj minutoj de la matĉo.

Estis tre agrable kaj nervozige sekvi la matĉon, eĉ por fremduloj, kiuj neniun specialan teamon pli ŝatis ol la alian.

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-28 22:36:30

JES! ESTAS VERA! Kromperiodo dum la finmatĉo de glacihokeo inter Kanado kaj Usono ...
Kio okazos demando.gif
Kiu devu gajni?
Ĉu la kanadanoj aŭ usonanoj? Mi ne scias...
Mi vere estas ekscitita!

Ĉaŭ

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-28 22:59:44

GOOOOOOOOOOOOOOOOOOOLO!!!!!!! por Kanado!!!
Gratuladon!!!!

Kaj Germanujo okupas la duan lokon de la medala taksado!
Granda sukceso!

Bonan feston al la kanadanoj!

Estis bona Olimpiko, ĉu ne? Dank' al Vankuvero!

Ĝis Soĉi je 2014!

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-28 23:18:56

Gratulojn al la kanadanoj!
Mi ĝojas ke la simpatiaj gastigantoj gajnis kontraŭ la usonanoj.
La ludo estis nekredeble rapida. Mi pensas ke estas multe pli plezurige mem ludi ol spekti tiun frenezon.

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-28 23:26:21

Espi:GOOOOOOOOOOOOOOOOOOOLO!!!!!!! por Kanado!!!
Gratuladon!!!!

Kaj Germanujo okupas la duan lokon de la medala taksado!
Granda sukceso!

Bona festo al la kanadanoj!

Estis bona Olimpiko, ĉu ne?

Ĝis!
J J J J J J J J J J J J E S !

En tiuj ĉi Ludoj, la kanada teamo kutime estis tre forta dum la du unuaj trionoj, kaj iom lama en la lasta triono, sed feliĉe por ni, ili kapablis elteni ĝis la fino, kaj finfine golis en la kromperiodo.

Gratulon ankaŭ al la usona kaj slovaka teamoj por ties tre bonaj kaj respektindaj rezultoj en glacihokejo. Kaj ankaŭ al la svisa teamo, kiu faris ege rimarkindan aperon en la ligo de la plej fortaj nacioj en hokejo, tre zorgante Kanadon, kaj starante tute respektinde kontraŭ Usono (2-0).

Reen al la supro