Postitused: 15
Keel: Esperanto
eikored85 (Näita profiili) 17. veebruar 2010 18:53.03
Mi volus sciiĝi viajn opiniojn! Dankon!
Eddycgn (Näita profiili) 17. veebruar 2010 19:44.05
ĉiun semajntagon oni devigitas paroli alian lingvon.
Lundo: france
Mardo: germane
Mercredo: itale
Ĵaŭdo: angle
Vendredo: ruse
Sabato: reto-romanĉe
La dimanĉo estis libera, oni povis paroli laŭplaĉe.
La infanoj komprenis tion kiel ludo kaj tre amuziĝis!
Precipe mi, kvankam mi ne pliprofundiĝis la reto-romanĉan, antikva loka lingvo en la sudsviso, devenanta el la latina.
Poste mi plutenis la pasion por la langvojn.
Kiam mi komencis labori, mi ekkonsciis kiel gravas paroli lingvojn, mi ekvidis la avantaĝon kaj mi klopodis plibonigi ĉiujn…
Multe pli malfrue mi interesiĝis pri la hispana, la greka, la portugala, la japana, la nederlanda, afrikaj lingvoj, sed nur por la ferioj.
La lasta estis esperanto, do mi neniam uzis ĝin por laboro aŭ por ferioj, bedaŭrinde!.
antoniomoya (Näita profiili) 17. veebruar 2010 20:40.28
Kiam mi estis juna (15-16 jaroj) mi tre interesiĝis pri la franca. Mi aĉetis metodon kun diskoj, kaj mi lernis ĝin hejme. La franca interesiĝis min precipe pro sia muzikeco. Mi aŭdis ĝin radie kaj tre ŝatis siajn sonojn.
Poste mi komencis lerni la anglan ĉar la plimulto de la libroj kaj revuoj pri UFO-j (flugteleroj) estis en tiu lingvo. Estis temo kiu tre allogis min. Sed mi ne daŭrigis la lernadon de la lingvo, kvankam mi kapablas legi preskaŭ ĉian tekston anglalingve (eble ĉar mi multe legis angle).
Kaj nun mi lernas esperanton ĉar mi ŝatas tiun lingvon kaj sian idealon (sian internan ideon). Por mi, ĝi estas la solvo al la grava lingva problemo de la mondo (pli ol 3000 malsamaj lingvoj!!)
Kaj vi, eikored85, kial vi ŝategas lerni fremdajn lingvojn?
Amike el Hispanio.
jan aleksan (Näita profiili) 18. veebruar 2010 8:51.32
Senegaùlo:Por solvi la multlingvan problemon, esperantistoj kreis unu plian, kiun neniu komprenas...Mi taksas tiun komenton, kiel via ĉiutaga devigo kiel advokato de la diablo.
Kompatinda Eddy devis ĉiutage paroli malsaman lingvon kaj dimanĉe... rajtis silenti...
Persone mi pensas ke Eddy estas ŝanĉulo! Mi tre ŝatus esti infano en tiu lernejo!
Eddycgn (Näita profiili) 18. veebruar 2010 10:35.14
Senegaùlo:Por solvi la multlingvan problemon, esperantistoj kreis unu plian, kiun neniu komprenas...Vi estas poligloto (multlingvano). Ĉu vi parolas reto-romanĉe?
Kompatinda Eddy devis ĉiutage paroli malsaman lingvon kaj dimanĉe... rajtis silenti...
Rogir (Näita profiili) 18. veebruar 2010 14:57.06
Rogir (Näita profiili) 18. veebruar 2010 19:27.55
Rogir (Näita profiili) 18. veebruar 2010 23:33.20
Dozorca (Näita profiili) 19. veebruar 2010 11:43.19
mathieubriere (Näita profiili) 19. veebruar 2010 14:36.12