Vai all’indice

Germana politikisto de la EU parolas la anglan...

di Leporino, 14 febbraio 2010

Messaggi: 8

Lingua: Esperanto

Leporino (Mostra il profilo) 14 febbraio 2010 20:02:26

La angla vere estas malfacilega... okulumo.gif

Vidu ĉi tie
sal.gif

qwertz (Mostra il profilo) 14 febbraio 2010 20:40:19

Leporino:La angla vere estas malfacilega... okulumo.gif

Vidu ĉi tie
sal.gif
Ha, ha. "Westerwave".

horsto (Mostra il profilo) 14 febbraio 2010 22:16:03

Kaj tiu politikisto antaŭe en germana lingvo postulis, ke ĉiu devas paroli kaj kompreni la anglan lingvon.

69UM24OSU12 (Mostra il profilo) 15 febbraio 2010 06:34:11

Mi povas kompreni lin. En usono, ni kutimas aŭdi multajn diversajn akĉentojn. Ĉi tie vivas tiom da enmigrintoj el diversaj landoj. Mi ŝatas tion, kiam fremda persono provas paroli angle. Mi scias ke ĝi estas malfacila lingvo kaj mi aŭskultas pacience. Krome, li parolas la anglan pli bone ol la plejparto de denaskaj usonanoj parolas la germanan (aŭ iu ajn alian lingvon)! Malgraŭ la eraroj, li povas komuniki. Laŭ mi, tio sufiĉas.

erikano (Mostra il profilo) 15 febbraio 2010 08:14:08

Ahaha ! Tre bone !

Eble usonanoj povas kompreni tion , sed mi kredas ke por ĉiuj eŭropanoj kiuj lernis la anglan nur en lernejo, tio estas tute nekromprenebla !

VIVU LA ANGLA, la bona elekto kiel lingvo por la tuta Eŭropo ! !

Ankaŭ kelkaj gravaj francaj kaj italaj politikistoj promocias tre aktive la angla-lernado, sed tute ne parolas ĝin pli bone ol Oettinger :

- http://www.youtube.com/watch?v=rp5IF41b8zs

(Berlusconi, Sarkozy, Ségolène Royal)

- http://www.youtube.com/watch?v=ihrilaw6j4c

(Sarkozy)

horsto (Mostra il profilo) 15 febbraio 2010 11:51:56

69UM24OSU12: Mi ŝatas tion, kiam fremda persono provas paroli angle.
Vi pravas, ĉiu ŝatas tion, kiam fremda persono provas paroli la propran (ne sian) lingvon. Sed tio ne estas la problemo. La problemo estas, ke potenculoj postulas ke ĉiu lernu la anglan, sed ili mem ne atingas la nivelon, kiun ili postulas de la aliaj.
erikano:Ankaŭ kelkaj gravaj francaj kaj italaj politikistoj promocias tre aktive la angla-lernado, ...
Ili certe ne promocias (élever (en dignité), promouvoir (à un poste); ĉu vi celis la anglan signifon?), ili propagandas.

antoniomoya (Mostra il profilo) 15 febbraio 2010 19:47:30

horsto:La problemo estas, ke potenculoj postulas ke ĉiu lernu la anglan, sed ili mem ne atingas la nivelon, kiun ili postulas de la aliaj.
Vi tute tute pravas. Tiu estas la vera problemo. Sed sekve, ili estas tute malkoheraj. Senkonscie?

Amike.

antoniomoya (Mostra il profilo) 15 febbraio 2010 20:00:48

Mia naciestro ankaŭ ne parolas eĉ unu anglan vorton. Vidu ĉi tie:

http://www.youtube.com/watch?v=G4GipPyNwTs

Amike.

Torna all’inizio