ไปยังสารบัญ

Hajko en Esparanto?

จาก dyale, 20 กุมภาพันธ์ 2010

ข้อความ 106

ภาษา: Esperanto

dyale (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2010, 11:59:40

(Mi estas komencanto, badeŭri per erarojn.)

Mi ŝatas la poezio. Ĉi estas mi unua klopodo en Esperanto.

la putras ŝtipo
du perfektaj strobiloj
printempo koto.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2010, 23:04:43

Tiu poemo ne vere sencas. Mi ŝatas vian klopodon, sed por skribi bonan hajkan poemon oni devas vere bone regi la lingvon. Eĉ mi ne provus.

dyale (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2010, 00:17:40

Almenaŭ mi skribas la hajkon, ne provas la sonneto (sp? ne torovas la vorton en la vortoaro). lango.gif

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2010, 06:29:59

Ĉu skribi hajkojn
en Esperanto estas
tre facile? Jes!

novatago (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2010, 09:49:05

Rogir:Tiu poemo ne vere sencas. Mi ŝatas vian klopodon, sed por skribi bonan hajkan poemon oni devas vere bone regi la lingvon. Eĉ mi ne provus.
Fakte, la forumoj de Lernu! utilas por tio. Por uzi Esperanton ĉiel, erari kaj tiel lerni sen zorgi ĉu oni skribas hajkon aŭ alian aĵon.

Ĝis, Novatago

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2010, 11:42:25

RiotNrrd:Ĉu skribi hajkojn
en Esperanto estas
tre facile? Jes!
sal.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2010, 13:51:53

dyale:Almenaŭ mi skribas la hajkon, ne provas la sonneto (sp ne trovas la vorton en la vortaro). lango.gif
En mia vortaro: "soneto".
Eddi

zan (แสดงโปรไฟล์) 22 กุมภาพันธ์ 2010, 00:10:32

Mi eklernis Esperanton por demandi pri diversaj aferoj.
Permesu mian naivan demandon.
Hajko estas japanlingva poezio.
Ĉu per Esperanta hajko esperantistoj sentas bonan ritmon?

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 22 กุมภาพันธ์ 2010, 05:02:56

darkweasel:
RiotNrrd:...
tre facile? Jes!
sal.gif
La subjekto estas "la skribado de hajkoj en Esperanto". Mi opinias ke la adjektivo "facila" ĝustas, ĉar ĝi rilatas al la ago (traktita kiel substantivo), ne la verbo.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 กุมภาพันธ์ 2010, 06:19:22

RiotNrrd:
darkweasel:
RiotNrrd:...
tre facile? Jes!
sal.gif
La subjekto estas "la skribado de hajkoj en Esperanto". Mi opinias ke la adjektivo "facila" ĝustas, ĉar ĝi rilatas al la ago (traktita kiel substantivo), ne la verbo.
Ne, ĉar vi ne skribis la skribado. Vi skribis skribi. Skribi estas verbo, kaj verbojn oni priskribu per adverboj.

กลับไปด้านบน