去目錄頁

Mazi en Gondolando

Martin1234, 2010年2月16日

讯息: 7

语言: Esperanto

Martin1234 (显示个人资料) 2010年2月16日下午10:29:36

Ĉu vi ŝatas "Mazi en Gondolando"? (Ĝi estas kurso de Esperanto por komencantojn ĉe Youtube.) Mi ŝatas parton 3 ... "bongusta ... parkhorloĝojn" rideto.gif http://www.youtube.com/watch?v=Rlx2nP5hAvA

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月17日上午6:47:08

Ha, tio ekzistas en YouTube? Mi spektis iun parton de ĝi en la Viena Esperanto-Muzeo. Mi ĉi-posttagmeze eble spektos ĝin!

(Fakte mi unue ekkonis tiun filmon en mia angla kurso; mia instruisto iafoje montris al ni partojn de ĝi.)

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月19日下午3:07:44

Ho ve. Mi nun spektas tiun ĉi filmon, kaj en la fino de parto 6 estas gramatika erarego! Tie troviĝas la frazo *Kiam vi ludas korbopilkon? - tute malĝusta, ĉar korbopilko estas speco de pilko. La ludo nomiĝas korbopilkado - do la ĝusta demando estus Kiam vi korbopilkas?.

Ironchef (显示个人资料) 2010年2月19日下午4:01:01

[mi nuligis mian komenton post re-pensado]

darkweasel (显示个人资料) 2010年2月23日下午6:16:27

Plia eraro estas en parto 10 ĉirkaŭ la oka minuto. Tie Korvaks diras *enŝalti, kvankam tiu vorto ne havas signifon; la ĝusta vorto estas ŝalti.

Krome, nek estas plurfoje uzata anstataŭ ne eĉ kontraŭ la rekomendoj de PMEG.

Martin1234 (显示个人资料) 2010年3月4日下午7:24:34

darkweasel: dankon!

vahvero (显示个人资料) 2010年8月14日上午7:20:24

Haha, mi pensas, ke tio video estas tre amuza ridulo.gif !

回到上端