Al la enhavo

Akuzativo kaj vortkonstruado

de Iretka, 2010-februaro-20

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Iretka (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:21:22

Saluton,

Mi ekde mi eklernis Esperanton, ne komprenis kelkajn aferojn pri akuzativo. Ekzemple:

"Mi prenis Petron el plimulton"

Ĉu tiun frazon estas ĝusta?
Mi vidis tiun frazon alimanierskribita:

"Mi prenis Petron el plimulto"

Sed mi pensis ke tiu estus malĝusta ĉar tiu frazo, laǔ mia opinio, esprimas ke Petro jam estis el la plimulto tiam, kiam mi prenis lin.
Ĉu mi certas?

Aliafere, mi ne komprenis tion:

Ĉu la vorto "vetervarmigado" ne estus dusignifa?
Laǔ mia kompreno, eblas signifi "vetera varmigado" (varmigado pro la vetero aǔ rilate la vetero) aǔ "veteron varmigado" (la vetero varmiĝas).
Kiu signifo estus ĝusta?

La aliajn samajn vortkonstruadon ("vortkonstruado" estas alia problema vorto por mi) mi ankaǔ iomete ne komprenas, sed siajn signifojn mi plejfoje komprenas.
Tiu ĝenas min, ĉar mi tre ŝatas longan vorton kaj mi ne scias se mi esprimas ĝuste per ĝi (ĉu mi skribendis "si" anstataǔ "ĝi"?) tion, kion mi volas.

Mi tre dankegas viajn respondojn.

Ĝis poste

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:36:18

Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:41:54

darkweasel:Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.
"Mi prenis Petron el plimulto"
Mi ne komprenas la signifon de tiu frazo.
Kiel vi tradukus en la germana?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:50:10

Eddycgn:
darkweasel:Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.
"Mi prenis Petron el plimulto"
Mi ne komprenas la signifon de tiu frazo.
Kiel vi tradukus en la germana?
Sen kunteksto nek mi povas kompreni. Mi nur gramatike klarigis, kial oni ne diras *el plimulton.

Iretka (Montri la profilon) 2010-februaro-20 12:59:59

darkweasel:Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.
Do, estas dusignifa la frazo tiu:

"La knabo kuras el la domo"
(La knabo estas el la domo, kaj kuras)
(La knabo estas en la domo, kaj poste kuras ekster la domon)

Ĉu mi certas?

Mi tre dankas vian respondon,
Ĝis

PD:Kial post el oni ne povas uzi la akuzativon? Post en ekzemple oni povas diri:

Mi iras en la domon

Esprimante ke mi estis ekster la domo, kaj poste iras en la domon.

Iretka (Montri la profilon) 2010-februaro-20 13:03:13

darkweasel:
Eddycgn:
darkweasel:Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.
"Mi prenis Petron el plimulto"
Mi ne komprenas la signifon de tiu frazo.
Kiel vi tradukus en la germana?
Sen kunteksto nek mi povas kompreni. Mi nur gramatike klarigis, kial oni ne diras *el plimulton.
Pardonu min, mi ne elektis bonan vorton, nur legis ĝin en forumo kaj senpense uzis ĝin kvazaǔ ekzemplo.

Ĝusta vorto estus ekzemple "lernejo":

Mi prenis Petron el lernejo
*Mi prenis Petron el lernejon

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 13:14:07

Iretka:
darkweasel:Oni neniam povas uzi la akuzativon post el, tial oni diras preni el plimulto.
Do, estas dusignifa la frazo tiu:

"La knabo kuras el la domo"
(La knabo estas el la domo, kaj kuras)
(La knabo estas en la domo, kaj poste kuras ekster la domon)

Ĉu mi certas?
Ne. El ĉiam montras movon, neniam lokon! Por montri lokon, uzu ekster.

Iretka:
PD:Kial post el oni ne povas uzi la akuzativon? Post en ekzemple oni povas diri:

Mi iras en la domon

Esprimante ke mi estis ekster la domo, kaj poste iras en la domon.
Jes, sed en havas baze la signifon de loko, ne de movo. Do, por esprimi movon, necesas aldoni la akuzativon. El estas alia okazo, ĝi per si mem jam esprimas movon. La akuzativo do tie ne havas sencon.

Iretka (Montri la profilon) 2010-februaro-20 14:03:26

darkweasel:
El ĉiam montras movon, neniam lokon! Por montri lokon, uzu ekster.

Iretka:
PD:Kial post el oni ne povas uzi la akuzativon? Post en ekzemple oni povas diri:

Mi iras en la domon

Esprimante ke mi estis ekster la domo, kaj poste iras en la domon.
Jes, sed en havas baze la signifon de loko, ne de movo. Do, por esprimi movon, necesas aldoni la akuzativon. El estas alia okazo, ĝi per si mem jam esprimas movon. La akuzativo do tie ne havas sencon.
Dankegon pro via respondo!
Mi nun klare komprenas tion, mi ne rimarkis ke el ne havas lokan signifon.

Dankon denove!
Ĝis baldaǔ!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-20 19:27:41

Iretka:
darkweasel:
El ĉiam montras movon, neniam lokon! Por montri lokon, uzu ekster.
Dankegon pro via respondo!
Mi nun klare komprenas tion, mi ne rimarkis ke el ne havas lokan signifon.

Dankon denove!
Ĝis baldaǔ!
La akuzativo nur kun movado al, ne kun movado el (mi pensas).
Solo con movimiento a un luego, no con movimiento de un luego.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 20:30:06

Eddycgn:
Iretka:
darkweasel:
El ĉiam montras movon, neniam lokon! Por montri lokon, uzu ekster.
Dankegon pro via respondo!
Mi nun klare komprenas tion, mi ne rimarkis ke el ne havas lokan signifon.

Dankon denove!
Ĝis baldaǔ!
La akuzativo nur kun movado al, ne kun movado el (mi pensas).
Solo con movimiento a un luego, no con movimiento de un luego.
Ne. Oni povas tute bone diri:
Mi iras ekster la domon.
Dependas de tio, ĉu la prepozicio havas la signifon de loko, aŭ de movo.

Reen al la supro