Į turinį

Kunmetaĵoj kun "iu"

Oŝo-Jabe, 2010 m. vasaris 14 d.

Žinutės: 37

Kalba: Esperanto

AlfRoland (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 14 d. 19:48:53

Saluton Klaus-Peter!
Espi:
laŭ ReVo "gepatro" estas neologismo kaj simple signifas "patro aŭ patrino", do unu nedifinita parto de gepatroj.
Jes, sed ReVo ankaŭ diras jene:
ReVo:
Rim.: Tia uzo devias de la tradicia, kaj ne ĉiuj esperantistoj ĝin akceptas. Vd la ĝeneralan noton ĉe ge-.
En la menciita noto legeblas jenon:
ReVo:
Rim.: Laŭ sia tradicia senco, ge- implicas pluron kaj normale la substantivoj per ĝi formitaj aperas en plurnombro.
Laŭ mi, afiksoj tre gravas en vortfarado, kaj ni nepre evitu ŝanĝi ilin. En PIV (tria eldono 1987) la vorto "gepatro" ne estas.

"Gepatro" ne nur estas neologismo, ĝi tute malobservas la difinon de "ge-"!

Mi ne certas ĉu la signifo de "ge-" estas fundamenta, sed mi supozas tion.

Espi:
"Prizorganto" ne devas esti patro aŭ patrino, sed eble ankaŭ instruisto aŭ pedagogo.
Se oni scias la sekson, plej bone estas diri "patro" aŭ "patrino", sed se endas uzi neŭtralan esprimon uzu "unu el la gepatroj".

En la Sveda lingvo estas du vortoj uzeblaj en tiuj kazoj: "Målsman" kaj "Vårdnadshavare". Laŭ mia vortaro la unua estus "proparolanto" en esperanto kaj la dua "zorganto".

Amike
Alf

darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 14 d. 20:15:44

Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.
Hm, unue vi parolas pri nacieco, poste pri lingvaneco. Nu, tio ne gravas. Mi estas germanlingva aŭstro (aŭ aŭstra germanlingvano) kaj akceptas gepatro.

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 15 d. 11:44:34

darkweasel:
Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.
Hm, unue vi parolas pri nacieco, poste pri lingvaneco. Nu, tio ne gravas. Mi estas germanlingva aŭstro (aŭ aŭstra germanlingvano) kaj akceptas gepatro.
Mi trovis en mia vortaro "generinto" = gepatro.
La "ge" de generinto ne estas prefikso sed parto de la radiko "generi".
Tiun vorton mi ne trovis en la Akad. tames troviĝas en la ReVo.
Mia patro estas mia generinto, mia patrino estas mia generinto, ambaŭ estas miaj generintoj. Sen la malbela prefikso ge-.

Ĉu tio estas permesata?

AlfRoland (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 15 d. 12:32:18

Eddycgn:
[..]
Mia patro estas mia generinto, mia patrino estas mia generinto, ambaŭ estas miaj generintoj. Sen la malbela prefikso ge-.
Ĉu tio estas permesata?
Eble "generinto" estas uzebla, se nur la alparolata persono komprenas.
Tamen mi pensas ke eblas generi ne nur idojn. Laŭ mi la problemo estas ege teoria. Celante nur unu el la gepatroj oni plej ofte scias ĉu temas pri patro aŭ patrino.

Kelkfoje necesas esprimi ke la biologiaj gepatroj ne respondas pri infano. En tiaj okazoj eble "proparolanto" aŭ "zorganto" taŭgus.

Korekte uzata, "ge-" ne pli malbelas ol iu ajn alia vort(er)o!!

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 15 d. 12:41:57

AlfRoland:Eble "generinto" estas uzebla, se nur la alparolata persono komprenas.
Tamen mi pensas ke eblas generi ne nur idojn. Laŭ mi la problemo estas ege teoria. Celante nur unu el la gepatroj oni plej ofte scias ĉu temas pri patro aŭ patrino.

Kelkfoje necesas esprimi ke la biologiaj gepatroj ne respondas pri infano. En tiaj okazoj eble "proparolanto" aŭ "zorganto" taŭgus.
...
Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!

AlfRoland (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 15 d. 12:49:05

Eddycgn:
Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!
Via patro ne estas via patro, sed via patro ne scias! sal.gif

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 15 d. 13:08:46

AlfRoland:
Eddycgn:
Eble vi pravas. Cetere ne ĉiam la patro estas la generinto! Oni povas nur pruvi per DNA-analizo!
Via patro ne estas via patro, sed via patro ne scias! sal.gif
Li ne plu povas ekscii, li mortis...

Oŝo-Jabe (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 22 d. 17:05:40

Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?

darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 22 d. 19:08:44

Oŝo-Jabe:Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?
Miaopinie, vi ne tro cerbumu pri eblaj (apenaŭ kompreneblaj) alternativoj, sed diru simple la tute logikan kaj kompreneblan vorton gepatro.

AlfRoland (Rodyti profilį) 2010 m. vasaris 22 d. 20:53:31

darkweasel:
Oŝo-Jabe:Kio pri "vicgenerinto" aŭ "duongenerinto," kiel on faras kun aliaj parencvortoj?
Miaopinie, vi ne tro cerbumu pri eblaj (apenaŭ kompreneblaj) alternativoj, sed diru simple la tute logikan kaj kompreneblan vorton gepatro.
Kara darkweasel, se temas pri "sal" kiu estas diskutata en alia fadeno vi konvinkis min, sed la prefikso "ge-" tradicie esprimas "ambaŭ seksoj" kaj laŭ mi ĝi nepre daŭrigu tion. Ne estas bona ideo ŝanĝi la signifon de tiaj gravaj difinoj en esperanto. Tia agado nur kreas konfuzon.

Atgal į pradžią