Til indholdet

Kunmetaĵoj kun "iu"

af Oŝo-Jabe, 14. feb. 2010

Meddelelser: 37

Sprog: Esperanto

Oŝo-Jabe (Vise profilen) 14. feb. 2010 06.35.05

Ĉu kunmetaĵoj kun "iu" eblas? Ekzemple, "gepatriu" kiel sinonimo por "*gepatro." Mi demandas, ĉar estas tiuj, kiuj malakceptas singularajn ge-vortojn, kaj mi serĉas universale aplikeblan, tute akceptatan, mallongan respondon al la problemo.

KoLonJaNo (Vise profilen) 14. feb. 2010 07.47.03

Saluton!

Oŝo-Jabe:Ĉu kunmetaĵoj kun "iu" eblas?
Jes, sed nur kvazaŭprefiksaj, ekz. iuloke.

Oŝo-Jabe:Ekzemple, "gepatriu" kiel sinonimo por "*gepatro."
Se oni akceptas, ke ge- prefikse uzata en O-vorto neprigas aperon de -J[N], ankaŭ *gepatriu ne eblas.

Se entute, oni devus uzi *gepatriuj.

Eble ekzistas homoj, kiuj pro nacilingva influo povas akcepti kaj tuj kompreni, ke

*ge-X-iu = iu [ajn] el la ge-X-oj

sed mi dubas, ke tiuj abundas.

En mia gepatra, la germana, ja ekzistas singularo Elter de kutime nur plurale uzata vorto Eltern (= gepatroj).

Tamen Elter ne estas uzata en ĉiutaga lingvaĵo. Male ĝi estas biologia termino, kiun oni uzas ekz. en MENDEL-a genetiko.

La kutima vorto por iu [ajn] el la gepatroj estas Elternteil (laŭvorte: parto de la gepatroj).

Oŝo-Jabe:Mi demandas, ĉar estas tiuj, kiuj malakceptas singularajn ge-vortojn, kaj mi serĉas universale aplikeblan, tute akceptatan, mallongan respondon al la problemo.
Sukceson dum la serĉo pri la Sankta Gralo! okulumo.gif

Kolonjano

darkweasel (Vise profilen) 14. feb. 2010 08.56.47

Ĉu vere la vorto Elter ekzistas en la germana? Mi ĉiam aŭdis ĝin nur kiel ŝercan vorton, similan al *Leut kiel ununombro de Leute = "uloj".

En Esperanto, mi diras gepatromalido por la celata signifo. Tiu gepatro ja estas tute logika - se la vorto gepatroj eblas, tiam oni povas forlasi la J kaj fari ununombran vorton el ĝi.

KoLonJaNo (Vise profilen) 14. feb. 2010 09.47.52

Saluton!

darkweasel:Ĉu vere la vorto Elter ekzistas en la germana? Mi ĉiam aŭdis ĝin nur kiel ŝercan vorton, similan al *Leut kiel ununombro de Leute = "uloj".
Ne temas pri ŝerca uzado: La vorto aperas en DUDEN kaj ankaŭ ekzistas artikolo en la germana Vikipedio.

darkweasel:En Esperanto, mi diras gepatromalido por la celata signifo. Tiu gepatro ja estas tute logika - se la vorto gepatroj eblas, tiam oni povas forlasi la J kaj fari ununombran vorton el ĝi.
La vorto malido certe estas uzinda tiucele.

Kolonjano (ja ido, sed ne malido)

horsto (Vise profilen) 14. feb. 2010 10.57.05

darkweasel:
En Esperanto, mi diras gepatromalido por la celata signifo.
malido ne plaĉas al mi, ĉar ja ankaŭ la gepatroj estas idoj (de siaj gepatroj).
Oŝo-Jabe:Ĉu kunmetaĵoj kun "iu" eblas? Ekzemple, "gepatriu" kiel sinonimo por "*gepatro." Mi demandas, ĉar estas tiuj, kiuj malakceptas singularajn ge-vortojn, kaj mi serĉas universale aplikeblan, tute akceptatan, mallongan respondon al la problemo.
Kial krei tian nekutiman formon? Mi iam jam proponis gepatrano, sed neniu atentis tion.

darkweasel (Vise profilen) 14. feb. 2010 16.43.09

horsto:
darkweasel:
En Esperanto, mi diras gepatromalido por la celata signifo.
malido ne plaĉas al mi, ĉar ja ankaŭ la gepatroj estas idoj (de siaj gepatroj).
Hm, vi pravas, sed gepatreco estas ja la ĝuste mala koncepto al ideco. Do malido estas logika, kvankam oni povas esti samtempe ido kaj malido.

Mi ne ŝatas gepatrano, ĉar mi ne sentas la nuran ge-patr- kiel plurnombran formon, se ne ĉeestas ia J-finaĵo.

Por realtemiĝi: Kunmetaĵoj kun iu en la fino ĝenerale ja eblas, ekzemple aliiu. Mi tamen ne ŝatas gepatriu, ĉar ĝia senco ne estas tre komprenebla.

Rogir (Vise profilen) 14. feb. 2010 16.50.36

Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.

AlfRoland (Vise profilen) 14. feb. 2010 17.32.49

Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.
"ge-" esprimas ke temas pri ambaŭseksa grupo (almenaŭ unu viro kaj unu virino). Komparu ge-fratoj = frato kaj fratino;
geedzoj = edzon kaj edzino. Temas pri minimume du personoj kaj do "gepatro" ne eblas, vorto kun prefikso "ge-" ne povas esti singulara.

Ĉu patro aŭ patrino ne taŭgus, uzu ekzemple "prizorganto".

Espi (Vise profilen) 14. feb. 2010 17.49.09

AlfRoland: vorto kun prefikso "ge-" ne povas esti singulara.
Saluton AlfRoland,

laŭ ReVo "gepatro" estas neologismo kaj simple signifas "patro aŭ patrino", do unu nedifinita parto de gepatroj.

AlfRoland:Ĉu patro aŭ patrino ne taŭgus, uzu ekzemple "prizorganto".
"Prizorganto" ne devas esti patro aŭ patrino, sed eble ankaŭ instruisto aŭ pedagogo.

Amike
Klaus-Peter

horsto (Vise profilen) 14. feb. 2010 18.11.58

Rogir:Laŭ mia sperto nur germanoj plendas pri tio ĉi, do pli bone vi ĉesu, kaj akceptu, ke aliaj lingvanoj kutimas diri 'gepatro'.
Vi malpravas, kiel kutime. Mi, kiel germano, ne havas problemon akcepti la uzadon de gepatro. La demando estas de Oŝo-Jabe, kiu estas usonano, mi nur volis helpi. Mi mem nek uzus gepatron, nek malidon, nek mian propran proponon gepatrano. Mi simple dirus patro, patrino, patro aŭ patrino, aŭ unu el la gepatroj.

Tilbage til start